Ruĝa flamengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa flamengo
Ruĝa flamengo
Ruĝa flamengo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Phoenicopterus
Specio: Ph. ruber
Phoenicopterus ruber
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Ruĝaj flamengoj, Phoenicopterus ruber

La Ruĝa flamengo, Kariba flamengoAmerika flamengo (Phoenicopterus ruber) estas granda specio de flamengo proksime rilata al la Roza flamengo kaj al la Ĉilia flamengo. Ĝi estis iam konsiderata samspecia kun la Roza flamengo, sed tiu traktado estas nune amplekse reviziata (ekz. fare de la Usona kaj de la Brita Ornitologaj Unioj) kiel malĝusta pro manko de pruvo. Ĝi estis konata ankaŭ kiel Kariba flamengo, sed la esto de la specio en la Galapagoj faras tiun nomon problema.

Ĝi estas la ununura flamengo kiu nature loĝas en Nordameriko.

Oni ne konas subspeciojn.[1]


Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ruĝaj flamengoj kun svaga koloro, ĉe Lago Oviedo, Domingo.

La Ruĝa flamengo reproduktiĝas en Galapagoj, marborda Kolombio, Venezuelo kaj najbaraj insuloj, Gujanoj kaj Kabo Orange en Brazilo. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ en Jukatano de Meksiko, kaj en norda Karibio en Bahamoj, Hispaniolo, Kubo kaj en Turkoj kaj Kajkoj. Plej vidaĵoj en suda Florido estas kutime konsiderataj fuĝintoj, kvankam almenaŭ unu birdo ringita kiel ido en Jukatano estis poste vidata en Nacia Parko Everglades, kaj aliaj povus esti vagantoj el Kubo. Eldistance, netrejnitaj okuloj povus ankaŭ konfuziĝi inter tiu specio kaj la Roza plataleo.[2][3]


Ties preferataj habitatoj estas similaj al tiu de ties parencoj: salaj lagunoj, vadoj, kaj neprofundaj salecaj marbordaj aŭ internaj lagoj. Ekzemplo de specifa habitato estas en la manglejoj Petenes nome ekoregiono de Jukatano.[4]

Oni ĉirkaŭkalkulas ties populacion je 90,000 individuoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝa flamengo.
Kranio

Plenkreskuloj de Ruĝa flamengo estas pli malgrandaj averaĝe ol la Roza flamengo, sed ili estas la plej grandaj flamengoj en Ameriko. Ili estas 120 al 145 cm altaj. Maskloj pezas averaĝe 2.8 kg (sed ĝis 4 kg), dum inoj averaĝe pezas 2.2 kg. Plej el ties plumaro estas rozkolora, kio estis tialo por la iama nomo de Roza flamengo kaj por diferenci plenkreskulojn el la multe pli pala Roza flamengo. La flugilkovriloj estas ruĝaj, kaj la unuarangaj kaj duarangaj flugoplumoj estas nigraj.

La beko estas rozkolora kaj blanka kun limigita nigra pinto, kaj la kruroj estas tute rozkoloraj. La roza koloro venas de la pigmentoj de karotenoido de la algoj kaj ĉefe krustuloj kiujn ili konsumas. Tiu specio estas la plej ruĝa el ĉiuj flamengoj, kio estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo kie ruber signifas precize ruĝeca..

La alvoko estas ansereca hupado.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj flamengoj, tiu specio demetas ununuran kalkan blankan ovon sur kota konusforma amaseto 40 al 50 cm alta, inter majo kaj aŭgusto; la kovado, farata de ambaŭ gepatroj, ĝis eloviĝo daŭras 28 al 32 tagojn; ambaŭ gepatroj ankaŭ zorgas la junulojn dum periodo de ĝis 6 jaroj, kiam tiuj atingas la seksan maturecon. Ties vivodaŭro estas de 40 jaroj, nome unu el plej longaj ĉe birdoj. La flamengidoj naskiĝas blankecaj al ruĝecaj kiel plenkreskuloj, sed tuj poste ili iĝas grizaj. Ili estas nutrataj de la gepatroj per laktaĵo el beko al beko.

La Ruĝa flamengo vadas tra neprofundaj akvoj, subigas sian longan kolon kaj, surakve, pere de sis beko turnita supren, ĝi manĝas: ene de la beko, oni kolektas diversajn malgrandajn bestetojn inter fajnaj platetoj (lameloj), kiaj la eretoj de kombilo, inter kiuj pasas la akvo. La taŭgaj lagoj estas malmultaj kaj malproksimaj inter si, kaj tiuj birdoj devas veturi grandajn distancojn el unu manĝejo al alia, ofte en grandaj birdaroj.

La Ruĝa flamengo troviĝas en lagoj neprofundaj kaj marbordaj akvoj. Estas specializata en nutrado en lagoj kun grandaj koncentroj salaj aŭ alkalaj. Ili atingas manĝon el ŝlima sedimento de la fundo. Tiuj akvoj anhavas sufiĉan manĝon por satigi grandan nombron de tiuj birdoj, kiuj konsumas insektojn, salikokojn kaj malgrandajn plantojn, diatomeojn kaj aliajn algojn.

La Ruĝa flamengo estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. Universitato de Florido, Florida's Wading Birds: "Flamengoj povas esti konfuzataj kun la Roza plataleo pro vario de tialoj. Ambaŭ specioj havas relative longajn krurojn, longajn kolojn, kaj rozkolorecan plumaron. Ambaŭ ankaŭ filtras akvon per siaj bekoj dummanĝe. Spite tiujn similaĵojn ambaŭ specioj estas tute nerilataj. Plej facila vojo por diferencigi ambaŭ speciojn estas la malhelaj eksteraj flugoplumoj (unuarangaj) ĉe la flamengo kaj la distingaj bekoformoj de ambaŭ specioj."
  3. Smithsonian Marine Station: "Eldistance, [la Roza plataleo] povas esti konfuzata kun la [flamengo], pro simileco de la korpokoloro en ambaŭ specioj. Tamen la Roza plataleo estas ĝenerale pli malgranda ol la flamengo, kun pli mallonga kolo, kaj pli longa, kulerforma beko."
  4. World Wildlife Fund. 2010. Petenes mangroves. eld. Mark McGinley, C.Michael Hogan & C. Cleveland. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and the Environment. Washington DC

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008). Phoenicopterus ruber. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 12a Majo 2008. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  • Studer-Thiersch, A. 1975. Die Flamingos. pp. 239–245 in: B. Grzimek (eldonisto): Grzimeks Tierleben. Vol. 7/1 Vögel. DTV (1980) München, nach Kindler Verlag AG Zurich 1975-1977.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj