San Luis Potosí

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

San Luis Potosí ( Esperantigite Sanktluis-Potosio ) estas provinco (subŝtato) de Meksiko.

Ĝi situas norde de la ĉefurbo Meksikurbo, ĉirkaŭ la kankra tropiko. Ĝi havas areon de preskaŭ 64.000 km² kaj loĝantaron de 2,3 milionoj. En San Luis Potosí ekzistas entute 58 komunumoj. Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en San Luis Potosí.

La ĉefurbo San Luis Potosí dum la liberiga milito en 1863 estis deklarita provizora ĉefurbo de Meksiko fare de prezidento Benito JUÁREZ. Aliaj gravaj urboj estas Ciudad Valles, Rio Verde kaj Matehuala.

En 1910 la posta prezidento Francisco I. Madero proklamis la "Planon de San Luis", kiu iniciatis la Meksikan Revolucion; li tamen skribis ĝin ne dum sia aresto en San Luis, sed post fuĝo al ekzilejo en San-Antonio en Teksaso.


Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.sanluispotosi.gob.mx
Ekstera ligilo    http://www.visitasanluispotosi.com
Ekstera ligilo    http://www.slp.gob.mx
Ekstera ligilo    http://www.prodigyweb.net.mx/mexican-churches/san-luis.html