Senlaboreco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Senlaboreco estas socia ekonomika situacio, kiam parto de laborkapablaj homoj ne povas trovi laboron, kiun ili povas fari. Senlaboreco signifas, ke en la labormerkato mankas laborpozicioj por ĉiuj laborserĉuloj (konforme al iliaj kvalifikoj). Oni povas difini senlaborecon ankaŭ kiel malkapablon de ekonomiko uzi ĉiujn rimedojn por produktadi produktojn kaj servojn (malkapableco uzi tutan laborforton).

Senlaborulo estas homo, kiu nuntempe ne laboras, sed serĉas laboron. Okupata persono estas homo, kiu laboras. Persono, kiu ne laboras kaj eĉ ne serĉas laboron, ne apartenas al laborforto.

Laborforto = okupataj + senlaboruloj

Ofte, landoj klopodas kaŝi siajn senlaborulojn per aliaj difinoj. Ekzemple:

En Usono senlaboruloj, kiuj ekde tro da tempo estas senlaboraj, ne plu estas en la oficiala statistiko, eĉ se tio ne estas iliakaŭza.

En Francujo, oficialaj senlaboruloj estas nur tiuj, kiuj jam laboradis, kaj nun ne plu — tiuj, kiuj neniam trovis laboron, ne inkluzivatas.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Estas tri ĉefaj specoj de senlaboreco:

  • Struktura senlaboreco fariĝas rezulte de struktura ŝanĝoj en ekonomiko kaŭze de apero de novaj teknikoj. Ĝi estas ankaŭ akompanata de malaltigo de mendado al laboruloj, kiuj havas malmodernan kvalifikon.
  • Cikla senlaboreco estas kreata rezulte de cikla disvolviĝo de ekonomiko, kiam faloj de produktado alternas kun altiĝo de produktado.
  • Fluktua senlaboreco estas kunligita kun libervola ŝanĝo de laboruloj de iliaj laborpostenoj.

Laŭ diversaj kriterioj oni distingas inter pliaj specoj:

  • longtempa / kurtatempa
  • resta (laborkapabluloj ne povas trovi laboron kaŭze de iuj kialoj eĉ dum plena okupateco sur labormerkato)
  • kaŝita (oficialaj laboruloj fakte ne laboras. Laborforto estas uzata, sed malplene, tamen maldungoj ne altiĝas)
  • sezona (kaŭzata de oscilado de postulado al laborforto dum diversaj periodoj, pro vetero aŭ aliaj kaŭzoj)
  • regiona (postulado al laborforto malsamas en diversaj regionoj)
  • marĝena (senlaboreco de gejunularo, virinoj, invalidoj...)
  • libervola (kaŭzata de maldeziro labori de senlaboruloj, kiuj ne volas labori, ĉar senlaborec-subvencioj kaj socialrabatoj estas ne malpli grandaj ol salajro)

Plena okupateco estas situacio, kiam ne ekzistas sezona kaj cikla senlaboreco. Tio signifas, ke en la labormerkato estas natura nivelo de senlaboreco (en la labormerkato restas nur fluktua kaj struktura senlaborecoj). La teorio de natura nivelo de senlaboreco apartenas al Milton Friedman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Apsike 1997 (Asocio Por Sociala Integriĝo kaj por Esperanto ) estas asocio, kiu okupiĝas pri profesiigo de senlaboruloj per Esperanto. http://apsike1997.free.fr