Mammea americana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
mameo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Malpighiales
Familio: kariofilacoj Cariophyllaceae
Genro: mameo ’’Mammea’’
Specio: M. amricana
‘’ Mammea americana ’’
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mammea americana [1]amerika mameo estas specio el la familio de kariofilacoj antaŭe Kluziacoj. Mameo estas indiĝena en Karibio kaj Mezameriko. La planto famas pro sia bongusta frukto.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mameo estas ĉiamverda arbo [3], kun alteco ĝis 20 m kaj trunkdikeco de 0,9 ĝis 1,2 m. Ĝi havas mallongan trunkon kaj maldikan kaj densan kronon.

folioj kaj frukto

La kontraŭaj folioj havas 1 ĝis 2 cm longajn tigojn. La ledeca kaj dika limbo estas 15 ĝis 22 cm longa kaj 8 ĝis 10 cm larĝa, helverda kaj elipta.[3] La folifino rondigita kaj la bazo larĝe kojnforma. La folirando estas glata. La folimalsupro estas kovrata de glandoj.

Mameo havas inajn, masklajn kaj duseksajn florojn sur unu planto aŭ sur diversaj plantoj[3]. La tighavaj 1 cm longaj floroj staras unuope aŭ duope kaj triope en foliakseloj. La odorantaj floroj havas diametron de 2,5 ĝis 4 cm kaj duoblan involukron.[3] La du sepaloj estas 1,5- 2 cm longaj kaj 2 cm larĝaj.[4] La kvar ĝis ses petaloj havas longecon de 1,5 ĝis 2 cm. La multnombraj anteroj estas oranĝkoloraj. La mallonga pistilo finas en duloba stigmo.

Sur dikaj kaj 4 cm longaj tigoj sidas la fruktoj. La rondaj kaj kelktempe iom pintaj beroj 10 ĝis 20 cm grandaj. La du sepaloj restas ĝis la maturiĝo. La bruna, malbrila kaj aspra fruktŝelo estas ĝis 6 mm dika estas ĉe maturaj fruktoj mole ledra. Sub la fruktŝelo estas blankeca, seka kaj tre amara haŭto. La oranĝkolora ĝis orkolora karno estas mole fibroza, sukoplena kaj de dolĉ-acida aroma gusto, kiu rememoras al la mango kaj la marilo. La frukto havas kvar ĝis sep grandajn, rondajn ĝis ovalaj kaj plataj semoj.[2][3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Prilaborado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La indiĝena disvastiga regiono etendiĝas de la karibaj insuloj kaj la suda Mezameriko. Tie ĝi ofte estas kultivata kiel fruktarbo. Ĝi estas pli rara en la ceteraj partoj de Ameriko kaj en la Tropikoj de la malnova mondo. Ĝi nature kreskas en pluvriĉaj topikaj klimatoj ĝis alteco de 1000 m. Ĝi preferas profundajn nutroriĉaj kaj bone drenatajn grundojn.[2][3]

Sistematiko kaj nomo[redakti | redakti fonton]

La unua priskibo de Mammea americana okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 512. Sinonimo por Mammea americana L. estas Mammea emarginata Moc. & Sessé ex Choisy.[5] Mameo (Mammea americana) estas specio el la genro Mammea, tribo Calophylleae ene de la familio Kalofilacoj; ĝi apartenis antaŭe al la familio de Kluziacoj. [5]

La nomo por la genro Mammea estis enkondukata de Carl von Linné kaj ĝi venas de la angla vorto „mammey“, kiu venas tra la franca „mameis“ kaj la hispana „mamey“ de la aravaka[6]. [7].

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La matura fruktkarno de bonaj varioj estas tre bongusta kaj ests manĝata kruda. Ĝi ankaŭ taŭgas por fari marmeladon kaj ĵeleo. Suko el mameoj ankaŭ estas bongusta. Konsuminte grandan amason, povas kaŭzi problemon de la intesto. Oni ankaŭ raportis pri venenigo. La amara haŭto kaj la ŝelo devas esti forprenita antaŭ la konsumado. La semoj estas toksaj. La pulverigitaj semoj estas uzataj kontraŭ haŭtmalsanoj, sed ankaŭ kiel insekticido. Infuzaĵo el folioj estas febroredukta kaj ĝi funkcias kontraŭ malario.[2]

La mamearboj estas multobligeblaj el semoj. La arboj portas la unuajn fruktojn post 7 ĝis 13 jaroj. La fruktoj estas rikoltataj tute maturaj kolektante ilin de la tero. La mameujo povas porti fruktojn dufoje jare.[2] Por ĉiu arbo eblas rikolti po 150 ĝis 200 fruktojn, kio egalas rikolton de ĝis 400 fruktoj jare.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Nowak, Bettina Schulz. (2009) Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte. Wiebelsheim: Quelle&Meyer, p. 348–350. ISBN 978-3-494-01455-5.
  • Helmut Genaust. (2005) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol. ISBN 3-937872-16-7.
  • Julia F. Morton: Mamey, S. 304–307, In: Fruits of warm climates, Miami, FL, 1987. Mamey (angle). Purdue University. Alirita 21-an de marto 2011.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. deutscher Name aus S. Rehm. (1994) Multilingual dictionary of agronomic plants. Springer. ISBN 0792329708. zitiert nach GRIN
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Nowak et al.: Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte, S. 349
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Julia F. Morton: Mamey, S. 304–307, In: Fruits of warm climates, Miami, FL, 1987. Mamey (angle). Purdue University. Alirita 21-an de marto 2011.
  4. Nowak et al.: Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte, S. 348
  5. 5,0 5,1 Mammea americana (angle). Germplasm Resources Information Network (GRIN). United States Department of Agriculture. Alirita 18-an de Februaro 2011.
  6. Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, S. 364
  7. Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, S. 56–57

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]