Priŝtino
El Vikipedio
Priŝtino aŭ Priŝtina (serbe: Приштина/Priština; albane: Prishtina/Prishtinë) estas la ĉefurbo de Kosovo, kiu apartenis al Serbio, sed estas estrata de Unuiĝintaj Nacioj. Priŝtino estas la plej granda urbo de Kosovo kaj ties politika, ekonomia kaj kultura centro. Laŭ pritaksoj, 550—600 mil personoj loĝas en la urbo nun, plejparte etnaj albanoj.
En Priŝtino troviĝas la sidejo de UNMIK, OSZE-misio en Kosovo kaj la ĉefaj organoj de la portempa urbestraro kiel parlamento, registaro kaj prezidento de Kosovo.


