Naciaj parkoj de Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naciaj parkoj de Tanzanio

Protektitaj areoj en Tanzanio estas tre variaj, game el marhabitatoj al herbejoj pinte de Kilimanĝaro, nome la plej alta monto en Afriko. Ĉirkaŭ unu triono de la landa totala areo estas protektata je ia grado kiaj nacia parko, ĉasrezervejo, marparko, arbara rezervejo aŭ aliaj.
Jen provizora listo de kelkaj naciaj parkoj kaj aliaj protektitaj areoj:

Nacia Parko Trajtoj Karakterizaĵoj (km²) Loko Bildo
Nacia Parko Arusha granda habitata diverseco 552 Norda Tanzanio, nordoriente de la urbo Arusha
Nacia Parko Gombe Stream ĉimpanzoj 52 Okcidenta Tanzanio ĉe lago Tanganjiko
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka Cerkopitekoj, cefalofoj 50 Zanzibaro
Nacia Parko Katavi hipopotamoj 4 471 Sudokcidenta Tanzanio
Nacia Parko Kilimanĝaro Monta areo kun Kilimanĝaro 1 668 Norda Tanzanio proksime de Moshi
Nacia Parko Kitulo granda diverseco de plantoj kaj floroj 412,9 Suda Tanzanio
Nacia Parko Lago Manyara vasta faŭno 330 Norda Tanzanio
Nacia Parko Montoj Mahale ĉimpanzoj 1 613 Okcidenta Tanzanio ĉe Lago Tanganjiko
Nacia Parko Mikumi savano 3 230 Orienta Tanzanio
Nacia Parko Mkomazi blanka rinocero kaj makul-likaono 3 245 Norda Tanzanio ĉe la limo kun Kenjo
Nacia Parko Ruaha elefantoj, granda birda diverseco 10 300 Centra Tanzanio
Nacia Parko Insulo Rubondo protektitaj fiŝejoj 457 sudokcidenta angulo de Viktoria lago
Nacia Parko Saadani tropika marborda areo 1 100 marbordo de Hinda Oceano
Nacia Parko Insulo Saanane insulo en Viktoria lago 2,18
Nacia Parko Serengeti migrado de sovaĝaj gnuoj, zebroj kaj gazeloj 14 763 najbara al Kenjo kaj Viktoria lago
Nacia Parko Tarangire granda koncentriĝo de grandaj mamuloj 2 850 120 km sudokcidente de Arusha
Nacia Parko Montoj Udzungwa granda biodiverseco 1 990 65 km sudokcidente de Mikumi

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]