Internacia Monunua Fonduso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La emblemo de la Internacia Monunua Fonduso
La emblemo de la Internacia Monunua Fonduso

La Internacia Monunua Fonduso (IMF)Internacia Valuta Fonduso - angle "International Monetary Fund", france "Fonds monétaire international" - estas internacia organizaĵo, establita dum 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj.

Sidejo de la Internacia Monunua Fonduso en Vaŝingtono
Sidejo de la Internacia Monunua Fonduso en Vaŝingtono

La fonduso havas 184 membroŝtatojn, kaj ĝia direktoro estis ĉiam eŭropano. La reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, kaj Usono posedas blokivan malplimulton (vetoorajton kun 17,08%). Por unueca decido necesas 85%, tiel Usono mem povas bloki decidojn. Tiel, la plej riĉaj landoj trudas sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1 % de la voĉoj).

La flago de la Internacia Monunua Fonduso
La flago de la Internacia Monunua Fonduso

La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la ekonomiojn troviĝantajn en malfacila situacio, kaj por "rekonfidigi" la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.

La 28-an de septembro 2007, kiel direktoro de la Internacia Monunua Fonduso por 5 jaroj estis nomita la franca politikisto Dominique Strauss-Kahn.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Reta ligilo

•  La retejo de IMF en la angla, la hispana kaj la franca.