Lofotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reine, Lofoten, de supro de Reinebringen (junio 2003).

La Lofoten aŭ Lofotoj, Lofot-insuloj (norvege Lofoten) estas insularo, tradicia regiono en norda Norvegio, en departemento Nordland. Kvankam ĝi situas interne de la polusa cirklo, ĝi havas varmajn periodojn, kiuj reprezentas rekordan temperaturan anomalion sur tiu latitudo.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Lofoten estis originale Lofotr: lo signifas „linko”, fotr piedon - tiel la nomo estas „linkopiedo” eble pro ties formo. Lofotr estis originale nur nomo de la insulo Vestvågøy, sed poste la nomsignifo vastiĝis je la tuta insularo. Alia uzata nomo estas Lofotveggen, kiu signifas laŭvorte „linkopieda muro”. Se iu rigardas el Bodø el alta punkto, oni povas vidi unuece aspektan, ĉ. 100 km longajn kaj 800-1000 alatjn murojn (rokaĵojn).

Geografio, natura medio[redakti | redakti fonton]

Situo de Lofoten en Norvegio

La Lofot-insuloj situas de la 67-a ĝis la 68-a norda latitudo. La insularo famas pro ties natura beleco, abunda bestaro, plantaro. La tradicia vivtena okupiĝo estas la fiŝkaptado. Al la lofoten apartenas la komunumoj Vågan, Vestvågøy, Flakstad, Moskenes, Værøy kaj Røst.

Ĉefaj insuloj de nordo al sudo:

pli sude apartaj insuletoj de Værøy kaj Røst.

La tuta areo de la Lofoten estas 1227 km² kaj ĝi havas la loĝantaron de 24 500 personoj.

Lofoten kaj la norda distrikto Vesterålen

Inter la insularo kaj la kontinento (oriente situanta) situas Vestfjord, norde la distrikto Vesterålen. Gravaj urboj de Lofoten: Leknes sur Vestvågøy kaj Svolvær sur Vågan. La insulojn karakterizas montpintoj, rifoj, kaŝitaj golfetoj. Plej granda monto estas Higravstinden en Austvågøy (1161 m). Ĉe la okcidenta Lofoten lokiĝas la fama sistemo de la flusoŝanĝiloj, la Moskstraumen: ĝi estas ekzemplero kaj nomdonanto de la maelström-kirloj.

Ĉe la Lofoten troviĝas la plej granda profundmara korallito, la 40 km longa Røst, okcidente de komunumo Røst. Sur la insularo vivas multaj maraj agloj kaj kormoranoj kaj milionoj da aliaj maraj birdoj, multaj lutroj kaj sur Austvågøy eĉ boacoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La vintro estas relative milda. Røst kaj Værøy estas plej nordaj areoj de la Tero, kie la averaĝa temperaturo tutjare estas super la glacipunkto. La nordorienta parto de Lofoten estas iom pli malvarma: en Svolvær la januara averaĝa temperaturo estas −1,5 °C (30 °F) (en julio kaj aŭgusto la 24-hora averaĝa temperaturo estas 13 °C tio estas 56 °F).

La plej sekaj monatoj estas majo kaj junio, dum en oktobro la precipitaĵo estas triobla rilate al tiuj monatoj. La tipa temperaturo en Lofoten en majo, dumtage 9 °C (48 °F), julio 15 °C (60 °F), septembro 11 °C (52 °F). En malfrua aŭtuno kaj komence de la vintro alvenas ofte fortaj ventoj, inter fino de marto kaj mezo de oktobro la ventoj maloftas. Spite al la mildaj vintroj, ne maloftas la neĝo kaj la neĝa pluvo, dum grandamasa neĝo akumuliĝas sur la montoj.

En Svolvær la suno estas daŭre super la horizonto inter la 25-a de majo kaj 17-a de julio, dum vintre ĝi estas sub la horizonto inter la 4-a de decembro kaj 7-a de januaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicia gadosekigo en Lofoten.

La unua konata urbo de norda Norvegio estas Vågar. Ĝi ekzistis jam en la vikinga epoko, sed eble pli frue ĉe proksimo de hodiaŭ vilaĝo Kabelvåg en areo de komunumo Vågan. (La muzeo Lofotr, montranta la vikingepokajn arkeologiajn trovitaĵojn, funkcias en proksimo de la vestvågøy-a Borg.)

La insuloj estis gravaj centroj de la gadokaptado jam pli ol mil jarojn. La grandaj fiŝkaptadoj okazis ĉefe vintre, kiam la gadoj migras amase al la Lofoten el la Barenca maro. La eksporto de la kaptitaj gadoj okazis longtempe tra la sud-norvega Bergen, ĉefe en la 13-17-aj jarcentoj, kiam regis la komercadon ĉe la Balta Maro la Hanza. Sur la pli malalte situantaj lofot-aj areoj gravis la agrikulturo jam en la bronza epoko (ĉefe Vestvågøy).

Fiŝkaptaj ŝipetoj ĉe insuloj de Flakstad (marto 2005)
Henningsvær, fiŝista vilaĝo en la Lofoten dum la fiŝkapta sezono (aprilo 2001)

En marto de 1941, la insulojn invadis komandotrupoj de la brita Combined Operations en kadro de la Claymore-operaco, kristnaske okazis same invado, la Anklet-operaco, kiu logis atenton de la Archery-operaco kaj kiu okazis en Vågsøy kontraŭ la germanaj pozicioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lofoten el la sudo, aero, en majo de 1996.

La insulgrupo havas tri malgrandajn aerodromojn, kiuj interligas ĝin al Bodø: Aerodromo Svolvær, Aerodromo Leknes kaj Aerodromo Røst. Værøy havas helikopterhavenon. En la proksima Vesterålen funkcias la Aerodromo Stokmarknes, el la proksima Aerodromo Harstad/Narvik deiras rektaj linioj al malproksimaj celoj kiel Oslo kaj Trondheim.

La veturantoj al Lofoten ofte ŝanĝas veturilon en Bodø, de kie trafikas ne nur pluaj aviadiloj sed ekz. ankaŭ pramoj al Moskenes. Pramo trafikas ankaŭ inter Svolvær kaj Skutvik en Hamarøy, ligante al la aŭtovojo E6. La ŝiplinioj Hurtigruten havas haltejon en Svolvær kaj Stamsund, la antaŭan interligas katamaranlinioj al Narvik.

La ĉefa publika vojo de Lofoten iras de Narvik kaj Harstad tra Vesterålen kaj la veturilojn transportas pramo de Melbu al Fiskebøl. La pretonta vojo Lofast de hinnøya interligas sen pramo la insulojn al la kontinento, ekde decembro de 2007. La pli grandajn insulojn interligas jam pontoj.

Rokogrimpado, biciklumado[redakti | redakti fonton]

Komunumo Å kaj la montoj sur la Lofoten

La montojn de Lofoten faras alloga ties alp-stilaj spinoj, pintoj kaj glaĉeroj, kvankam la montoj ne altas pli ol 1200 m. La plej grava montgrimpa centro estas Henningsvær sur Austvågøya. La montgrimpantoj elektas plej ofte montojn de Austvågøya kaj Moskenesøya.

La insuloj havas abundan reton de biciklumaj vojoj, plej ofte ĉe la bordoj, sed ekzistas eĉ vojleviĝojoj de 3-400 m. Inter Ballstad kaj Nusfjord trafikas aparta pramlinio por ke la biciklumantoj povu eviti la longan kaj krutan tunelon Nappstraum.