Acca sellowiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
fejĵoo , brazila gujavo
Feijoa sellowiana .jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj
Genro: Acca
Specio: Acca sellowiana
Acca sellowiana
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Acca sellowiana, aŭ fejĵoobrazila gujavo estas plantspecio el la familio Mirtacoj.

branĉo kunfolioj kaj nematura frukto
Fruktoj kompletaj kaj distranĉitaj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La brazila gujavo estas malrapide kreskanta ĉiamverda arbedoarbo, kiu atingas altecon de 4 ĝis 5 m. La arboŝelo estas helgriza. La malhelverdaj, glataj dikaj, elipsaj folioj estas je la malsupra surfaco blankece peltaj. Ili estas ĝis 5 cm longaj.

La rozkolora, manĝebla floro havas kvin sepalojn kaj multajn ruĝajn stamenojn. La polenadon faras en kulturo abeloj. la formo de la stamenoj indikas ke la sovaĝa formo polonigata de kiropterojbirdoj.

En matura stato la fruktoj estas verde flavaj, prungrandaj kaj ovformaj. Ili similas al avokadoj. La fruktokarno estas blanka kaj laŭ la konsistenco similas al molaj piroj. La odorantaj fruktoj gustas mature kiel mikso inter ananaso kaj frago, acidetaj kaj refreŝigaj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La brazila gujavo devenas el la suda tropika Ameriko: Sudbrazilo, Nordargentino, Orientparagvajo kaj Urugvajo, kie ĝi kreskas en la montoj.

Hodiaŭ ĝi estas kultivata ankaŭ en Eŭrazio, precipe en Mezazio. Sed ĝi ankaŭ estas kultivata en Kartvelio kaj Azerbajĝano. Lastatempe la planto ankaŭ estas kultivata en Sicilio. Sub la nomo fejĵoo ĝi estas en Novzelando relative populara ĝardenplanto.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La frukto estas manĝebla kiel kivo. Fejĵoo taŭgas por prepari kompoton. La fruktoj taŭgegas por fari panŝmiraĵon. La enhavo je vitamino kaj jodo estas alta.

Flegado kiel tinplanto[redakti | redakti fonton]

La specio tre taŭgas kiel tinplanto. La okulfrapaj floroj ornamas balkonon, terason kaj ĝardenon. Neniu fiinsekto atakas la planton. La plej bonakreskoloko estas malvarma, varmeta kaj varma vintroĝardenon. Ĝi pereas ĉe temperaturoj sub minus 8 °C. [1]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de tiu specio okazis 1854 fare de Otto Karl Berg en Linnaea[2] kunla nomo Orthostemon sellowianus O.Berg (Basionym). Alia [[sinonimo] estas Feijoa sellowiana (O.Berg) O.Berg. Tiun ĉi specion la germana botanikisto Carl Burret metis 1941 en Feddes Repert. Spec. Nov. Regni Veg.[3] en la specion Acca O.Berg, nomas ĝin Acca sellowiana.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. beschrieben bei Tropenland.at.
  2. Linnaea, 27 (4), S. 440, Erstbeschreibung eingescannt bei botanicus.org
  3. Repertorium specierum novarum regni vegetabilis, 50, S. 59
  4. [Acca sellowiana en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Eintrag bei GRIN – Taxonomy for Plants.]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]