Hindia kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hindia kormorano
Hindia kormorano, reprodukta plumaro en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato
Hindia kormorano, reprodukta plumaro en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Phalacrocorax fuscicollis
(Stephens, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Brunkola kormorano, Hindia kormoranoHindia tufkormorano (Phalacrocorax fuscicollis) estas birdospecio membro de la familio de kormoranoj. Ĝi troviĝas ĉefe ĉe la internaj akvoj de la Hindia Subkontinento sed etende okcidenten al Sind kaj orienten al Tajlando kaj Kamboĝo. Ĝi estas gregema specio kiu povas esti facile distingata el la similgranda Eta kormorano pro siaj bluaj irisoj, malgranda kapo kun dekliva frunto kaj longa mallarĝa beko kiu finas per hokoforma pinto.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nereprodukta plumaro ĉe Baratpur, Raĝastano, Barato.

Maskloj estas 510–535 mm longaj, dum inoj estas 475–510 mm; la beka supra bordo estas 54–58 mm kaj la vosto estas ĉe maskloj 138–142 mm longa, dum tiu de inoj estas 94–96 mm; la tarso estas 47–52 mm.

Tiu mezgranda bronzbruneca kormorano estas nigrecnuanca en la supra plumaro, mankas kreston kaj havas malgrandan kaj iome pintecan kapon kun longa mallarĝa beko kiu finas per hokoforma pinto. La iriso estas blua kaj la nuda senpluma brida areo for de la reprodukta sezono estas flava. La reproduktuloj havas mallongan blankan orelarean plumotufon. En kelkaj plumaroj la specio havas blankan gorĝon sed tiu blanka estas limigta sub la komisuro malkiel ĉe la multe pli granda Granda kormorano. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nereproduktaj plenkreskuloj kaj junuloj estas pli brunaj.[1]

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu Hindia kormorano fiŝkaptas gregema en internaj riveroj aŭ grandaj humidejoj de duoninsula Barato kaj norda parto de Srilanko. Ili loĝas ankaŭ en estuaroj kaj mangrovejoj sed ne ĉe malferma marbordo. Ili reproduktiĝas tre surloke en specimiksaj reproduktaj kolonioj.[1] En kelkaj epokoj ili estas notitaj kiel abundaj en la haveno de Karaĉi. Ili etendas nordoriente al Asamo kaj orienten al Tajlando, Birmo kaj Kamboĝo.[2][3][4][5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas julio al februaro sed dependas el pluvokvanto kaj akvaj kondiĉoj. En norda Barato, ili reproduktiĝas el julio al februaro kaj en Srilanko, inter novembro kaj februaro. La nesto estas platformo el bastonetoj situanta en ardearejo en la forkoj de parte submerĝitaj arboj aŭ kreskintaj en insuloj. La nestoj estas situantaj tre proksimaj al tiuj de aliaj Hindiaj kormoranoj aŭ de cikonioj kaj aliaj akvobirdoj en densaj kolonioj, ofte kun kelkaj linioj de nestoj. La ino demetas kutime 3 al 5 ovojn kiuj estas bluecverdecaj kaj kun kalkeca surfaco.[2]

La Hindia kormorano faras mallongajn plonĝojn por kapti fiŝojn kaj grupo povas ofte fiŝkaptadi komunume, formante larĝan fronton por konduki fiŝojn al angulon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Ali S & SD Ripley. (1978). Handbook of the birds of India and Pakistan. Volume 1, 2, Oxford University Press, 39–41. 
  3. Thomas WW & CM Poole (2003). "An annotated list of the birds of Cambodia from 1859 to 1970", gazeto : Forktail, volumo : 19, paĝoj : 103–127
  4. Sashikumar, C (1991). "Occurrence of the Indian Shag Phalacrocorax fuscicollis Stephens in Kerala", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 88, numero : 3
  5. Kannan, V; R Manakadan; P Rao; KK Mohapatra; S Sivakumar kaj V Santharam (2008). "The waterbirds of Pulicat lake, Andhra PRadesh-Tamil Nadu, India, including those of the adjoining wetlands and heronries", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 105, numero : 2, paĝoj : 162–180