Noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Noktardeo
Nycticorax nycticorax12.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nycticorax
Specio: N. nycticorax
Nycticorax nycticorax
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Nycticorax-nycticorax-004.jpg

La Noktardeo (Nycticorax nycticorax) estas birdospecio, nome vadbirdo el la familio de Ardeedoj. Ĝi nomiĝas plej precize Nigrakrona noktardeo, komune mallongigite al nur Noktardeo en Eŭrazio, estas mezgranda ardeo troviĝanta tra tre granda parto de la mondo, escepte en la plej malvarmaj regionoj kaj Aŭstralazio (kie ĝi estas anstatŭata de la tre proksime rilata Oceania noktardeo, kun kiu ĝi hibridiĝis en la kontaktareo).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo.
Portanta serpenton, Tajpeo, Tajvano

Ĝi grandas averaĝe ĉ. 60 cm, sed plenkreskuloj povas esti 64 cm longaj kaj povas pezi ĉirkuax 800 g. Ĝi havas malsveltan fortikan diketan korpon, kaj mallongajn krurojn, male al aliaj vadbirdoj, eĉ al tipaj ardeoj. Ĝi havas ankaŭ pli mallongajn bekon, krurojn kaj kolon ol la pli familiaraj kuzoj, nome laegretardeoj kaj la “tagaj” ardeoj. Ties ripozsinteno estas normale iome ĝibeca sed por ĉasado ĝi etendas sian kolon kaj aspektas pli kiel aliaj vadbirdoj.

La korposubo estas blankeca kun flaveta aŭ griza nuancoj. La krono, dorso kaj skapulaj estas nigraj (kun blanka frunto kaj iome da traokula strio el bridoj), el la nuko etendiĝas posten du aŭ tri blankaj longfadenaj ornamplumoj, kiuj erektiĝas por salutado kaj pariĝadaj ceremonioj kontraste kun la nigra krono. La okulirisoj estas rimarkinde tre ruĝaj, la beko dika, la kruroj flavaj (dum la reprodukta sezono helruĝecaj al karnokoloraj). La flugiloj estas grandaj, larĝaj kaj helgrizaj, kaj ankaŭ pugo kaj vosto estas grizaj. La beko estas nigra kaj fortika. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto kvankam maskloj estas iome pli grandaj.

Dorso, kapo kaj flugiloj de la junbirdoj estas malpurec-brunaj (grizecbrunaj) kun densa, helflava makulado. Ties subaj partoj estas pli palaj kaj striecaj je bruna. Junuloj havas oranĝecajn okulirisojn kaj pli senkolore flavverdecajn krurojn. La birdidoj ne havas ornamplumojn.

Ili estas tre bruemaj birdoj en siaj nestokolonioj, kun alvokoj kiuj estas komune transkribitaj kiel kvokŭok.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta biotopo estas kaj salakvaj kaj nesalakvaj humidejoj tra multe de la mondo. La subspecio N. n. hoactli reproduktiĝas en Norda kaj Sudameriko el Kanado ĝis tiom for suden kio ĝis norda Argentino kaj Ĉilio, N. n. obscurus en plej suda Sudameriko, N. n. falklandicus en la Falklandoj, kaj la nomiga raso N. n. nycticorax en Eŭropo, Azio kaj Afriko.

Tiu ardeo estas migranta en plej nordaj partoj de siaj teritorioj, sed aliloke estas specio de loĝantaj birdoj (eĉ en malvarma Patagonio). La nordamerika populacio vintras en Meksiko, suda Usono, Centrameriko, kaj Karibio, kaj la birdoj de la Malnova Mondo vintrumas en tropika Afriko kaj suda Azio.

Manĝante, Kebekio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ovo de Nycticorax nycticorax

Ili flugas havante kuntiritan kolon kaj bekon indikantan suben, dum la kruroj apenaŭ videblas. La Noktardeo moviĝas – krom la kovperiodo- nur krepuske, dumtage ĝi kaŝe ripozas en arbusto, sur branĉo kaj ĉe krepusko ekiras por nutraĵo. Dum la reprodukta sezono ili manĝas ankaŭ tage.

Ĝia voĉo estas karakteriza „kvak-kvakk", aŭdebla ĉefe dum krepusko.

Ĝi vivas ĉe abundplantaj riverbordoj, riveraj mort-branĉoj, fiŝlagoj, marĉaj herbejoj. Ĝi nestas proksime al la akvo sur arboj, arbustoj, kolonie. Foje ĝis 20 aŭ 30 paroj en sama arbo. Ili foje reuzas saman kolonion dum sekvaj jaroj. La Noktardeo (Nycticorax nycticorax) nestumas en kolonioj sur platformoj el bastonetoj en grupo de arboj, aŭ surgrunde en protektataj lokoj kiaj insuloj aŭ kareksejoj.

Oni supozas, ke ili estas monogamaj. Parformado estas markata ĉar maskloj iĝas agresemaj kaj plenumas memmontrna ceremoniojn, kiuj konsistas je kaŭra piedirado, kaposubigo, bekofrapado aŭ prenado de bastoneto; sekvas averta memmontrado kun fajfoj kaj dancado por allogi inojn. Por tio li etendas sian kolon kaj klinas sian kapon, kaj kiam lia kapo estas samnivele kun liaj piedoj, li iel fajfas. Bastonprenado kaj plumaranĝado povas okazi interkante. Oni sugestis, ke tiuj ceremonioj havigas socian kuraĝigon al aliaj birdoj, kiuj pretas al memmontrado. Tiu kuraĝigo en koloniaj specioj povas esti grava por sukcesa reproduktado. Inoj dekomence estas malakceptitaj de la ceremonia masklo sed poste unu estas akceptata en lia teritorio. La ĵusformita paro poste engaĝiĝas en plumaranĝado kaj reciproka bekumado. Tiam la kruroj de ambaŭ partneroj iĝis rozkoloraj. Kopulacio kutime okazas sur aŭ ĉe la nesto, kaj ekas la unuan aŭ duan tagon post la parformo. La konstruado de la nesto komencas ceremonie per montrado de bastonetoj fare de la masklo sed poste iĝas efektiva nestokonstruado (aŭ rekonstruado). La ino demetas 3 al 8 ovojn. La kovado daŭras 24-26 tagojn kaj ambaŭ gepatroj kaj kovas kaj idozorgadas. Elnestiĝo okazas du semajnojn post eloviĝo. Elflugo nur post 6 aŭ 7 semajnoj.

Tiuj birdoj staras senmove ĉe akvobordo kaj atendas gvatante predon, ĉefe nokte aŭ frumatene. Ili ĉefe manĝas malgrandajn fiŝojn, krustulojn, ranojn, reptiliojn, akvajn insektojn, araneojn, malgrandajn mamulojn (kiaj vespertoj) kaj malgrandajn birdojn: ili estas oportunemaj. La subspecio N. n. hoactli estas pli gregema for de la reprodukta sezono ol la nomiga raso.

Temas pri migrobirdo.

Populacioj[redakti | redakti fonton]

La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 510,000-3,600,000 individuoj (Wetlands International 2006), dum kelkaj ŝtataj populacioj estas ĉirkaŭkalkulitaj je: 100,000-1 milionoj da reproduktaj paroj, >10,000 individuoj dum migrado kaj >10,000 vintrantaj individuoj en Ĉinio; 100,000-1 miliono da reproduktaj paroj en Tajvano; 10,000-100,000 reproduktaj paroj kaj 50-1,000 vintrantaj individuoj en Koreio kaj 10,000-100,000 reproduktaj paroj kaj 1,000-10,000 individuoj dum migrato en Japanio (Brazil 2009). [1]

Minacoj estas sekigado de humidejoj, uzado de pesticidoj, naftopoluado, birda gripo kaj eĉ predado ĉu por manĝo ĉu ĉe akvokulturo ĉar ili predas tie fiŝojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La latina scienca nomo, Nycticorax, signifas laŭvorte "nokta korako", kaj tio aludas kaj al la noktulaj kutimoj de la specio kaj al ties akra korveca alvoko.

En la Falklandoj, tiu birdospecio nomiĝas "quark", kio estas onomatopeo simila al ties nomo en multaj aliaj lingvoj, kiel "kwak" en nederlanda kaj frisa, "kvakoš noční" en ĉeĥa, "квак" en ukraina, "кваква" en rusa, "Vạc" en vjetnama, "Kowak-malam" en indonezia, kaj "Waqwa" en keĉua.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • L. & B. Clormann: Beobachtungen in einer Brutkolonie des Nachtreihers (Nycticorax nycticorax). in vol. 3 Natur und Land. 1965.
  • William E. Davis: Black-crowned night-heron. in no. 74 The Birds of North America. Washington 1993.
  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]