Blankvosta maraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankvosta maraglo
Fluganta plenkreskulo
Fluganta plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animalo Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus
Haliaeetus albicilla
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Malhelverda: nestareoBlua: Vintra lokoHelverda: ĉiom da jaro
Malhelverda: nestareo
Blua: Vintra loko
Helverda: ĉiom da jaro
Sinonimoj

Falco albicilla Haliaeetus albicilla albicilla
Haliaeetus albicilla groenlandicus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla[1]) estas birdo konata ankaŭ kiel simple Maraglo, tio estas rabobirdo el la ordo de falkoformaj birdoj de familio Akcipitredoj kiu inkludas aliajn rabobirdojn kiel buteoj, akcipitroj, milvoj, cirkuoj kaj veraj agloj.

Ĝi estas konsiderata proksima parenco de la Blankkapa maraglo kaj okupas la saman ekologian niĉon, sed en Eŭrazio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kaptiva ekzemplero

Ĝi estas granda birdo, 76–92 cm longa kun enverguro de 190–250 cm. Inoj estas sufiĉe pli grandaj ol virbirdoj kaj pezas 4 ĝis 6,9 k; la viroj de 3,1 ĝis 5,4 k. Ĝi estas la kvara plej granda aglo en la mondo.[2]

La Blankvosta maraglo havas larĝegajn flugilojn, grandan kapon kaj maldikan bekon por tranĉi viandon. Plenkreskuloj estas ĉefe brunaj – ju pli brunaj dorse kaj ĉefe des pli sube – escepte pli palajn – helbrunaj – kapon kaj kolon, nigrecajn flugilplumojn kaj tre diferencigan voston – pure blanka (kio nomigas la specion)– kaj flavajn bekon kaj krurojn. Junaj birdoj havas pli malhelajn voston kaj bekon, kies vosto iĝas blanka kun malhela bordo ĉe nematuruloj.

Ne estas agnoskitaj subspecioj spite la ampleksan mondan disvastigon.

Kelkaj individuoj vivis pli da 25 jaroj,[3] sed ĝis 21 jaroj averaĝe.[4]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo ĉe la lumturo Litløy en Nordland, Norvegio, ĉe Lofotoj, avertante sian junulon kaŝi (kion ĝi faris).
Junulo super sia nesto ĉe la lumturo Litløy en Nordland, Norvegio, ĉe Lofotoj.
Plenkreskulo dumfluga en insulo Skye, Skotio.

Ĝi estas granda precipe palearktisa birdo kiu reproduktiĝas en nordorienta Europo (Skandinavio, Islandio, Groenlando kaj oriente de linio el Pollando al Slovenio) kaj Azio (Turkio, tuta Siberio kaj norda Ĉinio). Ekzemple en Ĉinio ili vivas en la Nordoriento kaj la malsupra baseno de Jangzi-rivero.

Dum migrado ili videblas en ĉiuj apudmaraj provincoj de Ĉinio kaj travintras en la regiono sude de Jangzi-rivero. Ili estis sukcese reenmetitaj en okcidentaj insuloj de Skotio, kaj nun reproduktiĝas en insuloj Mull, Skye, Lewis kaj marbordo de Wester Ross. La plej granda birdaro troviĝas ĉe marbordo de Norvegio. En 2006 unuafoje paro da maragloj reproduktiĝis en Nederlando, nome en natura rezervejo Oostvaardersplassen.

La tutmonda populacio en 2008 estis nur de 9,000 - 11,000 paroj.[5]

Ili vivas ĉemare, sed ankaŭ proksime de iuj ajn lokoj, kie estas akvo, ĉu arbaro, ebenaĵo, terkulturejo, eĉ urbaj zonoj, kie ne longedaŭras. El altoj ĝis 2.000 m super marnivelo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Malgrandaj disaj populacioj de loĝantaj birdoj estas en plej sudokcidenta Gronlando kaj okcidenta Islando. La unuaj estis proponitaj kile diferenca subspecio groenlandicus baze sur ties tre grandaj grando kaj korpoproporcioj. Tamen, la specio estas nune konsiderata monotipa kaj la grandovario estas klina laŭ la Regulo de Bergmann. Ĵusa genetika studo de DNA kongruas kun tiu ideo. Gronlandaj blankavostaj maragloj estas, laŭ temposkaloj de evoluo, relative ĵusfondita populacio kiu ankoraŭ ne akumulis multajn unikajn genetikajn karakterojn. Tamen, la populacio ŝajne estas demografie izolata kaj meritas specialan protekton.

La Blankavosta maraglo formas kriptan specikomplekson aŭ pli precize speciparon kun la Blankakapa maraglo. Tiuj diverĝis el la aliaj maragloj komence de la Mioceno (antaŭ ĉ. 10 mj) plej malfrue, eble (se la plej antikva fosilio estas ĝuste atribuata al tiu genro) tiom frue kiom je komenca auz meza Oligoceno, antaŭ ĉirkaŭ 28 milionoj da jaroj.

Kiel ĉe aliaj paroj de maragloj, ankaŭ tiu konsistas el blankakapa (la Blankakapa maraglo) kaj flaveckapa specio (tiu ĉi). Ili probable diverĝis en Norda Pacifiko, kaj etendiĝis okcidenten al Eŭrazio kaj orienten al Nordameriko. Kiel ĉe la tria norda specio, la Granda maraglo, ili havas flavajn kalkanumojn, bekojn kaj okulojn ĉe plenkreskuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Birdoj estas plejparte specio de loĝantaj birdoj, nur la plej nordaj – ĉefe en Rusio kaj Azio – migras suden vintre. Junuloj povas elflugi 1.000 km disde sia regiono, do ili estas videblaj sufiĉe for de ties nestolokoj. La birdoj vivas en la marĉoj apud maro aŭ rivero. Escepte de la pariĝa tempo, ili foje loĝas malproksime de akvo, sur stepo aŭ monto ĝis 1.400–1.500 super la marnivelo. Ili kutime agas solaj, sed post la genera tempo ili ofte vivas kun siaj idoj. Ili flugas rektalinie kaj malrapide. Ripozante, ili sidas sur roko aŭ tero, aŭ staras sur arbo longtempe. Temas pri tre socia specio, ĉefe inter junuloj kiuj foje ripozas samloke. Plenkreskuloj plej ofte estas sole aŭ popare, sed ili povas manĝi kune.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptonta en insulo Skye, Skotio.

La Blankvosta maraglo manĝas diverse, inkludante fiŝojn – grandaj ĝis salmo –, birdojn – ĉefe anasojn –, kiujn prenas perkrife aŭ forrabas de aliaj rabobirdoj, kadavraĵojn -kaze de malabundo aŭ rubaĵo de fiŝkaptistoj- kaj foje eĉ ronĝulojn, kiel leporon, raton, kaj birdojn kiel tetraon kaj otidon. La maskla birdo manĝas tre rapide, dum la femala subtile. Ili povas manĝi multe en unu fojo, tamen. Ili ankaŭ povas resti longe sen manĝi. Oni konstatis post observado, ke ili povas vivi ĝis 45 tagojn sen manĝi.

Tiu maraglo povas esti povega ĉasisto. Loke ĝi povas konkurenci fiere kun la Reĝa aglo pri kunikloj kaj leporoj kaptataj. La ĉiutaga postulo estas de 500-600 g. Kvankam malplej aktiva ĉasisto ol la Reĝa aglo, kaj kutime malvenkinta en rekta konkurenco por manĝero, ili povas ekzisti je pli altaj populacidensoj kaj eĉ konkurenci kun la Reĝa aglo pro siaj pli longaj intestinoj kaj pli efika digestosistemo, kiu permesas ĝin vivi pli bone kun malpli da manĝo.

En Baltio, la dieto de la maraglo konsistas ĉefe de marbirdoj (el la Malgranda ŝterno al la Granda rabmevo) kaj ezokoj. Ĵuse oni informis, ke ĝi atakis kaj manĝis ekzemplerojn de granda kormorano.[6] La kormorano estas invada specio en Baltio, kaj la maraglo povus esti valora selektokontrolilo de la kormorana populacio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junulo (dekstre) ĉikanata de paro de buteoj super la Insulo de Canna

La Blankvosta maraglo estas sekse matura post 4 aŭ 5 jaroj. Ili pariĝas porvive, kvankam se unu membro de la paro mortiĝas, anstataŭo povas okazi rapide: parligo estas formata kiam oni elektas daŭran hejmoteritorion. Ili havas karakteran aeran pariĝan ceremonian memmontradon kiu finas per paro kroĉita ĉe kalkanumoj mezaere kaj ruligante teren per serio de spektaklaj turniĝoj. La Blankavosta maraglo estas multe pli voĉema ol la Reĝa aglo, ĉefe dum la reprodukta sezono kaj ĉefe la masklo kiam estas ĉe la maraglejo. Alvokoj povas foje preni formon de dueto inter la paro.

La nesto estas granda konstruaĵo el bastonetoj en arbo aŭ marborda klifo; malofte surgrunde. Nestoj estas ofte reuzataj kaj oni aldonas ĉiujare pli da bastonetoj. La Blankvostaj haliaetoj konstruas neston sur krutaĵo ĉe maro aŭ sur pinoj, kverkoj, ulmoj kaj alispecaj arboj. Ilia nesto estas 6–25 metrojn supergrunde. La nesto estas farita el branĉoj, en formo de dika telero, kun sternitaj branĉetoj, arboŝeloj, plumoj, musko kaj herboj ene. Ĉiujare dum pariĝo ili plej ofte uzas sian malnovan neston, kiu pligrandiĝas jaron post jaro. Ĝi havas diametron de 1,5–2 m. kaj altecon de 1–1,5 m., sed la nove konstruita nesto estas unu metron larĝa. Reuzado foje okazas dum jardekoj fare de sinsekvaj generacioj de birdoj; unu nesto en Islando estis uzata dum ĉirkaŭ 150 jaroj. En Skandinavio, oni konas arbojn kiuj falis pro la pezo de enormaj, delonge setlitaj nestoj.

La teritorio de la Blankavosta maraglo havas gamon el 30 al 70 km², kutime en ŝirmitaj marbordaj lokoj. Foje ili troviĝas interne ĉe lagoj kaj laŭlonge de riveroj. La teritorio de la Blankavosta maraglo povas koincidi kun la teritorio de la Reĝa aglo, sed la konkurenco inter ambaŭ specioj estas limigita. La Reĝa aglo preferas montojn kaj marĉojn, dum la Blankavosta maraglo preferas marbordon kaj maron.

Paroj produktas unu ĝis tri blankajn – iam kun malhelokraj makuloj – ovalajn ovojn ĉiujare dum 2 al 5 tagoj marte aŭ aprile. Kovado kaj idomanĝigado – farata ĉefe de ino sed fakte de ambaŭ gepatroj – daŭras el 35 ĝis 45 tagojn. Post eloviĝo, la idoj estas sufiĉe toleraj unu de alia, kvankam la unua eloviĝinta estas ofte pli granda kaj domina ĉe manĝado. Idoj elflugas post du aŭ tri monatoj kaj estas zorgataj dum unu aŭ du pliaj monatoj.

Idoj verŝajne nezorgotaj aŭ endanĝerita antaŭ pli aĝa frato aŭ pli granda aglo estas prenataj de konservistoj por reenmeto en regionoj, kie la specio malaperis. Tiuj idoj estas bredataj tiel, ke ili ne vidas bredantojn, por ne alkutimiĝi al homa ĉeestado, ĝis kiam ili estas sufiĉe fortaj elflugi kaj manĝi per si mem.

Preskaŭ formorto kaj rekupero en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Aglejo de Blankavosta maraglo en la insuloj Ŝiantoj en 1888.
Batalo inter Blankavostaj maragloj ĉe sia nesto ĉe la lumturo Litløy en Nordland, Norvegio, ĉe Lofotoj.

La Blankavostaj maragloj estas pintopredantoj. Tiele ili suferas bioakumuladon el mediaj poluantoj kiuj estas en ties predo, kaj suferas ankaŭ intensan persekutadon fare de ŝafistoj kaj ĉasgardistoj kiuj konsideris ilin (kutime malprave) kiel minaco al ties brutaro kaj ĉasbirdoj. Dum la periodo de 1800-1970, la Blankavostaj maragloj en plej parto de Eŭropo suferis grandegajn malpliiĝojn, kaj formortis en multaj regionoj de okcidenta, centra, kaj suda Eŭropo. Dum Norvegio, Germanio, Pollando, kaj Islando hejmis la plej grandajn survivantajn populaciojn, nur malmultaj reproduktantaj paroj restis en kelkaj aliaj landoj. Intensa konservado ĉe multe de la restanta eŭropa distribuado (leĝa protektado por malpliigi ĉasadon, protektado de reproduktejoj kaj de vintra manĝado) kondukis al rekupero de multaj lokaj populacioj. El la 1980-aj jaroj, la populacio de Blankavostaj maragloj rekuperiĝis rapide kaj etendas okcidenten. Ĝi nune jam rekoloniigis kelkajn tradiciajn reproduktejajn areojn en Eŭropo kaj rekupero estas ankoraŭ pliiĝanta, helpata ekzemple en Irlando kaj Britio per reenmetaj skemoj.

Kelkaj minacoj ankoraŭ restas, ĉefe kontraŭleĝa persekutado fare de ĉasbirda pafinteresoj kaj ovorabado en Skotio,[7] kaj nova minaco el ventoturbinoj komencis per grava mortindico (ege konsiderinda por la populacia produktiveco de tiu areo) ekzemple ĉe Ventofarmo Smøla en Norvegio.[8][9]

La specio estis sukcese reenmetita en la Insulo de Rum, de la insularo Proksimaj Hebridoj de Skotio, en 1975 kaj nune reproduktiĝas en la Eksteraj Hebridoj kaj la kontinenta marbordo de Wester Ross. Unu el ties gaelaj nomoj estas 'iolaire sùil na grèine' aŭ 'aglo de la sunluma okulo.'[10] Axuguste de 2008 dekkvin maraglidoj bredataj en Norvegio estis liberigitaj sekrete ĉe Fife, espere reenmeti la specion ankaŭ en la orienta marbordo de Skotio.[11] La Blankavosta maraglo estas ankoraŭ rara reproduktanto en Britio sekve de siaj malapero kaj reenmeto, el kiu estis 36 paroj en 2006 kaj 40 en 2008.[12][7]

La 22an de majo 2006 estis anoncita, ke paro de Blankavostaj maragloj estas reproduktante en la naturrezervejo Oostvaardersplassen en Nederlando. Ili alvenis per si mem, ne kiel reenmeto. Tiu estis la unua fojo ke tiu birdospecio reproduktas en Nederlando en moderna epoko. En 2007, 2008 kaj 2009 la maragloj revenis al sia nesto.[13] En 2010, resultis, ke la Blankavosta maraglo estis reproduktantaj ankaŭ en la natura distrikto de Zwarte Meer kaj en la areo de Lauwersmeer.[14]

La Blankavosta maraglo estas reenmetata en Irlandon. La programo komencis somere de 2007. El 15 al 20 junaj maragloj el Norvegio estis liberigitaj ĉiun printempon en la Nacia Parko Killarney sudokcidente de Irlando. Tiu kompleta projekto pluos nombrajn jarojn kun pli da maragloj liberigitaj. La specio havas riĉan historion en la insulo sed formortiĝis en Irlando en la 1800-aj jaroj pro persekutado fare de terposedantoj.[15]

En 2007, cento da lokaj ŝafistoj kunvenis en la flughaveno de Kerry por protesti kontraŭ la alveno de la maragloj. La voĉparolanto de bienposedanta asocio Irish Farming Association Hill Committee nome Sro O'Leary diris, ke li ne havas dubon ke la maragloj manĝas ŝafojn.[16]

El ties reenmeto oni konfirmis ke 7 maragloj estis venenitaj en la Graflando Kerry, 2 estas supozate venenitaj kaj unu estis pafita. Dektria maraglo liberigita en Kerry estis mortpafita en Norda Irlando.

Pliaj dudek Blankavostaj maragloj estis liberigotaj en 2010, tamen Dro Allan Mee, respondeculo de la maragla projekto, asertis, ke "la konstanta perdo de maragloj venenitaj malheligis la futuron de la ambicia programo."[17]

Studoj per mikrosatelitoj kaj DNA ĉe Blankavostaj maragloj el nord-centra Eŭropo montris, ke la rekuperata eŭropea populacio retenis gravan kvanton de genetika diverseco, kun sekva malalta risko de malpliiĝanta reproduktindico (grava temo ĉe specioj kun malalta loĝdenso). Tiele, la rekupero de tiu iam endanĝerita specio estas vera sukcesa historio por natura konservado. La historio montras ankaŭ kiel surloka protektado de specio povas esti sukcesa, kaj grava resurso por la konservado de la evolua eblo de iu specio.

Aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Blankvosta maraglo onidire estas la aglo videbla en la Blazono de Pollando, tio estas ties bestoblazono, sed ankaŭ en la Blazono de Serbio.[18] La maraglo estas ofte blazonata portanta fiŝon (kutime ezokon) en siaj ungoj, distingante ĝin el alia ordinara aglo.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

En Orkney, oni trovis ostojn de maragloj en tombokuŝejo de antaŭ 4000 jaroj, sugeste ke tiu birdoj estis venerataj de prahistoria popolo tie, kredo konfirmata de surŝtonaj gravurpentraĵoj de maragloj el Orkney.[19]

Folkloro[redakti | redakti fonton]

Ĉe Ŝetlandoj fiŝkaptistoj kredis, ke tuj kiam aperas maraglo ankaŭ fiŝo aperos surface, kun ventro supren; tio kondukis kelkajn fiŝkaptistojn uzi maraglan grason, ŝmirita sur la logaĵo, por pligrandigi sian kapton.[20]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Haliaeetus, nova latino por "maraglo". albicilla, "blankavosta", el latina albi- "blanka" + cilla, "vosto".
  2. The Nature of Scotland, p 49.
  3. Merikotkien määrä lisääntyy. Alirita 2011-05-30.
  4. The Nature of Scotland, p 49.
  5. The Nature of Scotland, p 49.
  6. http://www.hs.fi/kotimaa/artikkeli/Turun+Sanomat+Merikotkat+oppineet+syömään+aikuisiakin+merimetsoja/1135256870866/?cmp=tm_etu_uusimmat_uutiset
  7. 7,0 7,1 RSPB: Birds of prey: Which birds are threatened?
  8. BirdLife International: Wind farm causes eagle deaths
  9. Birding News: Arrivals & Alarms
  10. The Nature of Scotland, p 49
  11. (BBC News) " Birds released in secret location" 13a Aŭgusto 2008. Konsultita la 13an de aŭgusto 2008.
  12. The Nature of Scotland, p 49
  13. La nederlanda nacia forstoservo, kiu posedas la rezervejon, metis retkameraon ĉe la reproduktantaj maragloj [1]
  14. Van onze verslaggever Caspar Janssen. Zeearend nestelt zich in Nederland - Binnenland - VK. Alirita 2011-05-30.
  15. RTÉ: Rare eagle reintroduced to Ireland (Rara aglo reenmetita en Irlandon)
  16. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj arkivurl kaj arkivdato devas esti ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj.Farmers protest at the arrival of the Eagles in 2007. DrimnaghBirdwatch.wordpress.com (2010-03-04). arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-05-30.
  17. "Sea eagle death in Kerry park brings total to 13, 2010-05-04. Kontrolita 2011-05-30.
  18. Polish Birds Directory. birds.poland.pl. Alirita 2011-05-30.
  19. The Nature of Scotland, p 49
  20. The Nature of Scotland, p 49
Referencoj
Uzitaj verkoj

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Identigo
  • Peter J. Grant (1988) The Co. Kerry Bald Eagle Twitching 1(12): 379-80 - describes plumage differences between Bald Eagle and White-tailed Eagle in juvenile plumage
Formorto en Skotio
  • Harvie-Brown, J. A. kaj Buckley, T. E. (1892). A Vertebrate Fauna of Argyll and the Inner Hebrides. Edinburgh : David Douglas. p. 104 - 107.
  • Harvie-Brown, J. A. kaj Buckley, T. E. (1888). A Vertebrate Fauna of the Outer Hebrides. Edinburgh : David Douglas. p. 84 - 87.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj