Graflando Kerry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duoninsulo Dingle
Duoninsulo Dingle
Graflando Kerry
Graflando
FlagoBlazono
graflando de Irlando [+]

LandoIrlando

ĈefurboTralee
- koordinatoj52° N, 10° U (mapo)52.166666666667-9.75Koordinatoj: 52° N, 10° U (mapo)
Plej alta punktoKarontuhilo [+]
Areo4 807 km² (480 700 ha) [+]

Loĝantaro147 707 [+] (2016)
Denseco30,73 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2IE-KY

Graflando Kerry (Tero)
Graflando Kerry (Tero)

Graflando Kerry (Irlando)
Graflando Kerry (Irlando)
DEC

Map
Graflando Kerry

Vikimedia Komunejo:  County Kerry [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La graflando Kerry (irlande Contae Chiarraí) estas unu la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita sudokcidente de la insulo en la provinco Munster. Ĝi estas kelkfoje kromnomita "La Reĝlando" (The Kingdom). Ĝia areo atingas 4 736 km². Kerry havas landlimojn kun la graflandoj Limerick (oriente) kaj Cork (sudoriente). La ĉefurbo de la graflando estas Tralee.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La graflando Kerry antaŭas la Atlantikan Oceanon, kaj estas tipa atlantika marbordo, kun multaj duoninsulojbajoj, ekzemple la duoninsulo Dingle aŭ la duoninsulo Iveragh.

DairbhreOileán Dairbhre, angle Valentia Island, estas la plej okcidenta insulo de Eŭropo kiu estas loĝata.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej famaj urboj de Irlando, Killarney, troviĝas en Kerry. La graflando entenas du naciajn parkojn, tio estas Nacia parko Killarney kaj duoninsulo Dingle. La pinto de la duoninsulo Dingle estas la plejokcidenta loko de la irlanda insulo.

Skellig Michael (el la irlanda lingvo Sceilig Mhíchíl, "Roko de (Sankta) Mikaelo"), ankaŭ konata kiel Great Skellig, estas kruta rokeca insulo situanta je 15 km de la Iveragh-duoninsulo. Ĝi estas la plej granda el la insuloj Skellig altiĝanta je 220 metroj super la marnivelo. Skellig Michael gastigas prakristanan monaĥejon, kreita en 588.

La ringo de Chiarraí estas 179[1] km longa panorama marborda vojo en la graflando Ciarraí. La ŝoseo N70 estas tre mallarĝa kaj busoj rajtas veturi sur ĝi nur en la direkto kontraŭ horloĝmontrilo. La N70 iras de la duoninsulo Uíbh Ráthach (duoninsulo Iveragh) apud la marbordo de An Neidín (Kenmare) trans An Coireán (Waterville) al Cill Orglan (Killorglin); ekde tie en la lando trans Cill Airne (Killarney) kaj reen al An Neidín.

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Abbeydorney (Mainistir Ó dTorna) , Annascaul (Abhainn an Scáil) , Ardfert (Ard Fhearta) , Ballinskelligs (Baile na Sceilge) , Ballybunion (Baile an Bhuinneánaigh) , Ballyduff (An Baile Dubh) , Ballyferriter (Baile an Fheirtéaraigh) , Ballyheigue (Baile Uí Thaidhg) , Ballylongford (Béal átha longphúirt) , Ballymacelligott (Bailemhiceilegóid) , Brosna (Brosnagh) , Caherdaniel (Cathair Dhónaill) , Cahersiveen (Cathair Saidhbhín) , Castlecove , Castlegregory (Caislean Graighre) , Castleisland (Oileán Chiarraí) , Castlemaine (Casleán na mainge) , Causeway (An Tóchar) , Cordal (Cul) , Currans , Currow , Derrynane (Doire Fhionain) , Dingle (An Daingean) , Duagh (Duabhath) , Dunquin (Dún Chaoin) , Farranfore (An Fearann Fuar) , Fenit (An Fhianait) , Feothanach (An Fheothanach) , Finuge (Fionnóg) , Gneeveguilla , Kenmare (An Neidín) , Kilflynn (Cill Flainn) , Kilgarvan (Cill Garbháin) , Killarney (Cill Airne) , Killorglin (Cill Orglan) , Kilmoyley (Cill Mhaoile) , Knightstown (An Chois) , Knocknagoshel (Cnoc Na Gaisheal) , Lispole (Lios Póil) , Lisselton , Listowel (Lios Tuathail) , Lixnaw (Leic Snámha) , Milltown (Baile an Mhuilinn) , Moyvane (Maigh Mheáin) , Portmagee (An Caladh) , Rathmore (An Ráth Mhór) , Scartaglen (Scarteach an Ghlainne) , Sneem (An tSnaidhm) , Tralee (Trá Lí) , Tarbert (Tairbeart) , Ventry (Ceann Trá) , Waterville (An Coireán)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fionn Davenport: Ireland. Lonely Planet, 2008, ISBN 978-1741046960, S. 258 (online)