Bruligejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruligejo en Argyle Canyon.

Bruligejo estas loko, kie brulis ligno aŭ aliaj organikaj materioj. Okazis dum tio pliriĉigo de grundo per cindro kaj per bruligaĵoj de brulo (restaĵoj de karbeskiĝinta ligno, gudro k.a.) Tiu ĉi procedo kaŭzas ŝanĝojn de kemiaj trajtoj de substrato, kiuj kreas spacon por la t.n. antrakofilaj specioj de organismoj.

Naturaj bruligejoj[redakti | redakti fonton]

Dank' al profunde metita tubero supervivas Neottia nidus-avis incendiojn kaj ekkreskas ankaŭ sur bruligejoj.

La plej ampleksaj naturaj bruligejoj estiĝas post arbaraj incendioj, en malpli granda mezuro post incendioj sur erikejoj aŭ sur sekiĝintaj torfejoj. En Mez-Eŭropo nuntempe estas naturaj katastrofoj kun tia amplekso raraj. El vidpunkto de postenaj pretendoj de la organismoj anstataŭigas ilin malnovaj fajrejoj de arbaraj laboristoj kaj turistoj.

Arbaraj incendioj neniigos ne nur makrovegetaĵon, sed ili influas ankaŭ mikrovegetaĵon en la grundo. Malgraŭ tio la grundo ne estas varmigita en grandan profundecon; dum temperaturo 600 °C senpere super la surfaco atingas temperaturo 1 centimetron sub la surfaco nur ĉirkaŭ 80 °C. Ĉar la radikoj de vico de kreskaĵoj kaj micelio de multaj fungoj troviĝas pli profunde, povas vico de organismoj supervivi la incendion (tipa reprezentanto daŭriganta en la kresko post incendio estas kreskaĵo Neottia nidus-avis - el familio de orkidacoj) kaj la ŝanĝoj en konsisto de vegetaĵo, kiu sekve aperos sur la bruligejo, estas sekvo de kemiaj ŝanĝoj en la substrato.

Biotopo[redakti | redakti fonton]

Funaria hygrometrica komencas aperi sur la bruligejoj post monatoj de incendio.

Sur la bruligejoj post certa tempo post finbrulo komencas aperi la t.n. antrakofilaj organismoj aŭ antrakobiontoj. La kresko de tiuj ĉi organismoj, kiuj havas kutime postenajn pretendojn, estadas subtenata unue per ŝanĝo de kemiaj trajtoj (okazas neŭtraligo de huminaj acidoj pro influo de alkalikaj cindraĵoj) kaj sekve per pliriĉigo per nitrogeno (agado de nitrifikaj bakterioj estas subtenata de alkalika grunda reago). La bruligejo tial estas favora por organismoj preferantaj alkalikan grundan reagon (ekz. kelkaj kalcifitoj) kaj pli malfrue nitrofilaj specioj.

Procedon de sukceso de la bruligejo M. Moser dividis en kvar kategoriojn:

  1. Unuaj monatoj post incendio – de komence sen vegetaĵo, post monato povas aperi algoj, precipe Coccomyxa.
  2. Dua stadio – venas muskoj kaj hepatikoj (Marchantia polymorpha). Disvastiĝas spektro de la antrakofilaj fungoj.
  3. Tria stadio – musko Bryum argenteum, eventuale pliaj specioj de la sama familio, plu Ceratodon purpureus kaj Leptobryum pyriforme, kutime 2-3 jaroj post incendio.
  4. En la kvara stadio malaperas muskoj kaj antrakofilaj fungoj kaj venas nitrofila vegetaĵo kaj antrakoksena mikofloro.

Floro[redakti | redakti fonton]

La veno de la nitrofilaj kreskaĵoj okazas kutime post 2–3 jaroj post incendio. Aperas ekzemple Epilobium angustifolium, ida rubuso (Rubus idaeus), plu Verbascum thapsus.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]