Ŝipbekulo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŝipbekulo
Cochlearius cochleariaPCCA20071227-8443B.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Cochlearius
Brisson, 1760
Specio: C. cochlearius
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Dunoma nomo
Cochlearius cochlearius
Linnaeus, 1766
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La ŝipbekulo estas popola nomo de la birdo koklearoŝipbeka ardeo, Cochlearius cochlearius, foje ordigata ene de la familio de Ardeedoj foje konsiderata aparta familio.

Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el Meksiko norde ĝis Peruo kaj Brazilo sude. Ĝi estas nokta birdo kiu bredas duonkolonie en manglaroj. La ino demetas 2 ĝis 4 blublankajn ovojn en nesto konstruita el stangetoj.

La ŝipbekulo estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 54 cm. Plenkreskulo havas nigrajn kronon kaj kreston. La vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas blankaj kaj la subaj partoj estas ruĝecaj kun nigraj flankoj. La flugiloj kaj suba dorso estas helgrizaj. La larĝa beko simila al ŝovelilo, kiu nomigas tiun birdon, estas nigreca. Junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj brunblankecajn subajn partojn kaj ne havas krestojn.

Tiu birdo manĝas fiŝojn, krustulojn kaj insektojn. La alvoko estas laŭtaj krakado kaj "piipiipii".

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. BirdLife International (2004). Cochlearius cochlearius. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12-a de majo 2006. Datumbazero inkluzivas informon kial ĉi specio estas malplej zorgiga.




Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj