Kalendulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kutima kalendulooficina kalendulo (Calendula officinalis), estas unujara ornamplanto kun hela kapitulo-infloresko el la asteracoj (Asteraceae) . Ĝi servas kiel spicaĵo kaj kuracplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi altas 25–60 cm depende de tipoj, la planto ŝatas la lumon, sunradiadon. La tutan planton kovras etaj glandoharoj (kiuj eligas karakteizan volatilan oleon), la folioj estas iom karnecaj, longaj de 10–15. La unuopaj floroj longas 2–3 cm, havas oranĝan aŭ citronan koloron.

Oni povas semi ĝin en januaro-februaro en la loĝejo, tiam la planto floras en majo. Se oni semas en majo-junio, la planto ĝermas post 14 tagoj, la floroj aperas en julio. Oni devas forigi la velkintajn florojn.

Kuraca efiko[redakti | redakti fonton]

La planto venas de la Mediteranea regiono kaj estis kultivata jam dum la mezepoko pro sia kuraca efiko (verŝo de la infloresko per bolakvo kaj ĝia konsumado faciligas la digestadon, uzata ankaŭ kiel gargarakvo).

Manĝeblo[redakti | redakti fonton]

La junaj folioj manĝeblas krude, sed oni speciale uzas la florojn krudaj en salatoj aŭ herbobutero. Ili donas bonan guston kaj ankaŭ bele ornamas salatojn kaj aliajn pladojn.

Damaĝaj fungoj, insektoj[redakti | redakti fonton]