Kuritibo
| Urbo Curitiba | |||||
|
|||||
| Himno | |||||
| Datreveno | 29-a de marto | ||||
|---|---|---|---|---|---|
| Fondiĝo | 1693 | ||||
| Nomo de la loĝanto | curitibano (kuritibano) | ||||
| Moto | |||||
| Urbestr(in)o | Luciano Ducci (Partio por la Brazila Social-Demokratio) | ||||
| Situo | |||||
| Subŝtato | Paranao | ||||
| Mezoregiono | Metropolitana de Curitiba | ||||
| Mikroregiono | Curitiba | ||||
| Najbaraj Urboj | Ne disponebla | ||||
| Distanco al la Ĉefurbo | 0 kilometroj | ||||
| Geografiaj Aspektoj | |||||
| Areo | 434,97 km² | ||||
| Loĝantaro | 1.851.215 loĝ. 2009 [1] | ||||
| Loĝdenso | 4.202,83 loĝ./km² | ||||
| Alteco | 934 metroj | ||||
| Klimato | subtropika Cfb | ||||
| Horzono | UTC-3 | ||||
| Sociaj Indikiloj | |||||
| IHD | 0,856 2000 [2] | ||||
| MEP | R$ 32.153.307.000 (5) - 2006 [3] | ||||
| MEP per capita | R$ 17.977,00 2006 [3] | ||||
Kuritibo (portugale: Curitiba [kuritiba]) estas municipo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Paranao. Ĝi havas 1.757.904 loĝantojn (2006) en 430,9 km² (lonĝdenso 4.079,6 loĝ./km²). Curitibo havas 8 subprefektujojn: "Matriz", "Santa Felicidade", "Boa Vista", "Cajuru", "Boqueirão", "Pinheirinho" kaj "Bairro Novo".
Enhavo |
Historio [redakti]
La unuaj eŭropanoj estis tie oroserĉantoj. En 1668 kolonianoj alvenis kaj komenciĝis la skribita historio de Curitiba. La vilaĝo urbiĝis en 1693 kaj en 1812 ĝi iĝis departamenta ĉefurbo en 1812 kaj provinca ĉefurbo en 1842. Universitato fondiĝis en 1912.
Klimato [redakti]
Curitiba havas subtropikan klimaton. En loka somero la temperaturo varias inter 20-30 ° C, vintre (junio-aŭgusto) averaĝe iom pli. ol 10 ° C, malofte tio falas sub frostopunkto. jare pluvas po 1420 mm, ĝenerale en jardeko neĝas po unu.
Ĝemelurboj [redakti]
Asunciono, Paragvajo
Koimbro, Portugalio
Kordobo, Argentino
Corrientes, Argentino
Gvadalaharo, Meksiko
Hangĝoŭo, Ĉinio
Haikou, Ĉinio
Himeĵi, Japanio
Orlando, Usono
Krakovo, Pollando
Liono, Francio
Montevideo, Urugvajo
Santa Cruz de la Sierra, Bolivio
Suvon, Sud-Koreio
Treviso, Italio
Esperanto en Kuritibo [redakti]
La pioniro de Esperanto en Kuritibo estis Magnus Sondhal en komenco de 20-a jarcento.
Okazis en Kuritibo Brazilaj Esperanto-Kongresoj en 1954, 1986 kaj 1997.
Pasis tridek-du jaroj inter la 14-a kaj la 22-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Kuritibo, sed nur dek-unu jaroj inter la 32-a kaj la 33-a, sed ĉiuj ili tre signifaj por la Brazila Esperanto-Movado.
La 14-a BKE estis tiu, kiu sukcesis la plej grandan oficialan apogon de la Prezidento de la Respubliko, Ŝtata Guberniestro kaj Urbaj Aŭtoritatuloj.
La Paranaa Esperanto-Asocio sidas en Kuritibo.
Referencoj [redakti]
- ↑ Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
- ↑ Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
- ↑ 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||

