Insulo Malgas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Insulo MalgasMalgas-insulo estas malgranda, 8.3 ha, neloĝata insulo kuŝa ĉe la norda parto de la enirejo al Golfo Saldanha, en la provinco Okcidenta Kablando de Sudafriko. Ĝi kuŝas je ĉirkaŭ 800 m el la kontinento ĉe la sistemo de la Bengela Marfluo. Ĝi estas ortangula kaj ebena, kun plej alta pinto je ĉirkaŭ 9 m super marnivelo. Ĝi estas konata pro sia granda reprodukta kolonio de kaba sulo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Malgas estis loko de elprenado de guano ekde 1845, el kio rezultis malaltaj muroj, padoj kaj, en la orienta flanko, kelkaj konstruaĵoj kaj elŝipejo. Ekde 1986 ĝi estis parto de la Nacia Parko Okcidenta Marbordo.[1]

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Plej el la centra parto de la insulo estas okupata de la kolonio de Kabaj suloj, unu el nur ses en la mondo, kaj kiu, kun ĉirkaŭ 20,000 reproduktaj paroj, estas hejmo de 25% el la tutmonda populacio.[2] Aliaj reproduktaj marbirdoj estas la bankaj kaj la kabaj kormoranoj, la dominikaj kaj la hartlaŭbaj mevoj, kaj la afrika pingveno. Ankaŭ la afrika nigra hematopo estas specio de loĝantaj birdoj.[1]

33°03′10″S 17°55′31″E  /  33.05278°S, 17.92528°O / -33.05278; 17.92528 (Insulo Malgas)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (Ĝisdatigita 2002-09-09)Malgas Island. Seabird Colonies. Alirita 2012-05-07.
  2. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: West Coast National Park and Saldanha Bay islands. Downloaded from http://www.birdlife.org on 2012-05-07