Sicana odorifera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
kurugvao, sikano
Sicana odorifera E Andre 1890.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: sikano ’’sicana’’
Specio: S. odorifera
‘’ Sicana odorifera ’’
Naudin
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sicana odorifera, kurugvaosikano estas planto el Kukurbacoj. Ĝi estas monoika kaj plurjara herbo. Ĝi estas rapide kreskanta grimpplanto kun ĝis 15 m longaj grimptigoj. La junaj tigoj estas haraj. La folioj havas grizajn harojn kaj estas kor- aŭ renformaj kaj trilobaj, ĉ. 30 cm larĝaj, funde entranĉitaj ĉe la bazo. La rando estas denta aŭ onda. La folioj havas 4-12 cm longajn tigojn.

La odorantaj floroj staras solaj en la akseloj de la folioj. La floroj estas blankaj, kvinlipaj kaj urnoformaj. De masklaj floroj estas ĉ. 2 cm longaj kaj la inaj floroj ĉ. 5 cm longaj.

diversaj fruktoj
floro kaj nematura frukto
floro

La fruktoj estas cilindraj, eliptaj aŭ malforte kurbitaj kaj 30-60 x 7-12 cm grandaj. La malmoa ŝelo iĝas glata ka brila dum la maturiĝo. La koloro estas malhelflava, oranĝkolora, violkolora ĝis malhelviola aŭ nigrega. La flava aŭ oranĝflava fruktokarno estas ĉ, 2 cm dika kun acida, suka gusto, kiu similas al melono. Ekzistas multaj plataj kaj ovalaj semoj ĉ. 1,6 x 1,4 cm grandaj.

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Ĝi ankaŭ taŭgas al marmelado, kompotoj kaj kareo-sauco. Nematuraj fruktoj povas esti manĝataj kiel legomo.

Sikano ests indiĝena en la tropika Brazilo. La planto jam estis kultivata en Meza kaj suda Ameriko jam en la antaŭkolumbia tempo. Ĝin oni ankaŭ plantas por ornami la ĝardenon. Multobligado eblas per elsemadostikado.

ĝermplanto de Sicana odorifera

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen, 2000, Rolf Blancke, Verlag Eugen Ulmer, ISBN 3-8001-3520-5
  • Morton, J. 1987. Cassabanana. p. 444–445. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.; online versie hier