Aguascalientes

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Aguascalientes [AgŭaskalJENtes] estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ankaŭ ĝia ĉefurbo nomiĝas Aguascalientes; la nomo signifas hispane "varmaj akvoj".

Aguascalientes estas aree malgranda ŝtato centre de Meksiko, kun 5.600 km² kaj loĝantaro de preskaŭ miliono. Ĝi dividiĝas en 11 disktriktojn (municipojn). Urboj krom la ĉefurbo estas Tepezalá, Jesús María kaj Pabellón de Arteaga. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-AGU".

La subŝtato havas nur du najbarojn, Jalisco kaj Zacatecas, de kiu ĝi estis disigita en 1835. Legendo diras, ke generalo Antonio LÓPEZ DE SANTA ANA je la 1-a de majo 1835 venis al la urbo Aguascalientes, kaj s-ino Luisa Fernández Villa de García Rojas dum bankedo rakontis al li pri la subpremo de la urbo flanke de Zacatecas kaj petis, ke li donu sendependecon. La prezidento petis por tio kison, ricevis ĝin – kaj Aguascalientes iĝis sendependa.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.archive.org/search.php?query=Aguascalientes
•  web
•  oficiala retejo
•  La legendo pri la kiso en la oficiala retejo
•  Meksika Esperanto-Instituto.

[redaktu] Renoma Idrokalidoj

[redaktu] Renoma Lokoj


 
Provincoj (subŝtatoj) de Meksiko
Meksika flago
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)