Irlando (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).
Lokigo de la insulo Irlando
Bildo de Irlando prenita de NASA-satelito je 4 jan 2003

Irlando (irlandlingve Éire [EE-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Kromnomita la «smeralda insulo», ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konaĥto. La insulo etendiĝas sur 84 421 km² kaj enhavas la Respublikon Irlando (70 273 km²; ĝi okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (13 843 km²; ĝi okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).

La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Corrán Tuathail (Carrantuohill) (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.

La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.

La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Irlando.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Irlando estas lando kies religio (katolike en Respubliko de Irlando), protestanta en Nord-Irlando estas tre grava. Efektive, ĝis 1997, Eksedziĝo estis kontraŭleĝa en la Respubliko kaj la debato pri aborto restas vigla. Sed hodiaŭ samseksemo kaj kontraŭkoncipeco estas ĝenerale akceptita.

  • Loĝantaro: 5 700 000
  • Loĝdenso: 56,4

Urboj[redakti | redakti fonton]

Listo de urboj laŭ loĝantoj en Respubliko Irlando kaj Nord-Irlando.

Irlanda nomo Angla nomo Urbo (2006)
* (2001)
Aglomeraĵo (2006)
* (2001)
Graflando (irlande) Graflando (angle)
Baile Átha Cliath Dublin 505 739 1 045 769 Contae Bhaile Átha Cliath County Dublin
Béal Feirste Belfast 276 459* 579 554* Contae Aontroma/Contae an Dúin County Antrim/County Down
Corcaigh Cork 119 143 190 384 Contae Chorcaí County Cork
Luimneach Limerick 52 560 90 778 Contae Luimnigh County Limerick
Doire Londonderry 83 652* 90 663* Contae Dhoire County Londonderry
Gaillimh Galway 72 414 72 729 Contae na Gaillimhe County Galway
Lios na gCearrbhach Lisburn 71 465* Contae Aontroma/Contae an Dúin County Antrim/County Down
Baile na Mainistreach Newtownabbey 62 056* Contae Aontroma County Antrim
Beannchor Bangor 58 388* Contae an Dúin County Down
Creag Abhann Craigavon 57 685* Contae Ard Mhacha County Armagh
Port Láirge Waterford 45 775 49 240 Contae Phort Láirge County Waterford
An Ómaigh Omagh 22 182 30 017 (2008) Contae Thír Eoghain County Tyrone
Droichead Átha Drogheda 35 090 Contae Lú County Louth
Dún Dealgan Dundalk 35 085 Contae Lú County Louth
Sord Cholm Cille Swords 33 998 Contae Fhine Gall County of Fingal
Baile Nua na hArda Newtownards 27 821* Contae an Dúin County Down
Iúr Cinn Trá Newry 27 433 Contae Ard Mhacha/Contae an Dúin County Armagh/County Down
Carraig Fhearghais Carrickfergus 27 201* Contae Aontroma County Antrim
Bré Bray 27 041 31 901 Contae Chill Mhantáin County Wicklow
Port an Dúnáin Portadown 30 000* Contae Ard Mhacha County Armagh
An Baile Meánach Ballymena 28 717* Contae Aontroma County Antrim
An Lorgain Lurgan 25 000* Contae Ard Mhacha County Armagh
An Uaimh Navan 24 851 Contae na Mí County Meath
Inis Ennis 24 253 Contae an Chláir County Clare
Cúil Raithin Coleraine 24 042 Contae Dhoire County Londonderry
Trá Lí Tralee 20 288 Contae Chiarraí County Kerry
Cill Chainnigh Kilkenny 22 179 22 179 Contae Chill Chainnigh County Kilkenny
An Ómaigh Omagh 21 380 Contae Thír Eoghain County Tyrone
Ceatharlach Carlow 20 724 Contae Cheatharlach County Carlow
Nás na Ríogh Naas 20 044 Contae Chill Dara County Kildare
Aontroim Antrim 20 001* Contae Aontroma County Antrim
Dún Dónaill Dundonald 20 000* Contae an Dúin County Down
Sligeach Sligo 17 892 19 402 Contae Shligigh County Sligo
Tullamore Tulach Mhór 13 000 Contae Uibh Fhaili County Offaly

Historio de Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la fruaj jaroj de Esperanto, Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: James Charles O'Connor kaj Richard H. Geoghegan. Inter la unuaj Esperantistoj de la lando estis M. Fournier, F. R. A. McCormick kaj J. Douglas. La unua Esperanto-Societo estis fondita en 1903 en Dublino. En 1907 estis organizita Irlanda Esperantista Asocio, reorganizita en 1925 per McCormick kaj R. J. P. Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda Esperantisto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj Esperantistoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj Esperantistoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La milito en Europo finiĝis la dek unuan de majo 1945. Ne ĉio haltis dum la militjaroj. Kvankam kontaktoj kun eksterlandanoj estis malmultaj, estis multaj kontaktoj inter irlandaj esprantistoj. Ili ofte kunvenis kaj ofte skribis unu al la alia. Ili faris planojn por la postmilita tempo. En Ballina, Co.Mayo, loĝis nova juna esperantisto, Liam Ó Cuirc, kiu fondis lokan klubon kaj multe propagandis. Tiu klubo certe estis la plej okcidenta en Europo, frontante al la Granda Atlanta Oceano. Liam fariĝis delegito de la Internacia Esperanto-Ligo (poste UEA) kaj post kelkaj jaroj li estis Sekretario de la Irlanda Esperanto-Asocio. Tio ne estis bona aranĝo, ke la sekretario estis en Ballina kaj la ceteraj estraranoj en Dublino. Malgraŭ tio, oni faris multe da propagando kaj retenis kontaktojn kun la multaj esperantistoj en la insulo. Hejme, grupo da entuziasmaj esprantistoj refondis la Dublinan Esperanto-Klubon ĉe 31 North Frederick Street Ili kunvenis ĉiunsemajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O'Reilly. En 1952 Liam Ó Cuirc revenis al Dublino el Ballina, aliĝis al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario. La Prezidanto estis S-ro Neary.


La Granda Kongreso 1969[redakti | redakti fonton]

La Kongreso tiujare estis efektive kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj, kaj estis la cerbido de du homoj, Jeremy Addis kaj Pat O'Reilly. La Kongreso brile sukcesis. Ĉeestis 200 esperantistoj. Post la Kongreso oni ripozis ĉe la remiloj ĝis 1970, kiam oni reorganizis la Irlandan Esperanto-Asocion kaj renomis ĝin La Esperanto-Asocio de Irlando. Oni petis kaj ricevis aliĝon al UEA. Laŭ ĝia unua Novaĵletero en februaro 1971 la Sekretario estis P. J. O'Reilly, la Kasisto Christopher Fettes, kaj la Redaktoro de la novaĵletero Jeremy Addis. Pliposte Christopher Fettes fariĝis Prezidanto de la Asocio kaj Joy Davies estis Sekretario kaj Kasisto.


Aktuala situacio[redakti | redakti fonton]

La Asocio organizas Jarkunvenon ĉiujare; aranĝas klasojn; traktas senpagan korespondan kurson; eldonas gazeton; renkontas vizitantajn alilandajn esperantistojn ktp. La Dublina Kafeja Klubo kunvenis ĉiun semajnon sed diversloke. Gvidas ĝin nuntempe Lorcán Mac Meanmáin.




Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]