Blankabdomena fregato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankabdomena fregato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animamlia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Fregatedoj Fregatidae
Genro: Fregata
Specio: F. andrewsi
Konserva statuso
Dunoma nomo
Fregata andrewsi
Mathews, 1914
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La blankabdomena fregatoKristnaskinsula fregatbirdo (Fregata andrewsi) el la ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de fregatedoj malofte videblas sur la insuloj ĉe la marbordo de Gŭangdong-provinco de Ĉinio. Ili fekundiĝas sur la Kristnaska Insulo de Aŭstralio kaj vagas en la orienta parto de la Hinda Oceano, la Malaka Markolo kaj Javo-insulo. La blankabdomena fregato estas granda marbirdo kun longeco de 95 cm. Ĝia supra korpo estas nigra kun verdaj briloj, la gorĝo, kolo kaj brusto nigraj kun purpuraj briloj, la ventro blanka, la beko nigra kaj la subbeka poŝo ruĝa. La femala birdo estas simila al la maskla kaj diferencas de ĝi nur per la blanka brusto kaj rozkolora beko. La birdidoj havas supran korpon nigrebrunan, kapon kaj malsupran korpon grizblankajn. Iuj birdidoj havas malhelan strion sur la brusto.

La blankabdomena fregato estas tipa tropika marbirdo. Danke al siaj fortaj longaj flugiloj kaj longa kaj forka vosto ĝi povas preskaŭ tutan tagon flugi super maro. Nur en nokto ĝi ripozas sur arboj ĉe marbordo aŭ en insulo. Pro la mallongaj kaj senfortaj kruroj kaj senpalmaj piedoj, ĝi ne lertas en naĝado. Surtere ĝi apenaŭ povas piediri kaj ekflugi. La fregatoj emas vivi grupe kaj flugi super maro por ĉasi fiŝojn kaj aliajn marvivulojn. Ili estas agresemaj. Krom mem kapti manĝaĵon, ili ankaŭ rabas manĝaĵon de sulo, mevo, pelikano, kormorano kaj aliaj marbirdoj. Antaŭ ĉio, ili rapide persekutas la nomitajn birdojn, ĝenas ilin per sia longa hokforma beko kaj frapas ilin per siaj fortaj flugiloj, por ke la lastaj forĵetu aŭ elbuŝigu la ĉasaĵon, kiun ili tuj forkaptas en la aero. La fregatoj generas preskaŭ en ĉiu sezono. Antaŭ pariĝo virbirdo havas ŝvelintan ruĝan subbekan poŝon. Ili konstruas sian neston el branĉetoj sur arboj kaj arbedoj. La nesto estas tre malgranda, kompare kun ilia granda korpo. La gefregatoj alterne kovas sian ovon kaj ĉe deĵorŝanĝo krias unu al la alia. La kovado daŭras ĉ. ses semajnojn. La jus naskita ido estas tute nuda, kaj iom poste elkreskas blankaj lanugoj. La ido prenas nutrajon el la subbeka poŝo de siaj gepatroj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj