Antonomazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antonomazio estas nocio de retoriko. Ĝi estas vortfiguro kiu uzas

  1. karakterizan ekvivalenton anstataŭ la propran nomon aŭ
  2. propran nomon kiel karakterizan epiteton.

Nuntempe precipe ĵurnalistoj ŝatas uzi antonomaziaĵojn por eviti tro oftan ripeton de nomo.
Sed ankaŭ en la kampo de turismo oni uzas la allogan efikon de (ofte troiga) antonomazio.

Ekzemploj:

<1>
La Granda Korsikano anstataŭ Napoleono
Blanka DomoVaŝingtono anstataŭ usona registaro.
Toskani-frakcio por partoj de la socialdemokrata eminentularo en Germanio, kiuj, kvankam estante anoj de tradicie maldekstra partio laŭdire ofte restadas en propraj somerdomoj en Toskanio.
La Eterna Urbo anstataŭ Romo
Dika Pomo anstataŭ Novjorko
La Venecio de la Nordo pri Peterburgo
Elbflorenco anstataŭ Dresdeno
La Ora Urbo anstataŭ Prago
La urbo de la parolantaj ŝtonoj (ne tiom ofte, tial minuskle]) anstataŭ Krakovo
<2>
Mi ne estas Krezo. Signifas, ke mi ne estas riĉulo.
Li ne estas Adoniso. Signifas, ke li ne elstaras per la beleco.
~ ne havas herkulajn muskolojn. Signifas, ke li ne estas tre forta.
~ estas vera Narciso. Signifas, ke li ekstreme adoras la propran eksteraĵon.
~ estas vera Casanova/Donĵuano. Signifas, ke li facile kaj ofte konkeras virinajn korojn.
Ŝi parolas kiel Kasandra. Signifas, ke ŝi diras malagrablajn profetaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]