Dairbhre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Dairbhre
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Geografia situo 51° 54′ N, 10° 22′ U (mapo)51.9-10.366666666667266Koordinatoj: 51° 54′ N, 10° 22′ U (mapo) f1
Dairbhre (Irlando)
Dairbhre (Irlando)
DEC
Dairbhre
Dairbhre

Map

Longo 11 kmf2
Areo 26,306 km² f4
Plej alta loko 266 mf5
vdr
pesildomo de la insulo
preĝejo de la insulo

DairbhreOileán Dairbhre angle Valentia Island estas la plej okcidenta insulo de Eŭropo kiu estas loĝata. Ĝi situas en la sudokcidento de la Irlanda graflando Kerry. Sur ĝi loĝas 665 homoj (stato 2011). Kun la irlanda ĉefa insulo Dairbhre estas ligita trans ponto al Portmagee. Krome ekzistas inter aprilo kaj septembro pramo de Reenard Point al Baile an Ridire, la plej grava urbo sur la insulo. La insulo longas 11 km kaj larĝas 3 km.

Ringstrato ligas la lokojn de la insulo. La norda pli alte situanta ŝoseo iras al la prahistoriaj monumentoj de la insulo (menhiroj, ogamoŝtonoj kaj kojnotomboj).

La ĝardeno de Glanleam domo[redakti | redakti fonton]

Glanleam domo

En la nordoriento de la insulo troviĝas la „Glanleam House“, en kies ĝardeno multaj subtropikaj plantoj kreskas. Per zono da arboj kaj montoj protektita tiu ĝardeno havas la plej mildan mikroklimaton de tuta Irlando. En la 1830a jaroj Sir Peter George Fitzgerald, la 19a Kavaliro de Kerry (1808–1880), komencis planti la ĝardenon.

Groto de Maria[redakti | redakti fonton]

groto de Maria

Plia allogaĵo estas la groto de Maria en iama ŝtonrompejo. El tiu ŝtonrompejo oni gajnas la ardezon por la brita palaco de Westminster.

Transatlantika kablo[redakti | redakti fonton]

La insulo estas la plej orienta fina punkto de la unua Transatlantika kablo, kiu estis instalita inter 1857 kaj 1866. Ĝi estis uzata ĝis 1966. La kablo ligis Dairbhre kaj Trinity Bay en Novtero.

panorama de la insulo Dairbhre

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]