Kronkormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kronkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. coronatus
Phalacrocorax coronatus
(Wahlberg, 1855)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kronkormorano (Microcarbo coronatus aŭ antaxue Phalacrocorax coronatus) estas malgranda kormorano kiu estas endemia de akvoj de la malvarma Bengela Marfluo de suda Afriko. Ĝi estas nura marborda specio kaj ĉiam troviĝantas almenŭ je 10 km for el tero. Tiu specio estas rilata al la Longavosta kormorano, kaj estis iam konsiderata la sama specio.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas el Kabo Aguljas norden al Swakopmund laŭlonge de la marbordo de suda Afriko, nome en okcidenta Sudafriko kaj suda Namibio.

La populacio ŝajne estas inter 2500 kaj 2900 reproduktaj paroj. Ili reproduktiĝas en malgrandaj grupoj, kun malpli ol 150 individuoj por kolonio plej tipe. Ringaj rekuperoj montras, ke junuloj povas disixgi ĝis 277 km el siaj nestolokoj, kaj plenkreskuloj moviĝas inter reproduktejoj disaj ĝis 500 km aparte.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kronkormorano estas 50–55 cm longa. Plenkreskuloj estas nigraj kun malgranda kresto sur la kapo kaj ruĝa bridareo vizaĝa. La kresto estas tialo por kaj la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo; certe multaj aliaj kormoranoj havas kreston aŭ tufkreston, ĉikaze la komuna nomo kongruas kun la scienca. Junuloj estas malhelbrunaj supre, pli palbrunaj sube, kaj ne havas kreston. Ili povas esti distingataj el nematuruloj de Longavosta kormorano pro siaj pli malhelaj subaj partoj kaj pli mallonga vosto.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kronkormoranoj manĝas malrapidajn fiŝojn kaj senvertebrulojn, kiujn ili kaptas en neprofundaj marbordaj akvoj kaj inter algoj.

Ili konstruas neston el algoj, bastonetoj, ostoj kaj kovras ĝin per algoj aŭ plumoj. La nesto estas kutime an alta loko kia rokoj, arboj aŭ homfaritaj strukturoj, sed povas esti konstruitaj surgrunde.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Minacoj al la specio povas esti predado de ovoj kaj idoj fare de la Dominika mevo kaj de la Blanka pelikano, homa ĝenado, naftoverŝado, kaj komerca fiŝkaptado, inklude nevolontan enretigon en fiŝkaptiloj aŭ en mara rubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj