Barbara-herbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Barbara-herbo
Barbarea vulgaris1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Barbarea
Barbarea vulgaris
R.Br.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Barbara-herbo (Barbarea vulgaris) estas dujara kutima herbo en Eŭropo. Ĝi estas specio el kruciferacoj.

Ĝi kreskas 30-100 cm, la bazaj folioj estas liutoformaj, la tigfolioj estas sagoformaj aŭ orelhavaj. Ĝi floras de majo ĝis julio. La petaloj estas flavaj, longaj de 5-7 mm. La fruktoj estas silikvoj, grandas 15-30 mm, maturiĝas inter julio kaj decembro.

Ĝi ŝatas la herbejojn, sablajn, ŝtonetajn bordojn de rojoj, riveroj.

La planto ricevis la nomon post la frua kristana martiro Sankta Barbara, kiu vivis en la 3-a jarcento ĉ. Nikomedia, hodiaŭa Turkio.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Pluku la foliojn prefere antaŭ la florado, ĉar poste ili fariĝas pli amaraj. La folioj gustas kiel brasiko. (La du specioj estas parencaj.) Krude metu en salato, simile kiel oni faras kun ĝardenkreso. La florburĝonoj, antaŭ florado, prepareblas kiel brokolo.

Trinkado[redakti | redakti fonton]

De la tigoj, folioj kaj floroj oni antaŭe preparis stimulan teon. (5g/taso)

Kuraca efiko[redakti | redakti fonton]

Barbaro-herbo apetitigas, stimulas digestadon kaj purigas la sangon. En vino, la premita semo donas diurezan efikon. Ĝi enhavas vitaminon C.


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio