Oaxaca

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Oaŝako (hispane: Oaxaca) [ŭaĤAka] estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ĝia plena nomo estas "Estado Libre y Soberano de Oaxaca" (libera kaj suverena ŝtato Oaŝako).

Ĝi situas sude ĉe la pacifika marbordo kaj okupas la pliparton de la terkolo (istmo) de Tehuantepec, kies atlantika flanko apartenas al Veracruz.

Ĝi havas areon de 94.000 km² kaj loĝantaron de 3,4 milionoj kaj dividiĝas en 570 komunumojn (municipojn), rekorda nombro. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Oaxaca de Juárez. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-OAX".

La nomo de la provinco devenas el la naŭatla lingvo, en kiu "ŭaĥjakak" signifas "pinte de la guaje-arboj". La nomepiteto de la ĉefurbo rilatas al prezidento Benito JUÁREZ, filo de la provinco.

Kvankam Oaŝako havas belajn plaĝojn, ĝia plej grava ekonomia branĉo estas la agrokulturo. Gravas ankaŭ kelkaj artmetioj, ekzemple la produktado de indiĝenaj skulptaĵoj kaj teksaĵoj kaj de oraĵoj.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  Oficiala retpaĝejo



 
Provincoj (subŝtatoj) de Meksiko
Meksika flago
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)