Michoacán

El Vikipedio
(Alidirektita el Miĉoakano)
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Meksiko

Michoacán [miĉŭaKAN] ( Esperantigite : Miĉoakano ) estas unu el la provincoj (subŝtato) de Meksiko, ĉe Pacifiko. Ĝia plena nomo estas Estado Libre y Soberano de Michoacán de Ocampo (libera kaj suverena ŝtato de Miĉŭakano de Okampo).

Ĝi havas areon de 65.000 km² kaj loĝantaron de 4 milionoj. Ĝi dividiĝas en 113 komunumojn (municipojn). Vidu la Liston de komunumoj de Michoacan Ĝia ĉefurbo nomiĝas Morelia. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-MIC".

En la kolonia tempo la provinco estis parto de Nueva Galicia (Nov-Galegio). Ĝia nuna nomo devenas el la purepeĉa lingvo; "Miĉamakŭan" (fiŝkaptista ejo) estis unu el la kvar provincoj de la purepeĉa (aŭ taraska) regno. Plej konata restaĵo de tiu regno estas la ruinoj de Tzintzuntzán, la tiama ĉefurbo. Naturaj vidindaĵoj de la regiono estas vulkano Paricutin kaj lago Pátzcuaro.

La provinco estas dominata de agrokulturo kaj estas signifa produktanto de avokadoj, sed ankaŭ de kikeroj kaj aliaj fruktoj kaj legomoj. Krome ekzistas bestobredado kaj minado.

Vasko de Kiroga [redakti]

Dum la 16-a jarcento la episkopo Vasco de Quiroga, cele savi la lokajn indianojn de tuta ekstermo far la hispanoj, tie kreis Hospital de la Santa Fe, kiu estis unua formo de utopisocialismma (sed tie tre reala) komunumo, inspirita de la verko de Thomas More, kaj forte kaj daŭre (ĝis nun) kontribuis al la disvolviĝo de lokaj metiartoj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Registara retejo
Ekstera ligilo    Portalo de la municipoj de Michoacán