Sankta Domingo
| Sankta Domingo | ||
| hispane: Santo Domingo | ||
| urbo | ||
|
Sankta Domingo
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Santo Domingo de Guzmán | ||
| Kromnomo: Enirpordego al Karibio | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Insulo | Hispaniolo | |
| Regiono | Karibio | |
| Maro | Kariba Maro | |
| Provinco | Distrito Nacional | |
| Memorindaĵoj | Fortikaĵo Ozama, Alcázar de Colón, Puerta del Conde | |
| Konstruaĵo | Katedralo de Sankta Maria | |
| Rivero | Ozama | |
| Situo | Sankta Domingo | |
| - alteco | 14 m s. m. | |
| - koordinatoj | 18°30′00″N 69°59′00″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 18.5 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">18.5°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 104,44 km² (10 444 ha) | |
| Loĝantaro | 913 540 (2007) | |
| Denseco | 8 747,03 loĝ./km² | |
| Parko | Parko de Kolumbo | |
| Fondo | 1496 | |
| - fondinto | Bartolomeo Kolumbo | |
| Horzono | OTZ (UTC-5) | |
| Poŝtkodo | 10700 ĝis 11999 | |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
| Nomo | Kolonia urbo de Sankta Domingo | |
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
| Jaro | 1990 (#14) | |
| Numero | 526 | |
| Regiono | Norda Ameriko | |
| Kriterioj | ii, iv, vi | |
| Retpaĝo: www.adn.gov.do | ||
Santo Domingo de Guzmán estas milionurbo kaj la ĉefurbo de Domingo (aŭ Dominika Respubliko). Ĝi havas 2'033'029 loĝantojn (decembro 2005). La urbo estis fondita la 14-an de aŭgusto 1494 de la frato de Kristoforo Kolumbo.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La urbo situas ĉe la suda bordo de la kariba insulo Hispaniolo ĉe la marenfluo de la rivero Ozama. Sankta Domingo posedas la plej signifan havenon (nomita La Haina) de la respubliko.
[redakti] Historio
Kristoforo Kolumbo malkovris la insulon en 1492. La urbo mem fondiĝis post 2 jaroj, kiel la unua loĝloko en Ameriko fare de eŭropanoj. En 1509 ĝi iĝis administra centro kaj haveno kaj fortikaĵo konstruiĝis. En 1586 Francis Drake disrabis la urbon. Inter 1936-1962 la urbo ricevis novan nomon pri diktatoro: Ciudad Trujillo.
[redakti] Ekonomio
Sankta Domingo havas industriajn branĉojn pri cemento, vitro, kemiaĵoj kaj teksaĵoj. Estas grava la agrikulturo: sukero, alkoholo, biero kaj oleo.
La urbo havas internacian flughavenon.
[redakti] Vidindaĵoj
- Nacia Teatro
- Operdomo
- Reĝa Muzeo
- Arta Galerio
- Palaco Kolumbo
- katedralo
- fortikaĵo