Strombosia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strombosia estas planta genro de ĉirkaŭ 10 specioj en la familio Olakacoj. Ĝi estis ankaŭ klasita en la familio Strombosiacoj.[1] La genra nomo derivatas el la greka strombos, kun la signifo "pir-forma", reference al la frukto.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La specioj de Strombosia kreskas kiel arbustoj aŭ arboj. La floroj estas duseksaj kun 5 petaloj. La fruktoj estas drupoj kun fajna, karneca perikarpo.[2]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La specioj de Strombosia estas distribuataj ĉefe en tropika Afriko, kaj aliaj en tropika Azio. Ties habitato estas tipe de arbaroj de malaltaj teroj.[2]

Specioj[redakti | redakti fonton]

En Julio 2014 The Plant List agnoskas 10 taksonojon (de specioj kaj subspecifaj nomoj):[3]

  • Strombosia ceylanica
  • Strombosia fleuryana
  • Strombosia glaucescens
  • Strombosia gossweileri
  • Strombosia grandifolia
  • Strombosia nana
  • Strombosia nigropunctata
  • Strombosia pustulata
  • Strombosia scheffleri
  • Strombosia zenkeri

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genus: Strombosia Blume. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (25a de Aŭgusto 2010). Alirita 15a de Julio 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 Tipot, Lesmy. (1995) Tree Flora of Sabah and Sarawak 1. Forest Research Institute Malaysia, p. 282, 283–285. ISBN 983-9592-34-3.
  3. Strombosia. The Plant List. Alirita 15a de Julio 2014.