Flavvizaĝa kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa kormorano
Flavvizaĝa kormorano, en Novzelando
Flavvizaĝa kormorano, en Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. varius
Phalacrocorax varius
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavvizaĝa kormorano, Aŭstralia kormorano, Phalacrocorax varius, konata ankaŭ laŭ tiu latina scienca nomo kiel Varia kormorano, estas mezgranda membro de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ĝi troviĝas ĉe la marbordoj de Aŭstralazio. En Novzelando ĝi estas kutime konata ĉu kiel Pied Shag aŭ per sia maoria nomo Karuhiruhi.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Flavvizaĝa kormorano.
Paro de Flavvizaĝaj kormoranoj en Nacia Parko Abel Tasman.
Tipa kormorana sinteno, Aŭklando, Novzelando

En Novzelando ties teritorio en la orienta marbordo etendas suden tiom for kiom ĝis Christchurch, kvankam tio estas ĵusa etendo – pli malnovaj libroj informas pri la specio ne pli sude ol Kaikoura. En Aŭstralio ĝi estas nur modere komuna en la orientaj ŝtatoj, sed abunda okcidente.

Tiu teritorio koincidas kun tiu de la proksima parenco nome la Nigravizaĝa kormorano, sed tiu de la Flavvizaĝa kormorano estas multe pli etenda ne nur en suda Aŭstralio, sed ankaŭ en internaj regionoj kaj en okcidenta, orienta kaj norda Aŭstralio, krom en Novzelando.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas 65 al 85 cm longaj kun enverguro de maksimume 130 cm. Ili pezas el 1300 al 2200 g. Estas iome da seksa dimorfismo, ĉar maskloj estas iomete pli grandaj kaj nigraj ol la inoj.

Temas pri kormorano kun tre kontrastaj nigraj kaj blankaj partoj, dividitaj pri tre markataj limoj, nome tre blankaj subaj partoj, vizaĝo kaj kolflankoj, dum estas nigraj krono, malantaŭa kolo, supraj partoj, femuroj, piedoj kaj kruroj. Estas tre rimarkindaj flavaj bridoj (kio estas tialo por la komuna nomo) kaj helbluaj ĉirkaŭokuloj. La beko estas helgriza al kornokolora kun la tipa kormorana formo, longa, rekta kaj tre hokoforma pinte en supra makzelo.

Tiu specio estas ege simila al la plej proksima parenco nome la Flavvizaĝa kormorano, sed la Nigravizaĝa kormorano, krom la malsamkolora brida vizaĝareo, estas iomete pli malgranda kaj la blankaj partoj estas nur iomete pli etendaj kaj homogenaj: tiele la krono kaj la malantaŭa kolo de la Flavvizaĝa kormorano aspektas iomete pli larĝa areo. Dume la kruroj de la Nigravizaĝa kormorano estas pli nigrecaj al malhelgrizaj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Kvankam tipe troviĝanta en maraj habitatoj – foje soleca, foje en paroj, foje en ampleksaj aroj de centoj aŭ miloj – ĝi estas allogata ankaŭ al internaj akvoj, inklude lagojn, profundajn kaj malfermajn marĉojn kaj riverojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Dumfluge, Golfeto Moreton, Aŭstralio
Naĝanta varia kormorano

La Flavvizaĝa kormorano ŝajne manĝas ĉefe grandajn profundakvajn fiŝojn (90 %), sed ankaŭ krabojn, kaj aliajn senvertebrulojn kiaj duvalvuloj, kalmaroj ktp. Ili plonĝas kaj en profundaj kaj en neprofundaj akvoj kaj en trankvilaj kaj en rapide moviĝantaj akvofluoj. Tipa plonĝotempo estas ĉirkaŭ 40 sekundoj, kun rekupera periodo de 10–15 sekundoj interplonĝa. Post tio tiu specio, kiel ĉe aliaj kormoranoj, malfermas siajn flugilojn por sekigi ilin. Ili naĝas havante siajn korpojn subakve kaj tiele aperas for nur la kapo kaj kolo, kiel periskopo.

Ili reproduktiĝas en kolonioj. La nesto estas konstruita el bastonetoj, algoj kaj herboj. La ino demetas kutime 3 ovojn (sed ankaŭ 1 ĝis 5). La kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. Post 60 tagoj okazas ekflugo (elnestiĝo) sed gepatroj nutras ankoraŭ la idojn dum 80 tagoj. Ĉirkaŭ 25 % el la junuloj atingas la reproduktan maturiĝon.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas du subspeciojn de tiu ĉi kormorano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3