Naŭatla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naŭatla lingvo
Nāhuatlahtōlli, melatajtol, nāwatl, mèxîkatlâtòlli
Mapo
Parolata en centra Meksiko
Denaskaj parolantoj 1,4 milionoj (1980),
Fremdlingvo / dua lingvo por ne konatas
Skribo latina depost la 16-a jarcento
Lingvistika klasifiko
a lingvo
Naŭatla lingvo

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 nah
Noto lingvo de la aztekoj
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
specimeno: la Patro Nia:
Totahtziné,
in ilhuicatl timoyetzticah,
mā yēctēnēhualo in motōcātzin;
mā hualauh in motlatohcāyōtzin;
mā chīhualo in tlālticpac
motlanēquilitzin iuh in ilhuicac.
In totlaxcalmōmōztlaeh
totechmonequi ma āxcān;
xitēchmomaquili īhuān
xitēchmapopolhuilli in totlahtlacōl,
in iuh tiquintlapopolhuiah
in techtlatlacalhuiah īhuān
mācamo xitechmotlālcāhuilli;
inic ahmo īpan tihuetzque
īpan teneyeyecoltiliztli,
mā xitechmomaquīxtilli
in īhuīcpa in ahmo cualli.
Mā yuh mochīhua.

La naŭatla lingvonavatla lingvo (propralingve nāhuatlahtōlli, māsēwallahtōlli,mēxihcatlahtōlli kaj hispanlingve náhuatlmexicano[1]) estas Azteka lingvo de la jut-azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko, specife en la federacieroj Puebla, Veracruz, Hidalgo kaj Guerrero. Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn.

La jam ne parolata klasika naŭatla estis la lingvo de la aztekoj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per naŭatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo.

Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, danke al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.

Ortografio[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj literumadoj por la naŭatla. La plej ofte uzata literumado estas prenita de la hispana. En tiu ĉi literumado, la litero h signas glotan plozivon, ll estas duobla /l/ (anstataŭ /j/), x estas prononcata [ŝ] anstataŭ [h]. Do, la vorto nāhuatlahtōlli elparoliĝas [naːwatɬaʔˈtoːlli], pli malpli naa.va.tla'.tool.li. Malpli konfuza literumado ekzistas, sed malofte uziĝas pro ĝiaj neaskiaj literoj, ekz. š.

Pli korekta traduko por la nomo de ĉi tiu lingvo estus "navan lingvo". Laŭ la radiko de la nomo estas nauh- en "nahuatlahtolli".

Naŭatlaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Multaj naŭatlaj vortoj eniris la hispanan lingvon, kiaj cacahuate ([kakaŭate], "arakido") kaj tecolote ([tekolote], "strigo"). Eĉ Esperanto havas plurajn naŭatlajn vortojn. Jen iom da ili:

Multaj meksikaj loknomoj estas origine aztekaj: Cuernavaca, Xochimilco, Popocatépetl.

Naŭatlaj frazoj[redakti | redakti fonton]

naŭatla frazo (per Esperanteca literumado) Esperanta traduko
Ken otlatvililok! Bonan tagon!
Nisempaki nimiciŝmati! Estas plezuro koni vin!
Tlaso'kamati Dankon!
Nimictlaso'tla. Mi amas vin.
Iŝkiŝka mostla! Ĝis morgaŭ!

eksteraj ligoj:

Disvastigo de naŭatla lingvo en Meksikio
Lizard,Snake,Death.jpg


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la Granda Vortaro Hispana-Esperanta