Akvokreso
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nasturtium microphyllum, akvokreso.
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Specioj
|
||||||||||||
|
Nasturtium microphyllum (Boenn.) Rchb. |
||||||||||||
La akvokreso aŭ nasturcio (Rorippa nasturtium-aquaticum) estas herbo el la familio de kruciferacoj, havanta milde akrajn foliojn uzatajn kiel salaton, spicon kaj garnaĵon. Nur iom parencas la ĝardenkreso (Lepidium sativum).
La akvokreso estas plurjara, moltiga planto, kreskanta en Eŭropo kaj Mez-Azio. Ĝi vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre. Ĝi kreskas je 20-30 cm, havas etajn blankajn florojn. Ĝi havas radikojn eĉ sur la tigoj, tiel oni povas generi ĝin per tiuj kiel stikaĵon.
En Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento. Oni uzis ĝin diserigite kiel ternigaĵon.
Eksteraj ligiloj [redakti]
(en)Rorippa nasturtium-aquaticum (ITIS)
(en)www.watercressfestival.org - The Alresford Watercress Festival
(en)www.watercress.co.uk
(en)www.watercress.com
(en)www.watercressline.co.uk - The Watercress Line/Mid-Hants Railway
(en)Chalke Valley Watercress
(en)Alresford's Chamber of Commerce site
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |

