Dukresta kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukresta kormorano
Dukresta kormorano, plenkreskulo en nereprodukta plumaro
Dukresta kormorano, plenkreskulo en nereprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. auritus
Phalacrocorax auritus
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dukresta kormorano (Phalacrocorax auritus) estas membro de la familio de kormoranoj kiuj enhavas fiŝkaptadajn marbirdoj. Ili loĝas kaj en internaj akvoj kaj en marbordaj areoj, kaj estas amplekse distribuata tra Nordameriko, el la Aleŭtoj en Alasko suben al Florido kaj Meksiko. Ĝi estas 70–90 cm longa, kaj estas tutnigra birdo kiu akiras malgrandan duoblan kreston de blanka kaj nigraj plumoj en la reprodukta sezono. Ĝi havas nudan senpluman areon de oranĝecflava vizaĝa haŭtaĵo. Oni agnoskas kvin subspeciojn.

La Dukresta kormorano troviĝas ĉe riveroj, lagoj kaj laŭlonge de la marbordo. Ĝi manĝas ĉefe fiŝojn kaj ĉasas per naĝado kaj subnaĝado. Ties plumoj, kiel tiuj de ĉiuj kormoranoj, ne estas kontraŭakvaj kaj ili devas pasi multan tempon sekigante ilin post esti en akvo. Iam minacata pro la uzado de DDT, la nombroj de tiu birdo ege pliiĝis en ĵusaj jaroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Dukresta kormorano estis priskribita de Rene Primevere Lesson en 1831. Ties scienca nomo devenas el grekaj vortoj φαλακρος (falakros), 'kalva' kaj κοραξ (koraks), 'korvo' aŭ 'korako', kaj la latina auritus, 'oreleca', alude al ties nupta kresto. Ties komuna nomo aludas al la sama nupta kresto. Aliaj komunaj nomoj de tiu specio estas Nigra ansero[1] kaj Taŭntona meleagro (en Novanglio).[2]

Oni agnoskas kvin subspeciojn:[3]

  • P. a. albociliatus (Ridgway 1884), Klifa kormorano,[4] reproduktiĝas ĉe la marbordo de Pacifiko de Nordameriko el Brita Kolumbio al Birdinsulo en la ŝtato de Sinaloa, Meksiko kaj eble eĉ pli sude. Gravaj kolonioj de tiuj birdoj povas troviĝi ankaŭ pli interne inklude areojn ĉirkaŭ la Lago Saltono. Laŭ nune disponebla informaro, tiu subspecio estas la tria plej granda inter la subspecioj de la Dukresta kormorano. Historiaj registroj indikas, ke tiu specio estis multe pli abunda en la pasinto, sed pro homa persekutado kaj disvolviĝo en ties reprodukta teritorio, la populacio de tiu subspecio malpliiĝis. La plej granda kolonio de kormoranoj en Nordameriko konsistis el membroj de tiu subspecio ĉe la insulo San Martin, Baja California, Meksiko, kaj estis registrita jam en 1913.[3] Fizike, tiu subspecio estas sufiĉe granda kaj havas blankajn al parte blankajn nuptajn krestojn.[5]
  • P. a. auritus (Lesson, 1831), la nomiga subspecio, havas la plej granda kaj plej disvastigatan reproduktan populacion. Ili loĝas el la Granda Baseno kaj la Roka Montaro orienten al centra kaj orienta Nordameriko. Tiu regiono inkludas la areojn de la Kanadaj Prerioj kaj la Grandaj Lagoj. Historie, tiu subspecio reproduktiĝis abunde tra multe de tiu regiono, kvankam oni pridiskutas ĉu tiu birdo iam reproduktiĝis en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ioma pruvaro indikas, ke la birdo ekreproduktiĝis en la regiono nur ekde komenco de la 20a jarcento dum alia pruvaro sugestas, ke ili reproduktiĝis en la regiono dum multe pli longe. Fizike, tiu subspecio estas modere granda kaj havas nigrajn nuptajn krestojn.[3][5]
  • P. a. cincinnatus (Brandt 1837), Blankakresta kormorano,[4] nune tiu estas la plej geografie limigita subspecio kun la plej malgranda populacio. Ĝi troviĝas laŭlonge de la suda marbordo de Alasko kaj en la Aleŭtoj, kun teritorioj okcidente de Kodiak al Ĉuginidak en la Aleŭtoj. Historie la teritorio etendis okcidente de la insuloj Sasignanoj, sed eble pro nestopredado fare de invadaj vulpoj, la birdoj jam ne plu reproduktiĝas en la areo ekde mezo de la 1930-aj jaroj.[3] Fizike, tiu subspecio estas la plej granda kaj portas rektajn, blankajn nuptajn krestojn.[5]
  • P. a. floridanus (Audubon 1835), Florida kormorano,[4] la plej malgranda el la kvin subspecioj, troviĝantas el suda kaj centra Teksaso oriente al Atlantiko kaj el Norda Karolino suden al Florido. Registroj indikas, ke tiu subspecio estis abunda tra sia teritorio antaŭ la 20a jarcento, sed nune estas abunda nur en Florido. Tiu birdo havas malhelajn nuptajn krestojn.[3]
  • P. a. heuretus Fizike, tiu subspecio estas la plej granda kaj portas rektajn, blankajn nuptajn krestojn.[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Dukresta kormorano en reprodukta plumaro kun blanka kresto

La Dukresta kormorano estas granda akvobirdo kun fortika korpo, longa kolo, mezgranda vosto, retecaj piedoj kaj mezgranda hokoforma beko. Ĝi havas korpolongon de inter 70 kaj 90 cm, kun enverguro de 114 al 123 cm.[5][6] Dukrestaj kormoranoj pezas inter 1.2 kaj 2.5 kg. Maskloj kaj inoj ne montras detalojn de seksa dimorfismo.[6]

Tiu specio havas malhelan plumaron kun nuda senpluma superbrida haŭtaĵo kaj gorĝosako kiuj estas flaveca al oranĝeca. Plenkreskulo en reprodukta plumaro estas ĉefe nigra kun la dorso kaj la flugilkovriloj malhelgrizaj al la centro. Nuptaj krestoj, kiuj nomigas la specion, estas ĉu blankaj, nigraj aŭ mikse de ambaŭ. Tiuj situantas ĝuste super la okuloj dum la nuda brida haŭtaĵo de reprodukta plenkreskulo iĝas oranĝeca. Nereprodukta plenkreskulo ne havas la krestojn kaj havas pli flavecan haŭtaĵon vizaĝan. La beko de plenkreskulo estas malhelkolora.[5] La Dukresta kormorano estas tre simila laŭ aspekto al pli granda Granda kormorano, kiu havas pli limigitan distribuadon en Nordameriko, ĉefe en la Kanadaj marprovincoj; ĝi povas tamen esti separata ĉar havas pli da flavo en gorĝo kaj beko.[7]

La plumaro de juna Dukresta kormorano estas pli malhelgriza aŭ bruneca. La subaj partoj de junulo estas pli helaj ol la dorso kun palaj gorĝo kaj brusto kiuj malheliĝas al la ventro. Dum la birdo aĝas, ties plumaro iĝas pli malhela. La beko de junulo estas ĉefe oranĝa aŭ flaveca.[5]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre komuna kaj disvastigata specio, kiu vintras ie ajn kie estas senglacia laŭlonge de ambaŭ marbordoj, tiom for norde kiom ĝis suda Alasko (en la okcidenta marbordo) kaj suda Novanglio (en la orienta marbordo). Ĝi povas troviĝi tiom for sude kiom ĝis Meksiko kaj la Bahamoj. Ili migras el plej malvarmaj partoj de siaj reproduktejoj, kiaj ĝis orienta Kanado, kaj aperis en Eŭropo kiel tre rara vaganto, ekzemple en Granda Britio, Irlando, kaj Azoroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Memmontrado de Dukresta kormorano, Kalifornio.

La Dukresta kormorano naĝas malalte an akvo, kaj ofte videblas nur ties kolo kaj kapo, kaj plonĝas el la surfaco. Ĝi uzas siajn piedojn por elpelado kaj kapablas plonĝi al profundo de 1.5-7.5 m dum 30 al 70 sekundoj. Post plonĝado, ĝi pasas longajn periodojn stare havante siajn flugilojn malferme etendajn por permesi ties sekigadon, ĉar ili ne estas kontraŭakvaj, kio siavice permesas profundan subnaĝadon. Tiu specio flugas malalte super la akvo, havante bekon iome indike supren; foje lasas la kolonion laŭ longaj, solestriaj linioj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Du Dukrestaj kormoranoj disputas unu fiŝon

Ili povas trovi manĝon en maro, nesalakvaj lagoj kaj riveroj. Kie ĉe ĉiuj kormoranoj, la Dukrestaj kormoranoj plonĝas por trovi sian predon. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, sed ankaŭ amfibiojn kaj krustulojn. Fiŝoj estas kaptataj per plonĝado subakve. Pli malgrandaj fiŝoj povas esti manĝataj kiam la birdo estas ankoraŭ sub la surfaco sed pli grandaj predoj estas ofte alportataj al la surfaco antaŭ la manĝo. Dukrestaj kormoranoj estas konsiderataj plagoj fare de fiŝbredistoj pro ties intensa predado de fiŝlagetoj kiu povas kaŭzi perdojn de miloj da dolaroj al la fiŝbredistoj. Kormoranoj regurgitas vomaĵojn enhavantaj nedigestitajn partojn de ties manĝoj kiaj ostoj. Tiuj vomaĵoj povas esti analizataj de biologoj por malkovri kion ili manĝis.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dukrestaj kormoranoj (patro kaj ido) ĉeneste

Reproduktado okazas en marbordaj areoj same kiel ĉe internaj riveroj kaj lagoj. Ili konstruas nestojn el bastonetoj en arboj, sur klifaj kornicoj, aŭ surgrunde sur taŭgaj insuloj. Ili estas gregemaj birdoj kutime troviĝantaj en kolonioj, ofte kun aliaj akvobirdoj, kaj havas profundan, gorĝecan gruntadon.

Voĉo de Dukresta kormorano

Du alvokoj de Dukresta kormorano

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Rekupero[redakti | redakti fonton]

La nombroj de Dukresta kormorano malpliiĝis en la 1960-aj jaroj pro la efiko de DDT. Kolonioj estis ankaŭ persekutataj el tempo al tempo en areoj kie oni supozis, ke ili konkurencas kun la homa fiŝkaptado.

Ĵuse la populacio de Dukrestaj kormoranoj pliiĝantis. Kelkaj studioj konkludis, ke la rekupero estis permesata de malpliiĝo de poluantoj, ĉefe de uzado de DDT.[8] La populacio povus esti pliiĝante ankaŭ pro instalado de fiŝbredaj lagetoj en ties sudaj vintrejoj. La lagetoj favoras bonan travintran survivadon kaj kreskon.

En 1894, Thomas McIlwraith en sia libro, Birds of Ontario, konkludas sian fakon pri Dukrestaj kormoranoj dirante: “When the young are sufficiently grown, they gather into immense flocks in unfrequented sections, and remain until the ice-lid has closed over their food supply, when they go away, not to return till the cover is lifted up in the spring.” (Kiam la junularo estas sufiĉe kreskinta, ili ariĝas en enormaj aroj en apartaj lokoj, kaj restas ĝis kial la glacikovro fermiĝas super ties manĝo, kiam ili foriras, kaj ne revenas ĝis la kovro malfermiĝas printempe).

Ĉe populacioj nestumantaj en la regiono de la Grandaj Lagoj, oni supozas, ke la koloniigo de la lagoj fare de la neindiĝena riverharingo (malgranda predofiŝo) kiu havigis bonegajn manĝokondiĉojn kaj siavice bonan reproduktan sukceson. Dukrestaj kormoranoj manĝas aliajn speciojn de fiŝoj krom riverharingoj kaj estas iel respondecaj pro la malpliiĝo de kelkaj fiŝhoke kaptataj populacioj en la Grandaj Lagoj kaj en aliaj areoj. Sciencistoj ne entute interkonsentas pri la preciza etendo de la rolo de kormoranoj en tiuj malpliiĝoj, sed kelkaj opinias, ke la Dukrestaj kormoranoj povas esti grava faktoro ĉe la malpliiĝo de kelkaj populacioj kaj en kelkaj lokoj.

Je tiu konsidero kaj pro alvokoj al agado fare de la publiko, la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono (nome la usonfedera registara servo respondeca pri ties protektado) ĵus etendis kontrolojn al aliaj registaraj entoj. Tio inkludas selektadojn de la populacioj kaj agadon por malhelpi la reproduktadon, kiel klopodo al kontrolo de ties kreskaj nombroj.

La Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono retenas la superrigardon kaj la kontroldecidoj ne etendas al la ĝenerala publiko (ne estas ĉassezono). Multaj registaraj servoj je diversaj niveloj kaj en Usono kaj en Kanado plue baraktas kiel reagi al la situacio.

Maje 2008, la kanada registaro malpliigis draste la nombrojn de nestoj de tiuj birdoj en Meza Insulo, malgranda insulo en la Eria Lago kaj parto de la Nacia Parko de Terpinto Pelee.[9] Tio estis klopodo havi la malgrandan insulon ekvilibre kaj konservi ties vegetaĵaron[10] sed kontraŭantoj al la plano indikis ke ĝi baziĝis sur falsa informaro, havigata parte de fiŝhokistoj kiuj konsideras la kormoranojn kiel konkurencantoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Notes on Birds of Wakulla County, Florida. Wilson Bulletin (1919). Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 19a Julio 2012.
  2. Terres, John K.. (1987) The Audubon Encyclopedia of North American Birds. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 106. ISBN 0-394-46651-9.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (Marto 2006) “Historic Populations of the Double-crested Cormorant (Phalacrocorax auritus): Implications for Conservation and Management in the 21st Century”, Waterbirds 29 (1), p. 9–37. doi:[[doi:10.1675%2F1524-4695%282006%2929%5B9%3AHPOTDC%5D2.0.CO%3B2|10.1675/1524-4695(2006)29[9:HPOTDC]2.0.CO;2]]. 
  4. 4,0 4,1 4,2 University of Michigan Museum of Zoology. Animal Diversity Web: Phalacrocorax auritus. Alirita 2008-06-19.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 Alderfer, Jonathan, Ed.. (2008) National Geographic Complete Birds of North America. Washington, D.C.: National Geographic, p. 105. ISBN 0-7922-4175-4.
  6. 6,0 6,1 Cornell Laboratories of Ornithology. All About Birds: Double-crested Cormorant. Alirita 2008-06-11.
  7. Cornell Lab of Ornithology
  8. (2005) “The Rise of the Double-crested Cormorant on the Great Lakes: Winning the War Against Contaminants”.  Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-11. Alirita 2012-10-27.
  10. (2005) “Unique Island Habitats May Be Threatened By Double-crested Cormorants”, Journal of Wildlife Management (On-line journal) 69 (1), p. 68–76. doi:[[doi:10.2193%2F0022-541X%282005%29069%3C0068%3AUIHMBT%3E2.0.CO%3B2|10.2193/0022-541X(2005)069<0068:UIHMBT>2.0.CO;2]]. Alirita 2009-03-23.. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alsop, Fred J. III; Birds of Texas. Smithsonian Handbooks: DK Publishing, Inc., New York, NY (2002).
  • Phalacrocorax auritus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  • US Fish & Wildlife Service Arkivigite je 2005-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • McIlwraith,Thomas; The Birds of Ontario: Being a Concise Account of Every Species of Bird Known to Have Been Found. W. Briggs, Toronto, ON (1894)
  • Wires, Linda A., kaj Francesca J. Cuthbert; Historic Populations of the Double-crested Cormorant (Phalacrocorax auritus): Implications for Conservation and Management in the 21st Century Waterbirds 29(1): 9-37, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]