Sud-Sudano
| Sud-Sudano | |||
| angle: The Republic of South Sudan | |||
| respubliko | |||
|
Lernejaj infanoj
|
|||
|
|
|||
| Oficiala nomo: The Republic of South Sudan | |||
| Parto de | Afriko | ||
|---|---|---|---|
| Ĉefurbo | Ĵubo | ||
| - koordinatoj | 4°51′00″N 31°36′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 4.85 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">4.85°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 619 745 km² (61 974 500 ha) | ||
| Loĝantaro | 5 641 700 (2010) | ||
| Denseco | 9,1 loĝ./km² | ||
| Ĉefministro | Salva Kiir Mayardit | ||
| Horzono | UTC+3 | ||
| Poŝtkodo | SS | ||
| Interreta domajno | .ss | ||
| Telefona kodo | 211 | ||
| Monunuo | pundo | ||
| Lingvo | angla | ||
| Religio | kristana, naturreligio | ||
Sud-Sudano (alternative Suda Sudano) estas sendependa respubliko, pli frue aŭtonoma provinco de la afrika lando Sudano. Ĝi konsistas el 10 de la 26 federaciaj ŝtatoj de Sudano.
Je la 9-a de januaro 2011 la loĝantaro de Sud-Sudano decidis per referendumo kun 98-99 procentoj pri la sendependeco de la provinco.
Ekde la 9-a de julio 2011 Sud-Sudano estas la 54-a sendependa ŝtato de Afriko kaj la 193-a de la mondo. La oficiala festo estis en mateno de la 9-a de julio 2011. UN- ĝenerala sekretario Ban Ki-moon partoprenis la feston.
Ĝiaj najbaraj landoj estas:
- en la nordo, Sudano,
- en la oriento, Etiopio,
- en la sudo, Kenjo, Ugando, Demokrata Respubliko Kongo,
- en la okcidento, Centrafriko,
Enhavo |
Bazaj faktoj pri Sud-Sudano [redakti]
Historio [redakti]
Post longa interna milito Sud-Sudano ricevis en la jaro 2005 aŭtonomion kaj la juron por referendumo en la jaro 2011 pri sendependeco. (La nordo de Sudano havas araban islaman kulturon. Sud-Sudano havas ĉefe kristanan kaj afrikan kulturon.) En milito ĝis la jaro 2010 oni havis cirkaŭ 300000 mortintajn viktimojn kaj cirkaŭ 3 milionojn da transfuĝintoj. En jaro 2005 oni venkobatis en Darfur la popolleviĝon.
Politiko [redakti]
La dominanta politika organizo estas la SPLA.
Prezidanto [redakti]
La unua prezidanto estas Salva Kiir Mayardit ekde la 9-a de julio 2011.
Geografio [redakti]
La Blanka Nilo fluas tra la regiono.
En la nordo de la provinco situas savanoj kaj aridaj arbaroj. En la sudo de la provinco dominas tropikaj pluvarbaroj.
Ekonomio [redakti]
La longa milito havis tre negativan efikon al la ekonomio de Sud-Sudano precipe la agrokulturo ankoraŭ suferas sub la sekvoj de la milito.
En Sud-Sudano situas 80 procentoj de la petrolo en Sudano. En jaro 2011 Sud-Sudano havos eble enspezon de 2 miliardoj da dolaroj de oleo. Eble Sud-Sudano povos plibonigi nur tre malrapide la ekonomian situacion de la tre malriĉa popolo.
Demografio [redakti]
Pli ol 200 naciaj grupoj loĝas en Sud-Sudano. La dominanta nacia grupo estas la dinkaoj.
Kulturo [redakti]
La oficiala lingvo estas la angla.[1]
Instruado [redakti]
En jaro 2011 nur cirkaŭ 50 % de knaboj havos normalan instruadon en lernejo. La knabinoj ne havos egalan instruadon.
Referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||