Transformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Genetika transformo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Transformo (apartigilo).

Transformo estas procedo de enĉeligo de fremda DNA-molekulo kaj integraciigo de ĝi en genaro sen iuj mezaj komponantoj (malsimile al transfekto en kiu viruso rolas kiel peranto). Ĝi estas mekanismo de horizontala transdono de genoj same kiel bakteria konjugiĝo, sed malsimile al tiu lasta ĝi ne bezonas rektan kontakton inter ĉeloj. Plej ofte fenomeno de transformo observatas en prokariotoj, sed ankaŭ ekzistas manieroj instigi transformon de gistoj kaj aliaj fungoj kaj eĉ plantoj kaj animaloj

Historio[redakti | redakti fonton]

Transformo en bakterioj[redakti | redakti fonton]

En transformo de bakterioj plej ofte temas pri transdono de t.n. nuda DNA, t.e. DNA sen iuj proteinoj kaj ne enhaviganta de iu ĉelo. Ĉ. 1% de ĉiuj bakteriaj specioj estas motritaj kiel nature kapablaj enĉeligi fremdan DNA en laboratoriaj kondiĉoj. Oni kredas ke multe pli povas fari tion en natura medio. Tiuj specioj havas specialajn molekulajn mekanismojn por transvenigo na DNA tra ĉelmuro kaj ĉelmembrano[1]. Bakterioj, kiuj havas kapablon enĉeligi fremdan genaron estas nomitaj "kompetentaj bakterioj".

Por specioj, kiuj ne havas naturan eblecon por transformo, sciencistoj havas manierojn faciligi la eniĝon de DNA-molekuloj en la ĉelon. Por tio la bakterioj troviĝantaj en fazo de eksponenciala kresko estas rompitaj (ekz. per kalka kloro je 4 °C). Dum tiu fazo, la bakteriaj ĉelmembranoj kaj ĉelmuroj senĉese rearanĝiĝas kaj estas pli rompiĝemaj. Damaĝitaj muroj estas pli facile traireblaj por DNA. La bakterioj tiel pretigitaj, estas kontaktigitaj kun la solvaĵo kiun enhavas la enĉeligendajn DNA-kombinaĵojn. Iam, por pli probabla sukceso, la tiel damaĝitaj ĉeloj estas ree atakitaj por formiĝo de mikroporoj - plej ofte, per termika aŭ elektra ŝoko. Oni ŝokas la ĉelojn provokante formiĝon de poroj en ĉela membrano. Tra ili DNA povas penetri la ĉelon.

Post la eniĝo, fremda DNA povas rekombiniĝi kun DNA de fastiga ĉelo kaj esprimiĝi. Tiel eblas doni al ĉeloj novan fenotipon (ekz. rezistecon kontraŭ antibiotikoj, eblon produkti pigmentojn, novajn metabolismajn tajtojn, eblon travivi nefavorajn kondiĉojn ktp.) Pro tio bakteria transformo estas vaste uzata kaj studata por medicino kaj bioteknologio.

Transformo en Gistoj[redakti | redakti fonton]

Iam skribenda

Transformo en Plantoj[redakti | redakti fonton]

Transformo en Animaloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chen I, Dubnau D (2004). “DNA uptake during bacterial transformation”, Nat. Rev. Microbiol. 2 (3), p. 241–9. doi:10.1038/nrmicro844. pmid 15083159. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]