Fajfardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fajfardeo
Fajfardeo, natura plenkreskulo en Punta del Este, Urugvajo
Fajfardeo, natura plenkreskulo en Punta del Este, Urugvajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Syrigma
Specio: S. sibilatrix
Syrigma sibilatrix
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Fajfardeo (Syrigma sibilatrix) estas mezgranda, ofte surterema ardeo de Sudameriko. Estas du subspecioj, nome la suda S. s. sibilatrix kaj la norda S. s. fostersmithi.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Fajfardeo estas 53 al 64 cm longa kaj pezas 521 al 546 g. La suda subspecio estas pli granda sed havas pli mallongan bekon proporcie al korpo.[1]

La ĝenerala impreso de staraj birdoj estas griza, kaj flugantaj birdoj montras rimarkindajn blankajn malantaŭajn partojn (suba dorso, ventro kaj vosto). En ambaŭ subspecioj, supraj partoj de plenkreskuloj escepte la suba dorso estas bluecgrizaj.[1][2] La plumoj de la kapoflankoj, kolflankoj, brusto, kaj skapulara areo estas ĉefe blankaj sed nuance al orkolora aŭ al sablokolora, eble pro la polvolanugo tipa de ardeoj aŭ per sekrecioj de la uropiga glando; la koloro varias el birdo al birdo. En la nomiga subspecio, la krono kaj kresto (separataj plumoj ĝis 4 cm longaj surnuke) estas nigraj kaj la supraj flugilkovriloj estas cinamokoloraj; dum la krono kaj kresto estas ardezgriza kaj la supraj flugilkovriloj estas mielkoloraj (aŭ "ĉamkoloraj"[2]) en fostersmithi.[1] La beko estas rozkolora kun blua al viola ĉe bazo kaj fora triono nigra, la kruroj estas verdecaj kaj iom mallongaj, kaj estas rimarkinda granda areo de nuda blueca haŭto ĉirkaŭ la okulo.[1][2]

Junuloj havas la saman ĝeneralan bildon sed estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, kun la krono pli hela, la brusto pli griza, kaj la gorĝo kaj flankoj sennuance blankaj.[1][2] Idoj estas ankoraŭ nepriskribitaj.[1]

La birdo nomiĝas tiele (laŭ kaj komuna nomo kaj latina scienca nomo: sibilatrix signifas “fajfanto”) pro ties plej komuna alvoko, nome "laŭta, fluteca fajfo kliaa-ar"[2] aŭ "altatona, fluteca, plendeca fajfo, ofte duobla aŭ kria laŭ ser[ioj], ŭiiii, ŭiiii,.…, facile imitata" [3] aŭ "distinga, karaktera, longdaŭra, melodia fajfo" kiu " povas estis elsendata kiel 'kii, kii, kii.'"[1] Ili povas ankaŭ elsendi "malrapidan, trenatan fajfon" dum ekflugo.[1] La alarmalvoko estas akra kvah-h-h.[2]

Malkiel ĉe aliaj ardeoj, dumfluge ĝi havas rapidan, anasecan flugilfrapadon kaj kutime ne tute remetas sian kolon.[1]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo en Urugvajo.

La subspecio fostersmithi loĝas en Llanos kaj en la baseno de Orinoko de Kolombio kaj Venezuelo. Ne estas reproduktaj registroj ankoraŭ el Kolombio.[1][2] La subspecio sibilatrix loĝas en orienta Bolivio, Paragvajo, okcidenta kaj suda Brazilo, Urugvajo, Ĉilio, kaj nordorienta Argentino. Ĵusaj registroj sugestas, ke ĝi povas esti etendante sian teritorion norden kaj orienten en Brazilo. Ili faras sezonajn movojn almenaŭ en nordorienta Venezuelo, kie ĝi ne loĝas el novembro al januaro, sed restas la tutan jaron en aliaj areoj, kiaj ĉe Provinco Bonaero, Argentino.[1]

Ili loĝas ĉe altitudoj de ĝis 500 m (kun unu vida registro el 2300 m[3]) en dumsezone inundita savano, ofte en pli sekaj herbejaj situacioj ol ĉe aliaj ardeoj, sed ankaŭ en ampleksa vario de malfermaj inunditaj aŭ malsekigitaj terenoj. Ĉar ili ripozas en arboj, ili precize preferas regionojn kie malfermaj areoj miksiĝas kun arbareroj. Ĝi ne kontraŭas homajn habitatojn kiaj paŝtejoj kaj ŝoseflankoj, kaj ili ofte ripozas sur barilfostoj.[1]

Kvankam dise distribuata, ĝi estas komuna en multaj areoj, sen populacio konsiderata vundebla. Ĝi profitas el senarbarigo kaj iome el agrikulturo.[1] Kiel sukcesa ardeo de seka tropika kamparo, ĝi estas komparata al du specioj originaj el la Malnova Mondo: nome la Bovardeo kaj la Nigrakapa ardeo.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas ĉiun ajn malgrandan animalon de seka tero aŭ marĉoj kiujn ili povas kapti, aŭ eĉ piratas[1] (kiel el unu Plumbofalko en unu registrita okazo[4]). Ili ofte gvatas senmove[1][2][3] sed ankaŭ piediras tre lante[4] kaj povas uzi pli aktivajn teknikojn, eĉ kure post predo aŭ kapti flugantajn insektojn (rimarkinde libelojn[3]) el stara sinteno.[1] Tiu specio povas permesi homojn alproksimiĝi tre proksime pli ol perdi bonan manĝolokon.[1] Ili tipe manĝas sole aŭ en paroj, sed ĝi estas foje vidata en grupoj de ĝis 100,[2] ĉefe antaŭ ripozi por nokto.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En pariĝada memmontrado, tiuj ardeoj flugas tien kaj reen kaj glitas en cirkloj. Kaptiva paro memmontradis sin per levado de siaj plumoj.[1]

Tiu specio nestumas izole, malkiel plej ardeoj, kiuj nestumas en kolonioj. Ili povas nestumi en maturaj arboj kiaj araŭkarioj aŭ ekzotaj arboj.[1] Unu nesto en Argentino estis izole konstruita el bastonetoj ĉirkaŭ 4 m supre en eŭkalipto.[3] La ovoj estas palbluaj kaj makulecaj, ĉirkaŭ 4.7 × 3.6 cm, kaj plej normala ovokvanto estas de 3 aŭ 4. La kovado daŭras ĉirkaŭ 28 tagojn, kaj elnestiĝo okazas 42 tagojn post eloviĝo. Ova survivado estis mezurita je 28% kaj ida survivado je 40%; ŝtormoj kiuj detruas nestojn estas grava kaŭzo de perdoj. Baze sur observoj de familiaj grupoj, nur du junuloj normale elnestiĝas. Malkiel plej ardespecioj, Fajfardeoj zorgas la junulojn post elnestiĝo; junuloj petas manĝon per memlevado kun flugiloj fale.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Skeletaj similoj kun la noktardeoj kondukis al debato pri ĉu la Fajfardeo estas rilata al ili, sed ekde la 1980-aj jaroj ĝi estis almenaŭ provizore konsiderata parenco de la genro Egretta, kun malmulta dubo ĉu ĝi apartenas al propra genro.[1][5]

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj popoloj iam uzis ties kolplumojn kiel komerceroj, kvankam ne tiom troe kiom por malpliigi populaciojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 (2005) Herons. Oxford University Press, 208–214. ISBN 0-19-854981-4. Alirdato: 2007-04-01. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 (1986) A Guide to the Birds of Colombia. Princeton University Press, 66. ISBN 0-691-08371-1. Alirdato: 2007-04-01. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (2003) Birds of Venezuela. Princeton University Press, 213–214. ISBN 0-691-09250-8. Alirdato: 2007-04-03. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Kushlan, James A.; Hancock, James A.; Pinowski, J.; Pinowska, B. (1982). "Behavior of Whistling and Capped Herons in the Seasonal Savannas of Venezuela and Argentina", gazeto : Condor, volumo : 84, numero : 3, paĝoj : 255–260. COI:10.2307/1367367. Alirita 2007-04-03. (pdf)
  5. ; C. D. Cadena; A. Jaramillo; M. Nores; J. F. Pacheco; M. B. Robbins; T. S. Schulenberg; F. G. Stiles; D. F. Stotz; K. J. ZimmerA classification of the bird species of South America [Versio 2007-04-05]. Alirita 2007-04-09.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj