Granda Baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Granda Baseno (Maŭricio).
Granda Baseno
Geografia regiono
depresio • akvokolekta areo [+]

LandoUsono
- koordinatoj36° 34′ 43″ N, 118° 17′ 31″ U (mapo)36.5786-118.292Koordinatoj: 36° 34′ 43″ N, 118° 17′ 31″ U (mapo)
Plej alta punktoMonto Whitney [+]


Granda Baseno (Nevado)
Granda Baseno (Nevado)
DEC

Map
Granda Baseno
Vikimedia Komunejo:  Great Basin (United States) [+]
vdr
la nordamerikaj akvodislimoj (la Granda Baseno markita oranĝkolore)

La Granda Baseno (angle Great Basin) estas seka pejzaĝego, kiu en la okcidento de Usono situas inter la montoĉeno "Wasatch" oriente kaj la "neĝa montaro" Sierra Nevada kaj la "Kaskada" montoĉeno okcidente. La baseno kovras plurajn usonajn ŝtatojn, sed ĉefe situas en Nevado. Pli etaj partoj krome situas en Oregono, Idaho, Utaho, Arizono kaj Kalifornio. La grandega, senelflua areo kovras 540.000 kvadratajn kilometrojn kaj – por komparo – pli grandas ol ekzemple la eŭropa lando Hispanio.

La limoj de la Granda Baseno diference difiniĝas. Sub la termino Granda Baseno (angle Great Basin) mem kompreniĝas ĝenerale la areoj, kiuj kune konsistigas senelfluan areon inter la supre menciitaj montaroj. Kiel "Dezerto Granda Baseno" (angle Great Basin Desert) kompreniĝas la areo, en kiu dominas la karakteriza plantaro de la Granda Baseno. "Basin and Range" estas geologia regiono, kiu signife pli grandas ol la supre difinita baseno kaj ankaŭ inkluzivas la dezertojn Mojave kaj Sonora en Meksiko.

Situo en okcidenta Usono

Divido[redakti | redakti fonton]

La Granda Baseno konsistas el proksimume 100 unuopaj basenoj aŭ valoj, inter kiuj elstaras multnombraj "montaraj insuloj". La areo dominiĝas per stepaj areoj, ŝtonaj kaj sablaj dezertoj (gravas Grandbasena Dezerto), plejparte sekaj rojaj kaj riveraj vojoj, kanjonoj, salakvaj lagoj kaj kelkaj iom grandaj lagoj (ekzemple Granda Sala Lago, Utaha Lago kaj Piramida Lago. Norde de la Granda Baseno fluas la rivero Humboldt, kiu okcidente sub flanka parto de la montaro Sierra Nevada finiĝas en malgrandaj, senelfluaj lagoj, el kiuj la akvo forvaporiĝas en la varma dezerta aero.

La valoj respektive partaj basenoj, kiuj konsistigas proprajn senelfluajn areojn, estas:

  • Granda Sala Lago (Great Salt Lake) - Utaho, Idaho, Vajomingo (Bear River, Jordan River kaj Weber River)
  • Dezerto Granda Sala Lago (Great Salt Lake Desert) - Utaho, Nevado
  • Hamlin Valley - Nevado, Utaho
  • Snake Valley - Utaho, Nevado
  • Pine Valley - Utaho
  • Tule Valley - Utaho
  • Rush Valley - Utaho
  • Tooele Valley - Utaho
  • Skull Valley - Utaho
  • Pilot Creek - Nevado, Utaho
  • Thousand Springs Creek - Nevado, Utaho
  • Curlew Valley - Utaho, Idaho
  • Sevier Lake - Utaho
  • Escalante Desert - Utaho, Nevado
  • Beaver River - Utaho
  • Humboldt Sink - Nevado (elfluejo de la rivero Humboldt, la plej longa rivero de la Granda Baseno)
  • Black Rock Desert - Nevado, Oregono
  • Smoke Creek Desert - Nevado, Kalifornio
  • Massacre Lake - Nevado, Kalifornio
  • Continental Lake - Nevado, Oregono
  • Piramida Lago (Pyramid Lake) - Nevado, Kalifornio (elfluejo de la Lake Tahoe pere de la rivero Truckee River
  • Winnemucca Lake - Nevado
  • Granite Springs Valley - Nevado
  • Carson Sink - Nevado, Kalifornio
  • Walter Lake - Nevado, Kalifornio
  • Dixie Valley - Nevado
  • Gabbs Valley - Nevado
  • Big Smoky Valley - Nevado
  • Diamond Valley - Nevado
  • Monitor Valley - Nevado
  • Litte Smoky Valley - Nevado
  • Ruby Valley - Nevado
  • Spring Valley - Nevado
  • Steptoe Valley - Nevado
  • Dry Lake Valley - Nevado
  • Fish Lake Valley - Nevado, Kalifornio
  • Soda Spring Valley - Nevado
  • Ralston Valley - Nevado
  • Stone Cabin Valley - Nevado
  • Hot Creek Valley - Nevado
  • Railroad Valley - Nevado
  • Cactus Flat - Nevado
  • Sarcobatus Flat - Nevado
  • Sand Spring Valley - Nevado
  • Tikaboo Valley - Nevado
  • Ivanpah Valley - Nevado, Kalifornio
  • Pahrump Valley - Nevado, Kalifornio
  • Harney Basin - Oregono
  • Summer Lake - Oregono
  • Silver Lake - Oregono
  • Lake Abert - Oregono
  • Warner Lakes - Oregono, Kalifornio, Nevado
  • Guano Lake - Oregono
  • Alvord Lake - Oregono, Nevado
  • Lost River - Kalifornio, Oregono
  • Butte Creek - Kalifornio, Oregono
  • Goose Lake - Kalifornio, Oregono
  • Tulare Lake - Kalifornio (akvoforkonduko per la rivero Kings River)
  • Buena Vista Lake - Kalifornio
  • Carrizo Plain - Kalifornio
  • Lake Elsinore - Kalifornio
  • Surprise Valley - Kalifornio, Nevado
  • Madeline Plains - Kalifornio, Nevado
  • Honey Lake - Kalifornio, Nevado
  • Eagle Lake - Kalifornio
  • Lago MonoSimia Lago (Mono Lake) - Kalifornio, Nevado
  • Crowley Lake - Kalifornio, Nevado
  • Owens Lake - Kalifornio
  • Eureka Valley - Kalifornio, Nevado
  • Saline Valley - Kalifornio
  • Valo de Morto (Death Valley) - Kalifornio, Nevado (plej malalta punkto de Usono)
  • Panamint Valley - Kalifornio
  • Inidan Wells Valley - Kalifornio
  • Searles Valley - Kalifornio
  • Antelope Valley - Kalifornio
  • Fremont Valley - Kalifornio
  • Coyote Lake - Kalifornio
  • Cuddeback Lake - Kalifornio
  • Mojave River - Kalifornio
  • Mojave-Dezerto (Mojave Desert) - Kalifornio
  • Salton Sea (lago Salton) - Kalifornio

Montoj[redakti | redakti fonton]

La plej altaj montoj de la baseno estas

  • Boundary Peak (4.007 m) ĉe la orienta flanko de la montaro Sierra Nevada
  • Wheeler Peak (3.982 m) en la Nacia Parko Granda Baseno, kiu grandas 312 kvadratajn kilometrojn.

Urboj[redakti | redakti fonton]

En la baseno interalie troviĝas la urboj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]