Nigra egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigra ardeo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra egreto
Nigra egreto
Nigra egreto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Egretta ardesiaca
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe Bestoĝardeno San Diego.

La Nigra egreto (Egretta ardesiaca) konata ankaŭ kiel Nigra ardeoNigra egretardeo, estas ardeo de Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda (42.5–66 cm alte kaj 270 ĝis 390 g peze kun enverguro de 90 al 95 cm), nigra-plumara ardeo kun grizaj aŭ bluecaj irizecoj. La beko, bridoj kaj kruroj estas same nigraj kaj tiele ege kontrastas la flavaj irisoj kaj la flavaj al oranĝecaj (en reprodukta sezono) piedoj. En krono kaj nuko estas krestecaj plumoj kie abundas la blua irizeco. La flugoplumoj longas kio utilas por la manĝokutimo (vidu sube). Ne estas seksa duformismo, do diferencoj inter maskloj kaj inoj. Ĝi povas esti konfuzata kun la Ruĝgorĝa egreto aŭ kun la nigra fazo de la Malgranda egreto, sed tiuj povas esti diferencataj pro la gorĝokoloro nome ruĝa aŭ blanka, dum nur la Nigra egreto havas ĉiam nigraj bridoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas sude de la Sahara Dezerto, inklude Madagaskaron. La specio preferas neprofundajn malfermajn akvojn, kiaj bordoj de nesalakvaj lagoj kaj lagetoj. Ĝi povas troviĝanti ankaŭ ĉe marĉoj, riverbordoj, rizkampoj, kaj sezone inunditaj herbejoj. En marbordaj areoj, ĝi povas troviĝi manĝe laŭlonge de tajdaj riveroj kaj rojoj, alkalaj lagoj, kaj tajdaj kotejoj. Ties reproduktaj teritorioj estas el la linio inter Senegalio kaj Sudano suden el Kenjo al Sudafriko. Ĝi troviĝas ĉefe en la orienta duono de la kontinento ekzemple en Tanzanio kun 5,000 ĝis 7,000 ardeoj aŭ en Madagaskaro, kie ĝi povas loĝi ĝis je 1,500 metroj super marnivelo. Ĝi forestas okcidente el la ekvatoraj ĝangaloj de Kongo aŭ el la aridaj regionoj de Namibio. Temas pri specio de loĝantaj birdoj, sed kiuj povas fari malgrandajn movojn sekve de pluvo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Nigraj egretoj ombrelmanĝantaj oriente de Antananarivo, Madagaskaro.

La Nigra egreto havas interesan ĉasmetodon nome ekzemple kanopemanĝoombrelmanĝo — ĝi uzas ties flugilojn kiel ombrelo, kaj uzas la ombron kiun ĝi kreas por allogi fiŝojn, kiuj pro instinto serĉas ombrajn kaŝejojn, kaj por vidi ilin pli bone sen ĝenado respegula; krome la ombro helpas koncentri al grandaj predoj kaj malatenti malgrandajn: poste venas subita harpunfrapo per beko kiam la fiŝo kvietas. La ardeo povas piediri por sekvi predon kaj povas malfermi kaj fermi siajn flugilojn depende de la sukceso akirita. Tiu tekniko estis bone dokumentata en epizodo 5a de la programo de BBC nome The Life of Birds. Ne nur tiu specio uzas tiun teknikon, ankaŭ aliaj ardeoj konas ĝin. Foje la harpunfrapo okazas sen bezono de la ombreltekniko.

Kelkaj nigraj egretoj manĝas solece (kaj eĉ povas defendi la manĝoteritorion), dum aliaj manĝas en grupoj de ĝis 50 individuoj, kaj eĉ ĝis 200 kiel plej alta nombro registrita; foje eĉ oni akceptas aliajn egretojn aŭ la Bovardeon. La Nigra egreto manĝas dumtage kaj ĉefe preferas la tempon ĉirkaŭ krepusko. Ili ripozas komunume nokte, kaj marbordaj aroj ripozas je alta tajdo. Ĉefa manĝo de la Nigra egreto estas malgrandaj fiŝoj, sed ili manĝas ankaŭ akvajn insektojn, krustulojn kaj amfibiojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Egretta ardesiaca - MHNT

La nesto de la Nigra egreto estas konstruata el bastonetoj lokitaj super akvo en arboj, arbustoj, kaj kareksejoj, formante solidan strukturon 1 al 6 m supergrunde. La reprodukta sezono estas komence de la pluvsezono, sed tio povas ege multe varii depende el la regiono, en solaj aŭ miks-speciaj kolonioj kiuj povas nombri ĝis centoj, foje kun aliaj ardeoj, sed el kiuj tiu ĉi specio povas forpeli la bovardeojn. La ino demetas 2 al 4 malhelbluajn ovojn 44 por 33 mm. La junuloj estas nutrataj el insektoj kaj fiŝetoj. La entrudo de homoj estas ofte kaŭzo de malalta produktiveco de la nestoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
  • Langrand O. (1995) Guide des Oiseaux de Madagascar. Delachaux & Niestlé, Lausanne, Paris, 415 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]