Graflando Roscommon

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Graflando Roscommon
Irlande: Contae Ros Comáin
Location of {{{name}}}
Mapo de Graflando Roscommon
Statistikoj
Provinco: Connacht
Ĉefurbo: Roscommon
ISO-kodo: IE-RN
Areo: 2 547 km²
Loĝantaro
(2006):
58 700
retejo: www.roscommoncoco.ie
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Blazono
Preĝejo en Athlone

La graflando Roscommon (irlandlingve Contae Ros Comáin) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita centre de la irlanda insulo, en la provinco Connacht. Ĝi estas la sola graflando de Connacht sen marbordo.

La graflando havas la nomon de sia ĉefurbo, Roscommon. Athlone, ĉe la rivero Shannon, parte en la graflando Roscommon kaj parte en la graflando Westmeath (en la apuda provinco Leinster) estas rigardata kiel la plej centra urbo de Irlando. Tulsk estas la vilaĝo plej proksima al la mita loko "Rath Cruachán", hejmo de la reĝino Medb (aŭ Maebh, Maeve) kaj de Morrigan. Roscommon estas do tre grava regiono por tiuj, kiuj interesiĝas pri irlanda heredaĵo aŭ historio.

La lago Lough Key, en norda Roscommon, havas 32 insulojn, tio estas koincide la nombro de graflandoj en Irlando.

[redakti] Urboj kaj vilaĝoj

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj