Progreso (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alegorio de progreso, de Miguel Ángel Trilles, en Madrido (1922).

Progreso estas supozita kontinua evoluo de homohoma socio al ĉiam pli altaj morala kaj kultura niveloj. La koncepto de progreso estas ideo kiu indikas la ekziston de sento de plibonigo en la homa kondiĉo.

Ekde historia vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La simple konsidero de tia eblo estis fundamenta por la superigo de la mezepokomezepoka feŭdalismofeŭdala ideologio bazita en la dicentrismo ĉu kristana ĉu islama kaj priesprimita en la filozofio de la Skolastikismo. Ekde tiu vidpunkto la progreso ne havas sencon se la homa historio devenas el la falo de la homo pro la peko aŭ la submeto al la volo de Allaho. La mezepokfina krizo kaj la Renesanco, kun la antropocentrismo, solvas la debaton de antikvuloj kontraŭ modernuloj, kaj oni superas la aserton de la aŭtoritato kaj de la Rivelado el Dio kiel ĉefa fonto de kono. Ekde la konscienca krizo de la fino de la 17-a jarcento kaj la Klerismo de la 18-a jarcento, progreso estas temo kiu esprimas la dominan ideologion de la kapitalismo kaj la moderna scienco.

La dua duono de la 19-a jarcento estas la optiisma momento de ties triumfo, per la teknika antaŭenigo de la Industria Revolucio kaj la eŭropa imperiismo kiu etendigas sian ideon de civilizo (progreso) al ĉiu angulo de la mondo. La plej klara esprimo estas la pozitivismo de Auguste Comte. Kvankam oni povas trovi praulojn, ĝis post la Unua Mondmilito ne komencos la vera demandaro pri la ideo de progreso, inkludante la ŝanĝon de scienca modelo, la avangardoj en arto, kaj la eblo tute ŝanĝi la ekonomian, socian kaj politikan sistemojn kiu estas la Oktobra Revolucio de Rusio, la Granda depresio de 1929 kaj la Faŝismo.

Progreso ekde la filozofa kaj sociologia aspektoj[redakti | redakti fonton]

En filozofio kaj sociologio, la konceptoj de progreso kaj ties malo, regreso, suferas diferencajn interpretadojn. La sciencistoj de la periodo kiam la kapitalismo disvolviĝis progrese (Vico, Herder, Hegel kaj aliaj) agnoskis la progreson kaj klopodis interpreti ĝin racie. La sciencistoj de la periodo de la krizo de la kapitalismo, aŭ ĉirkaŭmetas la koncepton de progreso ene de la limoj de kulturoj kaj izolitaj civilizacioj (Oswald Spengler, Arnold J. Toynbee) aŭ ne agnoskas eĉ la eblon mem pristudi la progreson de la historio. Ili klopodas ekspliki la regreson laŭ la agado de kondiĉoj pure subjektivaj: ili eksplikas, ekzemple, la regreson de la Nazia Germanio laŭ la karakteroj de la personeco de Hitler kaj laŭ la agado de la Nazia Partio. La dialektika materialismo marksisma klopodas science pristudi la progreson, laŭ kio la progreso kiel ascenda disvolvigo eblos nur en futura komunisma socio.

Progreso ekde la politika aspekto[redakti | redakti fonton]

En politiko, la ideo de progreso identiĝas ekde la Franca Revolucio kun la Politika maldekstro kaj la transformo, dum estas defendo de la Antikva Reĝimo la Politika dekstro kaj la reakcio. La terminoj progresisto kaj progresismo kontraŭstaras ankaŭ al konservativulo kaj konservativismo. La eliro de la Laborista movado organizita ekde mezo de la 19-a jarcento produktas ŝanĝon en la politika lokigo kiu transformas la maldekstrularon en dekstrularon kaj la revoluciulojn (la burĝaro nun en la socia kaj politika povoj) en konservativuloj. La devizo de la Brazila flago Ordem e Progresso (Ordo kaj Progreso), kiu en la tuta Latinameriko aplikiĝis en la nomitaj diktaturoj de ordo kaj progreso, simbolas perfekte la signifan malplenigon de la koncepto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Delgauff, “La historia como progreso”. Buenos Aires, 1968.
  • Cirilo Florez Miguel, “Dialéctica, historia y progreso”. Salamanca, 1968
  • Vidal Peña, ”Algunas preguntas sobre la idea de progreso. Revista El Basilisco, Nº 15 de la segunda época. Oviedo. Invierno de 1993
  • J. Bury, ”La idea de progreso” Madrid, 1971.