Diskuto:Kukurbacoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simetrioj[redakti fonton]

Saluton @Filozofo

Ŝajnas ke Radi(ala) kaj Rotacia simetrio, ne estas la samo. Ĉu ne?

Mi kontrolis ke vi anstataŭis unu por la alia.

Amike -

Uzanto:Sj1mo: r|Sj1mor]] (diskuto) 21:04, 27 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Sj1mor,
Temas pri la sama speco de simetrio.
Tion rekte agnoskas la artikolo Radisimetrio, kiu komenciĝas jene: "La radisimetrio (aŭ rotacisimetrio) estas formo de simetrio"...
La samon diras artikolo "Rotational symmetry" en la angla vikipedio: "Rotational symmetry, also known as radial symmetry"... [1].
Ŝajnas, ke la biologoj en la angla (kaj iuj aliaj) lingvoj preferas uzi la vorton "radial" (aŭ similan). La formo "radi-simetrio" klare ne taŭgas por tia rolo, ĉar en Esperanto, malkiel en iuj aliaj lingvoj, la radiko "radi-" apenaŭ uzeblas por aludi al radiuso aŭ rado. Verdire, mi opinias, ke tia derivado ne estas savebla kaj ne vidas kialon por elpensi ian artifikon por legitimi tian aŭ similan uzadon, ĉar tio nur pliigos konfuzon.
Aliflanke, "rotacia simetrio" estas termino tute klara intuicie kaj tuj rekonebla kiel scienca termino.
Ĉar la simetrio estas nocio esence matematika kaj ĉar ĝia formaligo kaj klasigo estas detale kaj rigore efektivigitaj en matematiko kaj estas senĝene uzataj en aliaj sciencoj (diversaj fakoj de fiziko, aplikata matematiko, kristalografio, psiĥiatrio ka) mi ne vidas kialon inventi apartan novan en Esperanto por biologio. Mi do rekomendas unuece uzi klaran kaj neambiguan terminon "rotacia simetrio". Ĉu vi konsentas kun mia rezonado?
Eblas diversaj solvoj por ripari la nunan duecon (t.e. ekziston de apartaj artikoloj "Rotacia simetrio" kaj "Radisimetrio", kiuj traktas malsamajn aspektojn de la sama speco de simetrio). Plej rekta kaj simpla maniero estus transigi la enhavon de eta artikolo "Radiosimetrio" (kiu estas plejparte orientita al biologio) en la artikolon "Rotacia simetrio". La anglalingva vikipedio havas iom pli ambician distribuon: ĝi havas apartan (ĉef)artikolon "Rotational symmetry", kaj diversajn biologiajn aspektojn de simetrio (inkluzive rotacian simetrion) ĝi traktas en aparta artikolo "Symmetry in biology", kiu havas interalie sekcion "Radial symmetry".
Ĉu vi volas entrepreni tian riparadon? Mi volonte helpos, se vi havos dubojn aŭ demandojn, kaj, se necese, mi povas konsulti grupon da aliaj lingve elstaraj kolegoj.
Amike, -Filozofo (diskuto) 23:09, 27 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton kaj dankon pro via respondo.
Interesas. Mi ja konsentas kun via rezonado, sed mi ne estas certa kion kaj kiel fari pri la afero kaj do nuntempe mi no volas opukiĝi pri ĝi. Amike, Sj1mor (diskuto) 19:22, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]