Vado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vado antaŭ la nordfrisa marbordo kaj Haligo en la fono
Vado antaŭ Stewart-insulo en la sudo de Nov-Zelando
Vadmigranto en vado
Dolĉ-akva vado de la rivero Lesum en Bremeno post la dumvintra rikolto de fragmito

Vado[1] estas la dum la refluo (malfluso) sekiĝanta fundo de maro aŭ rivero. Vado povas signifi vastan areon, kiel okaze de vadmaro, aŭ bordozonon kaj disbranĉiĝon de riverbuŝo. Pro la tajdo tiuj ĉi areoj estas superakvataj ordinare po du fojoj tage kaj ankaŭ sekiĝas ordinare po du fojoj tage.

Geografiaj interligoj[redakti | redakti fonton]

Tipa ekzemplo estas la vadmaro en Germana Golfo. Tiu vadmaro formiĝis en la holoceno kiel 10-20 m dika sedimentaĵo el sablo kaj ŝlimo en diversaj markondiĉoj. La sedimentaĵo kuŝas sur pli malnovaj glaci-epokaj sedimenttavoloj. Grandaj partoj de tiu vadmaro estis ĉeflando, antaŭ ol ili estis inunditaj pro la plialtiĝo de la marnivelo ekde la lasta glaciepoko.

En la tajdzono de tropikaj bordoj ofte ĉefe estas mangrov-arbaroj, sed ankaŭ en la tropikoj estas sen-arbaraj vad-areoj. Inverse en la salet- kaj dolĉ-akva areo de riverbuŝoj de ankaŭ la moderklimataj zonoj estas vad-areoj kun vasta ĉeesto de fragmito kaj kelkaj arbaroj.

Supre de la normala alflu-rando la vado nature transiĝas al saletaj herbejoj, kiuj nur malofte estas superakvataj. En aliaj lokoj formiĝis strando (bordostrio). En tre plataj bordoj kiel la germana bordo de Norda Maro ofte estis konstruataj digoj laŭlonge de la alflu-rando. En iuj bordo-regionoj oni klopodas per landgajncela agado transformi vad-areojn unue al salmarĉoj kaj poste al aluvia grundo (marsko, ŝlimgrund-ebenaĵo).

Al- kaj refluo de la akvo koncentriĝas en tipaj defluejoj. Multaj el ili ne tute sekiĝas dum la refluo.

Malsama konsisto[redakti | redakti fonton]

Kiu vadas tra la vado, povas rimarki, ke estas areoj de malsamaj sedimentoj. Sur iuj areoj oni povas iri komforte, en aliajn oni enprofundiĝas ĝis la maleoloj aŭ pli profunden. Oni diferencigas inter jenaj specoj de vado:

  • Sablovado
  • Miksvado
  • Ŝlimvado

Sablovado[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la vado konsistas el precipe bone surpaŝebla sablovado. Ĝi havas dikgrajnan, sablan sedimenton. La enhavo de organika substanco kaj akvo estas nur malgranda, sed la ĉi tie tipaj bestoj kaŭzas gravajn translokigojn de sedimento.

Miksvado[redakti | redakti fonton]

La miksvado troviĝas en ŝirmataj situoj en la proksimo de la ĉeflando, sur akvodislimoj, parte ankaŭ en la ŝirmo de ondofrapejoj de grandaj insuloj. La miksvado estas grava, ĉar en ĝi estas produktataj la plej multaj biomasoj kompare kun aliaj grandareaj vivejoj.

Ŝlimvado[redakti | redakti fonton]

Ŝlimvado

La malluma aŭ nigra ŝlimvado estas precipe valora laŭ biologia vidunkto kaj iĝis relative malofta pro digkonstrua agado. La ŝlimvado havas grandan porcion da organika substanco kaj grandan porcion da akvo (de 50 ĝis 70 procentoj). La ŝlimvado formiĝas plej ofte proksime al la alflu-linio en regionoj de trankvila akvo, precipe en golfoj kaj kampoj de landgajnado. Ĉi tie estas tre ekstremaj kondiĉoj. La bestaro kaj plantaro de la maro devas toleri longajn periodojn de sekiĝo, grandajn variojn de temperaturo kaj malgrandajn provizon de oksido en la grundo. Kompense tamen estas precipe granda riĉeco de nutraĵoj.

Biotopo[redakti | redakti fonton]

Multaj bestospecoj adaptiĝis al la tajdoj. Iuj bestoj kaŝas sin daŭre, aliaj nur dum la refluo, en la sedimenttavoloj de la supraĵo kaj tial estas rimarkataj nur de atentemaj observantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Janke/Bruno P. Kremer: Das Watt. Lebensraum, Tiere und Pflanzen, Stuttgart : Franckh 1990, ISBN 3-440-06035-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jenaj vortaroj listigas la vorton vado kiel tradukon de la responda germana vorto Watt:
    1. Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg, Buske
    2. Weidmann, Dietrich M. (2003): Weltsprachenwörterbuch Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch. Zürich, Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo
    3. Matthias, Ulrich; Weidmann, Dietrich M. (2008): Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch. Wiesbaden, marixverlag
    Laŭ la germana Vikipedia artikolo Wattenmeer la germana vorto Watt lingve rilatas al watend begehbares Meer (= VADante surirebla marO).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]