Bigarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
bigarado
Citrus aurantium - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-042.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Rutacoj (Rutaceae )
Genro: citruso (Citrus)
Specio: Citrus × aurantium
Citrus × aurantium
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
bigarado-fruktoj ĉe arbo
fruktoj de la bigarado

Bigaradoamara oranĝo estas planto el la genro citruso (Citrus) el Rutacoj. Ĝia kompleta botanika nomo estas hodiaŭ Citrus × aurantium L. . Citrus × aurantium estas hibrido inter pampelmuso (Citrus maxima) kaj mandarino (Citrus reticulata),[1] . Versajne ĝi ekestis en suda Ĉinio

La frukto similas al oranĝo, sed estas amara kaj pli malgranda. La nomo “amara oranĝo” estas uzata ankaŭ por Poncirus trifoliata,la „trifolia oranĝo“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bigarado estas ĝis 10 m alta ĉiamverda arbo kun ronda krono. La branĉoj havas en la foliakseloj dornojn, kiuj estas maldikaj kaj mallongaj. Ili povas esti ĝis 10 cm longaj ĉe junaj, rapide kreskantaj branĉoj.

La ovalaj folioj havas mildan, tamen iom oblongan finon. La bazo estas rondigita ĝis kojnforma. La folitigo longas 2 ĝis 3 cm kaj estas korforme plilarĝigita. La folioj havas oleglandojn, la odoro de la oleo (Petitgrain) estas agrabla.

La blankaj floroj odoras forte. kvin ĝis dekdu procentoj de la floroj havas nur stamenojn, sed ne gineceo.

La fruktoj estas rondecaj kaj brilas en matura stato oranĝkolore. La fruktŝelo estas pli dika kaj malpli glata ol tiu de oranĝo. La ekstera flava parto de la ŝelo estas facile forigebla. La interno de la frukto konsistas el 10 ĝis 12 segmentoj. Multaj varioj enhavas multnombrajn semojn. La fruktkarno estas acida, la blanka tavolo sub la ŝelo, mezokarpo, kaj la haŭtoj inter la segmentoj gustas amare. La centra akso de la matura frukto estas kava. Rikolttempo ĉe la Mediteraneo estas januaro ĝis februaro.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La ekstera fruktŝelo estas uzata por fari oranĝato kaj el la tuta frukto estas farata marmeladon. Krome ŝelo kaj suko estas uzata por fari likvoron Curaçao kaj en Italio kaj Malto la bigaradan limonadon Aranciata Amara kaj Kinnie.

La bigarado liveras tri gravaj odoraĵojn por fari parfumon:

Sinefrino estas substanco el bgarado, kiu estas uzata kiel grasoforbruliganco. Hesperidino estas farata el sekigitaj fruktoj.

la flordrogo Aurantii amari flos

Ĝin oni uzas kiel aldonaĵo por plibonigi la guston kaj odoron de teo [2] .

Nomo[redakti | redakti fonton]

Carl von Linné elektis por bigarado la sciencan nomon Citrus aurantium. Hodiaŭ oni scias, ke temas pri krciĝo. Tial aldonigas X kiel signo por hibridoj: Citrus × aurantium.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.) (1967): The Citrus Industry. Bd 1&2. University of California.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. Nicolosi et al. (2004): Citrus phylogeny and genetic origin of important species as investigated by molecular markers. Theoretical and Applied Genetics 100(8):1155-1166.
  2. B. Rahfeld (2009): Mikroskopischer Farbatlas pflanzlicher Drogen; 1. Aufl.; Spektrum Akademischer Verlag Heidelberg, ISBN 978-3-8274-1951-4; S.138; Bezugnahme auf Monographie der Kommission E.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]