Arekipo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Location of the city of Arequipa in Peru.png
Plaza de Armes

ArequipaArekipo estas urbo situanta en la sudokcidento de Peruo, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj regiono.

Ĝi estas la dua plej grava urbo en la lando, post la ĉefurbo Limo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 16°24′S 71°33′U  /  16.4°S, 71.55°U / -16.4; -71.55 (Arekipo)Koordinatoj: 16°24′S 71°33′U  /  16.4°S, 71.55°U / -16.4; -71.55 (Arekipo). La urbo troviĝas ĉepiede de la vulkano Misti. Ĝi enhavas proksimume 844.000 loĝantojn (2005).

La zono estas loĝata jam de pli ol ok mil jaroj. La nunan urbon fondis en 1540 sendito de la konkeranto Francisco Pizarro, kaj ĝi tre baldaŭ ekkreskis.

La malnova parto de la urbo estis deklarita de UNESKO Monda Kulturheredaĵo en novembro 2000. Ĝi estas konata kiel La Blanka Urbo, pro la koloro de la domoj en tiu kvartalo. Vizitindaj estas la Katedralo kaj la Monaĥejo de Sankta Katerina.

[redakti] Famaj arekipanoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://www.muniarequipa.gob.pe
Ekstera ligilo  http://www.arequipa.org
Ekstera ligilo  Fotoj de Arequipa
Ekstera ligilo  Turismo de Arequipa

Arequipa


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj