Kukurbacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukurbacoj
kukumo (Cucumis sativus)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: kukurbaloj Cucurbitales
Familio: kukurbacoj Cucurbitaceae
Juss. [1]
kukurbo Cucurbita
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Morfologia dyniowatych na przykładzie ziemniaczki sercowatej
Hodgsonia heteroclita
Tryskawiec sprężysty
Hodgsonia heteroclita.
Hodgsonia heteroclita.

La kukurbacoj[2] (latine Cucurbitaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kukurbaloj (Cucurbitales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 120 genrojn kaj preskaŭ 1000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kukurbo[2].

Ilia tigo ĝenerale estas mola, kuŝanta, kroĉiĝanta per ĉiroj, grimpanta, ofte dika, kava. Iliaj folioj estas glatrandaj aŭ entranĉitaj. La floro havas rotacian simetrion de ordo 5. La floro ĝenerale estas unuseksa kun kunkreskintaj korolaj folioj, kiuj formas funelon aŭ kloŝeton. La anteroj staras libere; la stamenoj estas duope kunkreskintaj. La ovarioj staras sube kaj estas triĉambraj. La frukto estas ĝenerale granda, multgrajna bero aŭ kalabaso. La faskoj de la planto (fasciculus) estas duflankaj (bicollateralis).

Floroformulo Ka(5)Ko(5) G(3-5)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (20 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Elektitaj specioj[redakti | redakti fonton]

Kalabaskukurbo (Lagenaria siceraria) aŭ lagenario aŭ botelkukurbo Ĝi havas diversajn fruktojn kiel pipoforma, cilindroforma, botelforma. Ĝia ŝelo tiel malmoliĝas, ke la fruktoj iĝas utilegeblaj kiel kruĉoj aŭ por suĉi vinon ewl borelo. Bonodoira, blankflora unujara kukurbo, kiu venas el la tropikoj. Kultivata jam 7000 jarojn. La junaj fruktoj uzeblas kiel legomo.

Pepono (Cucurbita pepo) unujaraj volovogrimpantaj plantoj, kies tre vaiaj ofte grandegaj fruktoj estas uzataj nemature kiel legomo, en konservaĵo aŭ maturaj por ornamaj celoj. Ĝiaj varietoj estas ankaŭ furaĝaj kaj industriaj plantoj. Ĝi devenas el la sudfa parto de Nord-Ameriko, ĝia praplanto estas Cucurbita texana. Ĝi havas multajn varietojn kurttigajn (alta 50–80 cm) kaj grimpotigajn (longa 3–6 m) (kuirkukurbo, ornamkukurbo, furaĝkukurbo). Iliaj grajnoj enhavas 30-50 % da oleo. Flavaj floroj kelfoje havas la diametron de 20 cm. La folioj estas grandaj, ties nervuroj kaj petioloj estas dornecaj. Ĝi venas el la tropika Ameriko

Potirono (Cucurbita maxima) uzatas kiel bakkukurbo aŭ furaĝcele. Ĝi venas el la tropika Ameriko, kie estas konata jam 7 mil jarojn. La fruktoj povas atingi eĉ la pezon de 200 kg.

Akvomelono (citrolo) (Citrullus lanatus) greka melono. Moltiga palnto, devenanta el tropika Afriko. La ŝelo estas melhelverda, la interno ruĝa aŭ hela. Dolxca, vitaminriĉa (B2, C), renopuriga frukto.

Furaĝmelono (Citrullus colocynthoides) Ĝi havas helverdan aŭ strian, glob aŭ ovalforman, nedolĉan frukton. Elokvanta vitaminriĉa furaĝo, kiu estas longe deponebla en malvarmeta loko. Ĝi instigas la laktoproduktigon.

flava melono (Cucumis melo) unujara afrikdevena planto. Praplanto estas C. pubescens. Ĝia frukto estas satiga, enhavas multan vitaminon. Uzas ĝin ankaŭ la konserva industrio. Jam 500 jare kultivita frukto kun flava aŭ verda karno. Aperis la sengrajnaj triploidajn melonojn.

Ĉajoto (Sechium edule), manĝebla sekio de Ameriko, estas pirforma kaj havas faldetojn.

Ilia planta malsano estas la fusaria velkiĝo(Fusarium) Fusarium estas granda genro de konidiaj fungoj, kiuj karakterizas la sporodoĥioj. en kiuj estiĝas unu, duĉelulaj mikrokonidioj kaj la multĉelula duonlune kurbiĝanta makrokonidioj. Mulparto de ili estas plantopatogenaj kaŭzantajn velkiĝon, tigradikan kaj fruktoputriĝon. Unu parto de ili havas la formon de askuso, tiuj apartenas al genroj Gibberella, Hypomyces, Nectria

Referencoj[redakti | redakti fonton]