Terkolo de Tehuantepeko
Terkolo de Tehuantepeko, en la hispana istmo de Tehuantepec, estas regiono inter la subŝtatoj de Oaxaca, Chiapas, Tabasco kaj Veracruz en Meksikio. Temas pri la plej mallarĝa zono inter la du oceanoj (nome Pacifika Oceano kaj Atlantika Oceano) kiun posedas tiu ŝtato. En tiu punkto komencas la terkola zono de Centrameriko. Temas pri riĉa areo ĉe nafto kaj lignoproduktado. Estas ankaŭ unu de la meksikaj regionoj kun plej granda indiĝena loĝantaro. En ĝi kunvivas huavoj, zapotekoj, kaj zokoj.
La ĉefaj loĝataj komunumoj de la Terkolo de Tehuantepeko estas Coatzacoalcos, Minatitlán kaj Acayucan en Veracruz; kaj Juchitán de Zaragoza, Matias Romero, Salina Cruz kaj Santo Domingo Tehuantepec, en la subŝtato de Oaĥako. Tiu lasta loko nomigas la regionon. Kvankam temas pri vilaĝo fondita de zapotekoj, la nomo estas naŭatla, kaj signifas Monteto de la jaguaro (de tecuani = jaguaro; tépetl = monteto; kaj -co = sufikso de loko).