Blanka pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka pelikano
Pelican.great.white.arp.750pix.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelikano Pelecanus
Pelecanus onocrotalus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blanka pelikano, ankaŭ Onokrotala pelikano (Pelecanus onocrotalus) estas birdspecio el la familio de Pelikanedoj.[1] Ĝi reproduktiĝas el sudorienta Eŭropo tra Azio kaj en Afriko en marĉoj kaj neprofundaj lagoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Whitepelican edit shadowlift.jpg
Pelecanidae onocrotalu.jpg

La Blanka pelikano estas granda birdo, kaj nur la Krispa pelikano averaĝe estas pli granda inter pelikanoj. La enverguro povas gami el 226 al 360 cm, kaj tiu lasta mezuro estas la plej granda registrita inter nunaj flugantaj animaloj krom la albatrosoj.[2][3][4] La totala longo de la Blanka pelikano povas gami el 140 al 180 cm, kun la enorma beko enhavanta 28.9 al 47.1 cm de tiu longo.[4][5] Masklaj plenkreskuloj, pezas el 9 al 15 kg, kvankam grandaj rasoj el la Palearktiso estas kutime ĉirkaŭ 11 kg kaj kelkaj superas 13 kg.[6] Inoj estas konsiderinde malpli diketaj kaj fortikaj, kaj pezas el 5.4 al 9 kg.[4] Inter standardaj mezuroj, la flugillongo estas 60 al 73 cm, la vosto estas 16 al 21 cm kaj la tarso estas 13 al 14.9 cm. La standardaj mezuroj el diferencaj areoj indikas, ke la pelikanoj de tiu specio el Okcidenta Palearktiso estas iome pli grandaj ol tiuj kiuj loĝas en Azio kaj en Afriko.[7]

Ĝi havas longajn flugilojn, blankan plumaron krom la flugoplumoj, kiuj estas nigretaj. La longa beko kaj subbeka parto (gorĝareo) estas flaveta. La piedoj kaj kruroj estas karnokoloraj, la okuloj estas ruĝecnigraj.

La junaj birdoj estas komence brunaj, poste brunmakule (ĉefe dorse) malpur-blankaj al grizaj kaj havas malhelajn flugoplumojn. Dumfluge, ĝi estas eleganta ŝvebanta birdo, kiu tenas la kapon inter la ŝultroj linie kun la korpo per subena faldo de la kolo. La nuptoplumaro de la masklo kaj femalo havas mallongan krispaĵon sur la nuko kaj ĝenerale rozkoloran nuancon, krome la masklo havas rozkolorecan haŭtaĵon en la vizaĝo (bazo de la supra makzelo kaj ĝis ĉirkaŭokule) dum la ino havas oranĝecflavan haŭtaĵon (inklude okulringon).[8]Ĝi diferencas el la Krispa pelikano pro sia purblanka, pli ol grizecblanka, plumaro, la rozkolora vizaĝa haŭtaĵo ĉirkauokula kaj rozkolorecaj kruroj (anstataŭ grizaj). La nigra okulo en rozkolora aŭ flaveca haŭtaĵo havigas al ĝi agrablan mienon, dum ĉe la Krispa pelikano la blankaj irisoj havigas malamiketan mienon. Maskloj estas pli grandaj ol inoj, kaj havas longan bekon kiu kreskas kiel subena arko, male al la pli mallonga, pli rekta beko de la ino. Pli precize la beko de la Blanka pelikano estas ĝenerale flaveca, kio videblas pli klare en la pli larĝa suba makzelo (kun bekosako), kiu ĉiukaze montras bluecgrizan supran bordon kiu estas pli larĝa ĉebaze kaj iĝas pli fajna meze al preskaŭ nevidebla pinte. La supra makzelo, pli mallarĝa, havas bluecgrizan supran bordon, same fajniĝante alpinte, kaj pli mallongan same bluecgrizan malsupran bordon, tiele ke la flaveta koloro apenaŭ videblas; krome inter ambaŭ makzelo travideblas la ruĝa koloro de la buŝo kaj ĉepinte estas ankaŭ ruĝa makulo. La Makulbeka pelikano de Azio estas iome pli malgranda ol la Blanka pelikano, kun klare brunec-griza plumaro kaj pli pala, senkolora beko. Simile, la Rozdorsa pelikano estas pli malgranda kun brunec-griza plumaro, kun helroza al grizeca beko kaj rozkolora nuanco en dorso.[4]

La Blanka pelikano estas bone adaptitaj al akva vivo. La mallongaj fortaj kruroj kaj retecaj piedoj elpelas ĝin en akvon kaj helpas la aparte pezan ekflugon el la akva surfaco. Poste la longflugilaj pelikanoj estas tre povaj flugantoj, tamen, kaj ofte veturas laŭ spektaklaj grupoj de V-formado. Tiu pelikano facile flugas (kun kapo inter la ŝultroj), per mallongaj glisoj, ofte en alto. Desupre ŝajnas nigraj nur la flugilfino, dum desube la tuta flugilo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Blanka pelikano vivas ĉe grandaj lagoj, marĉoj, lagunoj, riverdeltoj. Ĝi nestas kolonie en fragmitejoj, ekz. en Rumanio, Bulgario.

Reproduktanta paro en Walvis Bay, Namibio (notu la diferenckolorajn ĉirkaŭokulojn).

La Blanka pelikano estas kutime birdoj trovigantaj sur kaj ĉirkaŭ neprofundaj, (sezone aŭ tropika) varma nesala akvo. Tre disaj grupoj de reproduktantaj pelikanoj vivas tra Eŭrazio el orienta Mediteraneo al Vjetnamo.[4] En Eŭrazio, ili povas loĝi ĉe nesala aŭ saleta akvo kaj la pelikanoj povas troviĝi en lagoj, deltoj, lagunoj kaj marĉoj, kutime enhavantaj densajn kareksejojn najbare por reproduktaj celoj.[4] Aldone, troviĝas nemigrantaj populacioj la tutan jaron en Afriko, sude de la Sahara Dezerto kvankam tiuj estas makulecaj. En Afriko, la Blanka pelikano loĝas ĉefe ĉe nesalakvaj kaj ĉe salakvaj lagoj kaj povas troviĝi ankaŭ en marbordaj, estuaraj areoj . Krom ĉe kareksejoj, la afrikaj pelikanoj reproduktiĝas ankaŭ ĉe insulmontoj kaj ebenaj internaj insuletoj ĉe la Nacia Parko Banc d'Arguin.[4] Migrantaj populacioj troviĝas el Orienta Eŭropo al Kazaĥio dum la reprodukta sezono. Pli ol 50% de la Eŭraziaj Blankaj pelikanoj reproduktiĝas en la Danuba Delto en Rumanio. La pelikanoj alvenas al la Danubo fine de Marto axu komence de Aprilo kaj foriras post la reproduktado el Septembro al fina Novembro.[4] Oni ne konas precize la vintrajn lokojn de la Eŭropaj populacioj de pelikanoj sed vintrumantaj birdoj povas loĝi en nordorienta Afriko tra Irako al norda Barato, kun partikulara granda nombro de reproduktuloj el Azio vintrantaj ĉe Pakistano.[4] Tiuj estas birdoj kiuj troviĝas ĉefe en malaltaj teroj, sed en Orienta Afriko kaj Nepalo povas esti troviĝantaj loĝantaj je altaj lokoj de ĝis 1,372 m.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Blanka pelikano en strando Nissi, Aĝia Napa, Kipro.

La dieto de la Blanka pelikano konsistas ĉefe el fiŝoj. La pelikanoj lasas sian ripozejon frumatene por manĝi kaj povas flugi ĉirkaŭ 100 km serĉe de manĝo, kiel oni observis en Ĉado kaj Mogode (Kameruno).[4] Ĉiu pelikano bezonas el 0.9 al 1.4 kg de fiŝo ĉiutage.[4] Tio korespondas al ĉirkaŭ 28,000,000 kg el fiŝoj konsumataj ĉiujare ĉe la plej granda kolonio de Blankaj pelikanoj, en Tanzanio nome ĉe Lago Rukva, kun preskaŭ 75,000 birdoj. Fiŝoj celataj estas kutime grandaj, en gamo de 500-600 g, kaj estas kaptataj baze sur regiona abundo.[4] Karpo estas preferata en Eŭropo, mugiloj estas preferataj en Ĉinio kaj la karpo Aphanius dispar en Barato.[4] En Afriko, ofte la plej komunaj cikledoj, inklude multajn speciojn de la genroj Haplochromis kaj Tilapia, ŝajne estas tiuj preferataj.[4] La pelikana sako de la suba makzelo utilas simple kiel ŝovelilo aŭ kulero. Kiam la pelikano metas sian bekon subakven, la suba makzelo subas, kreante grandan sakon kiun ĝi plenigas per akvo kaj fiŝoj. Kiam la birdo levas sian kapon, la sako kuntiriĝas, forpelante la akvon kaj retenante la fiŝojn. Grupo de 6 al 8 blankaj pelikanoj ariĝas kiel hufuma formado surakve por kunmanĝi. Ili plonĝas siajn bekojn unuanime, kreante cirklon de malfermaj sakoj, pretaj kapti ĉiun fiŝon en la areo. Plej manĝo estas kunlaborada kaj farata de grupoj, ĉefe en neprofundaj akvoj kie la fiŝaroj povas estis facile ĉirkaŭataj, kvankam tiuj pelikanoj povas manĝi ankaŭ sole.[4]

Pelikanoj ne limigas sian manĝon al fiŝoj, tamen, kaj ili estas ofte oportunemaj manĝantoj. En kelkaj situacioj ili manĝas idojn de aliaj birdoj, kiel ĉe la bone dokumentata kazo ĉe la sudokcidenta marbordo de Sudafriko.[9] Tie reproduktantaj pelikanoj el la kolonio de la insulo Dassen predis idojn peze de ĝis 2 kg el la kolonio de Kaba sulo en Insulo Malgas.[10] Simile, ĉe Walvis Bay (Namibio) la ovoj kaj idoj de la Kaba kormorano estas manĝataj regule de junaj pelikanoj. La loka pelikana populacio estas tiom dependa el kormoranoj, ke kiam la kormoranoj suferas populacimalpliiĝon, ankaŭ la nombroj de pelikanoj ŝajne malpliiĝas.[4] La Blankaj pelikanoj manĝas ankaŭ krustulojn, ranidojn kaj eĉ testudojn. Ili prete akceptas manĝon el mano de homoj, kaj oni registris grandan nombron de nekutimaj aĵoj en ties dieto. Dum periodoj de malsatego, pelikanoj manĝas ankaŭ mevojn kaj anasojn. Mevoj estas tenataj subakve kaj dronitaj antaŭ esti manĝataj komence de la kapo. Pelikanoj povas ankaŭ rabi aliajn birdojn el ties predo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pelikan Walvis Bay.jpg

La reprodukta sezono komencas en aprilo aŭ majo en moderklimataj zonoj, esence la tutan jaron en Afriko kaj en februaro al aprilo en Barato. Grandaj nombroj de tiuj pelikanoj reproduktiĝas are en kolonioj. La ino povas demeti el 1 al 4 ovojn en ovodemetado, kaj du ovoj estas averaĝe.[4] Nestolokoj estas variaj. Kelkaj populacioj faras nestojn el bastonetoj en arboj sed majoritato, inklude ĉiujn kiuj reproduktiĝas en Afriko, nestumas nur sur skrapaĵoj surgrunde kovritaj el herbo, bastonetoj, plumoj kaj alitipa materialo.[11] La junuloj estas zorgataj de ambaŭ gepatroj. La kovada periodo daŭras 29 al 36 tagojn. La idoj estas nudaj (senplumaj) dum eloviĝo sed rapide ili disvolvigas nigrecbrunan lanugon. La kolonio ariĝas ĉirkaŭ 20 al 25 tagojn post la eloviĝo. La junuloj ekflugas je 65 al 75 tagoj de aĝo. Ĉirkaŭ 64% de junuloj sukcese atingas plenkreskecon, kaj oni atingas seksan maturecon post 3 al 4 jaroj de aĝo.[4]

La Blankaj pelikanoj estas ofte protektataj el birdomanĝantaj rabobirdoj pro sia propra grando, sed kelkaj agloj, ĉefe la simpatriaj specioj de Haliaeetus, povas predi ties ovojn, idojn aŭ junulojn. Okaze, pelikanoj kaj ties junuloj estas atakataj ĉe siaj kolonioj de mamulaj karnovoruloj el ŝakaloj al leonoj. Komune ĉe pelikanoj, alproksimiĝo de granda predanto aŭ de nekonata mamulo, inklude homon, al kolonio povas konduki la pelikanon al abandono de ties nesto pro mem-defendo.[12] Aldone, krokodiloj, ĉefe la Nila krokodilo en Afriko, prete mortigos kaj manĝos naĝintajn pelikanojn.[13]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Dumfluge are.

Nune, pro troa fiŝkaptado en kelkaj areoj, la Blankaj pelikanoj devas flugi longdistance por trovi manĝon. La Blankaj pelikanoj estis espluatataj pro multaj tialoj. Ties bekosako estas uzata por fari tabakujojn, ties haŭto estis konvertita en ledo, la guano estas uzata kiel sterko, kaj la graso de la junaj pelikanoj estis konvertita en oleo por tradicia medicino en Ĉinio kaj Barato. En Etiopio, la Blankaj pelikanoj estas pafita pro sia viando. Homa ĝenado, perdo de manĝohabitato kaj de reproduktejoj, kaj poluo estas ĉiuj kontribuantaj al malpliiĝo de la Blanka pelikano. Malpliiĝoj estis elstaraj ĉefe en Palearktiso [4].

La Blanka pelikano estas unu el la specioj al kiuj la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA) aplikiĝas. Tiu specio estas klasita kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de 2006 kaj estis listata en la Apendicoj I kaj II de la Konvencio pri Migrantaj Specioj. Ĝi estis listata en la Apendico II de la Berna Konvencio pri la Konservado de Eŭropa Naturo kaj de Naturaj Habitatoj kaj en la Anekso I de la EK Birdodirektivo. Ĝenerale, tamen, la Blanka pelikano estas ankoraŭ la plej amplekse distribuata pelikana specio. Kvankam kelkaj areoj ankoraŭ havas grandajn koloniojn, la specio rangas post la Bruna pelikano kaj eble post la Aŭstralia pelikano laŭ ĝenerala abundo.[4] Eŭropo nune enhavas ĉirkaŭ 7,345–10,000 reproduktantajn parojn, el kiuj ĉirkaŭ 4,000 paroj nestumas en Rusio. Dum migrado, pli ol 75,000 estis observataj en Israelo kaj, en vintro, ĉirkaŭ 45,000 povas resti en Pakistano. En ĉiuj ties kolonioj kombine, oni ĉirkaŭkalkulas 75,000 parojn kiel nestumantajn en Afriko.[4]

Tiu palearktisa kaj afrotropisa specio estas ofte tenata en kaptiveco, en bestoĝardenoj aŭ en duonnaturaj kolonioj kiaj tiu de Sanktajakoba Parko, Londono. La prauloj de tiu kolonio estis origine donacitaj al la reĝo Karlo la 2-a fare de rusia ambasadoro en 1664 kiu komencis la tradicion ambasadoran donaci birdojn.[14]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, S.. (1993). The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-149-563731-3. 
  2. Wood, Gerald. (1983). The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9. 
  3. Harrison, Peter, Seabirds: An Identification Guide. Houghton Mifflin Harcourt (1991), ISBN 978-0-395-60291-1
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 4,18 4,19 4,20 4,21 (1992) Handbook of the Birds of the World 1. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 8487334105. 
  5. Birds of East Africa de John Fanshawe & Terry Stevenson. Elsevier Science (2001), ISBN 978-0-85661-079-0
  6. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  7. Blnak pelikano – Pelecanus onocrotalus. Avis.indianbiodiversity.org. Konsultita la 2012-08-22.
  8. (1978) "42 White Pelican", Roberts Birds of South Africa, 4a, The Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund, 23–24. 
  9. Life, BBC TV serio
  10. Ryan, P. (Feb–Mar 2007). "Going, going, Gannet...Tough times for Benguela Seabirds", gazeto : African Birds & Birding, paĝoj : 30–35
  11. Crawford RJM (2005) Great White Pelican. pp. 614–615 in Hockey PAR, Dean WRJ, Ryan PG (eld.) 2005 Roberts – Birds of Southern Africa, 7a eld. The Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund, Cape Town.
  12. Nancy McLean THE GREAT WHITE PELICAN (Peleconus onothotations). northwestwildlife.com
  13. Crocodiles and Alligators. Charles A. Ross kaj Stephen Garnett (Eld.). Checkmark Books (1989), ISBN 978-0-8160-2174-1
  14. Landscape History of St. James's Park. Alirita 30a Decembro 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj