Thomas More

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thomas More, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa

Thomas MORE, aŭ latine Thomas MORUS, estis angla advokato, verkisto kaj politikisto. Li naskiĝis la 7-an de februaro probable en Londono 1478 kaj mortis per senkapigo la 6-an de julio Londono 1535.

Thomas More estis humanisto, martiro, sanktulo de la Renesanco Norda. Patrono de ŝtatestroj, politikistoj, katolika junularo. Lia probable plej konata verko estas la latinlingva libro "Utopia". Nur ekde tiu epokfara romano universaliĝis la vorto "utopio" - kiu signifas pragreke "nenielando" (aŭ en Esperanto, Utopio), publikigita dum 1516. La brita reĝo Henriko la 8-a ekde 1517 tre aprezis la klerulon, nomumis lin konsilanto, dum 1521 kavaliro, dum 1523 parlamenta parolisto kaj dum 1529 lordo-kanceliero, do estro de la Ĉambro de lordoj (House of Lords).

Kiel filo de juĝisto li frekventis latinan lernejon. Nur 12-jara li servis kiel paĝio ĉe la arkepiskopo John Morris de Canterbury. Poste li stipendie studis la fakojn: greka, latina, jura. Post diplomiĝo li fariĝis tre sukcesa advokato. 1504 li eniris la parlamenton. Tamen dum 1532 Thomas More mem rezignis pri tiu posteno kaj dum du jaroj planis signifan politikan paŝon: Dum 1534 li rifuzis agnoski la reĝon Henrikon la 8-a kiel la estron de la Eklezio de Anglio, per tio entute malagnoskis la Eklezion de Anglio, sed persistis subteni unuecan Romian Katolikan Eklezion sub gvido de la Papo. Li estis arda kaj fervora kontraŭulo de la germana reformatoro Martin Luther, kaj skribis publike atentitan tezon kontraŭ la protestantismo. Kiel membro de la reĝa kortego li mem persekutis la skismulojn, bruligis ilin sur ŝtiparo.

Pro konflikto kun la reĝo li enkarceriĝis, lia havaĵo konfiskiĝis kaj dum julio 1535 li ekzekutiĝis, kaj postmorte en jaro 1935 li iĝis sanktulo de la Romia Katolika Eklezio, kiu nun rigardas lin la sanktulo de advokatoj kaj politikistoj. Li dividas sian sanktulan festotagon kun la sanktulo John Fisher, kiu estis la sola brita episkopo, kiu dum la kreo de la nova Eklezio de Anglio rifuzis malagnoski la katolikan kredon kaj restis lojala al la papo. Dum 1980 Thomas More estis aldonita al la sanktula kalendaro de la katolika Eklezio de Anglio.

En la libro Utopio li iom priskribis inventitan lingvon de la Utopianoj. Iuj sciencistoj opinias la verkon kvazaŭ idealan, pli justan britan ŝtaton. Aliaj konsideras lian verkon satiro. Eble T. Morus estis inspirita de la filozofo Platono kaj ties skribaĵo "Timaos". Krome T. Morus priskribis interreligian kulton aŭ pontoreligion, specon de demokratio, aŭguris formon de komunismo, idealoj kiuj revenos en la homaranismon de Ludoviko Zamenhof.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro Robert Bolts skribis romanon pri la tragedia vivo de T. Morus.

Paloma Castillo Martinez, Tommaso Moro il primato della coscienza, Paoline, 2010.

En 1966 estis reĝisorita filmo ("A man for all seasons") kiu ricevis 6 Oscar-premiojn en Holivudo.