Guana kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Guana kormorano
Guana kormorano
Guana kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. bougainvillii
Phalacrocorax bougainvillii
(Lesson, 1837)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Guana kormoranoGuana tufkormorano (Phalacrocorax bougainvilliiLeucocarbo bougainvillii) estas birdospecio membro de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ĝi troviĝantas en marbordoj de la Pacifikaj marbordoj de Peruo kaj norda Ĉilio. La Argentina populacio de la patagoniaj marbordoj de Atlantiko ŝajne iĝis formortinta. Post reproduktado ili disiĝas suden al sudaj partoj de Ĉilio kaj norden al Ekvadoro, kaj estis registritaj ankaŭ tiom for norde kiom ĝis Panamo kaj Kolombio – probable kiel rezulto de amasa disiĝo pro malabundo de manĝo la jarojn de El Niño. Ties ĉefaj habitatoj estas neprofundaj marakvoj kaj rokaj marbordoj.

La Guana kormorano estas simila laŭ koloro al la Magelana kormorano, Phalacrocorax magellanicus, sed pli granda, mezure 78 cm el bekopinto al vostofino. Ties beko estas grizeca kun iome da ruĝo ĉebaze. La vizaĝa ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas ruĝa kun verda okulringo. Ĝi havas rozkolorecajn piedojn. La kapo, kolo kaj dorso estas nigraj same kiel la eksteraj partoj de la femuroj. La gorĝomakulo, brusto kaj ventro estas blankaj. La beko estas rekta, longa, kun hokoforma pinto en supra makzelo, kaj kornokolora (inter flaveca kaj helgriza). En reprodukta plumaro ĝi havas malmultajn blankajn plumojn en flankoj de kapo kaj kolo.

Reproduktado okazas la tutan jaron kaj ĉefe novembre kaj decembre. La nesto estas konstruita el guano sur ebenaj surfacoj en ĉebordaj insuloj aŭ foraj ĉefteroj. Estas ĝis 3 nestoj por kvadrata metro en altadensaj kolonioj. La ino de la Guana kormorano demetas 2 aŭ 3 ovojn proksimume 63x40 mm laŭ grande.

Ili manĝas ĉefe la speciojn de la Perua anĉoveto, Engraulis ringens, kaj de la Perua peĥerejo, Odontesthes regia, kiuj abundas en la malvarma Humboldta Marfluo. La Guana kormorano estas la ĉefa produktanto de guano, kio estas la tialo de la komuna nomo.

Habitato-perdo kaj -degradado krom trofiŝkaptado rezultis en rapida malpliiĝo de la populacio je ĉirkaŭ 30% el ĉirkaŭkalkulataj 3 milionoj da birdoj en 1984. Tiu specio estis listata kiel NT (near threatened, preskaŭ minacata) de IUCN.

La scienca nomo rememoras la fracan esploriston Louis Antoine de Bougainville.

Referencoj[redakti | redakti fonton]